Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Flensburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flensburg
Blazono
Flensburg (Germanio)
Flensburg (Germanio)
DEC

Map

Flago
Mapo
urba komunumo de Germanio • urban district in Schleswig-Holstein
 
Ĝemelurboj
NeubrandenburgSłupskCarlislevd
Administrado
Federacia landoŜlesvigo-Holstinio
Distriktoeksterdistrikta urbo
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo0461
Poŝtkodo24901–24944
Aŭtomobila kodoFL
Oficiala Municipokodo01001000
NUTSDEF01
Subdivido16 urbopartoj (Stadtteile) kun 52 statistikaj regionoj
Politiko
KomunumestroSimon Faber
Titolo de komunumestroOberbürgermeister
Partio de komunumestroSSW
Adreso de la administrejoRathausplatz 1
24937 Flensburg
Demografio
Loĝantaro92550 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo54° 47′ N,9° 26′ O(mapo)54.7819444444449.4366666666667Koordinatoj:54° 47′ N,9° 26′ O(mapo)
Alto super lamarnivelo12 m
Areo56,38 km²
Oficiala retejohttps://www.flensburg.de/
vdr

Flensburg (Dana:Flensborg) estaseksterdistrikta urbo enGermanio. Ĝi apartenas al la federacia landoŜlesvigo-Holstinio. La1-an de aprilo2006 la komunumo havis 87065 loĝantojn.

Industrio kaj institucioj

[redakti |redakti fonton]

En la urbo produktatas alkoholaĵoj, paperaĵoj kaj nutraĵoj. Krome gravas la konstruado de ŝipoj kaj maŝinoj. Flensburg estas la sidejo de la germana Federacia oficejo de veturado( Deutsches Kraftfahrt-Bundesamt) - kie ankaŭ centre kolektatas kaj distribuatas la punpoentoj por ĉiuj germanaj aŭtistoj ofendintaj la regularon pri strata trafiko - kaj de Pedagogia altlernejo. Krome ekzistas fakaltlernejoj por marmaŝinistoj kaj maristoj.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Al la plej imponaj vidindaĵoj nombriĝas la gotikstila Preĝejo Sankta Mario (komenco de la konstruoj en 1284) el brikoj kun altaro el la malfrua renesanco kaj fenestroj riĉaj je figuroj. En la gotikstila Preĝejo Sankta Nikolao (14./15. jc.) troviĝas la plej granda renesanca orgeno de Norda Germanujo. El la malnova ĉirkaŭfortikaĵo konserviĝis ankoraŭ restoj, ekz. la dika Norder-pordego (1595). En la ŝipmuzeo oni povas admiri navigaciilojn kaj ŝipmodelojn.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Flensburg estis fondita en la 12-a jc kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1284. En la kuro de historio la urbo fariĝis celo de pluraj danaj kaj svedaj invadoj kaj konkeroj. Aparteninte ĝis la 1435-a jaro al Holstinio, ĝi submetiĝis en 1460 rekte alKopenhago. En 1848 ĝi fariĝis ĉefurbo de la dane administrata Slesvigio. En 1867 la urbo ekapartenis alPrusio. En referendumo post laUnua mondmilito la loĝantaro voĉdonis favore al plua aparteno al Germanujo. Dum laDua mondmilito la urbo estis grava mararmea centro kaj sekve ĝi ofte estis bombadita fare de laAliancanoj.

Gefiloj

[redakti |redakti fonton]

La partner-urboj

[redakti |redakti fonton]
Flensburg
la orienta marbordo de la urbo
la urba haveno, vidita de la okcidenta marbordo
La Kurt-Tucholsky-Lernejo en la urboparto Adelby dum 1975 malfermiĝis kiel unu el la unuajintegritaj lernejoj. La muzikistoj de la knaba popmuzika grupoEcht dum lerneja aĝo unuafoje kune muzikis kaj koncertis ĉi-tie.
placoWilly Brandt
la norda merkato
Ĝermo pri Germanio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priGermanio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Flensburg&oldid=8887509"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp