Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Flavbrida mutuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elFlavbrida kraco)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrida mutuo
masklo
masklo
ino, ĉe la Filadelfia Bestoĝardeno, Usono
ino, ĉe laFiladelfia Bestoĝardeno, Usono
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:KokoformajGalliformes
Familio:KracedojCracidae
Subfamilio:Penelopenoj
Genro:Crax
Specio:C. daubentoni
Crax daubentoni
(G.R. Gray,1867)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaFlavbrida mutuoFlavbrida kraco (Crax daubentoni) estas granda specio de birdo de la familio deKracedoj, troviĝanta enarbaroj kajĝangaloj deKolombio kajVenezuelo ĝis 850m supermarnivelo.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]

Ties plej rimarkindaj trajtoj estas tieskresto, komponita el krispaj plumoj kiuj kurbiĝas antaŭen, kaj la karneca karunklo brilflava ĉe la bekobazo. Inoj malhavas tiun karnecan flavan karunklon, sed pri la resto similas al la masklo en laplumaro, ĝenerale nigra kun blankaj kloakareo kaj vostopinto. La kruroj estas bluecnigrecaj. La plenkreskulo estas 84-92.5 cm longa[1] kaj pezas ĉirkaŭ 2–3 kg.[2]

Kutimaro

[redakti |redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe surgrunde, sed flugas alte en arboj kaze de minaco. Ili manĝasfruktojn,foliojn,semojn, kaj malgrandajn animalojn.

Malkiel plej aliaj kokoformaj birdoj, tiuj mutuoj nestumas for el la grundo, kaj ambaŭ seksoj helpas al la nestokonstruado. La ino demetas 2 ovojn – malmulte kompare kun ovokvantoj de multaj surgrundonestumantaj kokobirdoj. Somere ili ariĝas en grandaj grupoj de ĝis 100 individuoj, ĉe akvejoj. Ili nestumas dum la pluvepoko.[3]

Subspecioj

[redakti |redakti fonton]

Oni ne konassubspeciojn.[4]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2008-05-12. Alirita 2014-01-12 .
  2. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-03-03. Alirita 2014-01-12 .
  3. Rodríguez Mahecha, J.V., Hughes, N., Nieto, O. & Franco, A.M. (2005).Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas, p. 53. Bogotá: Conservación Internacional.
  4. Clements, J. F. 2007.The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Elŝutebla el Cornell Lab of Ornithology
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Flavbrida_mutuo&oldid=8858065"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp