Oni ne konfuziĝu inter la nuntempa Flandrio kaj la historiaGraflando Flandrio. Tiu konsistis el la provincoj Orienta kaj Okcidenta Flandrio, Franca Flandrio kaj lanederlanda provincoZelanda Flandrio. En Francio la termino "Flandrio" estas ankaŭ uzata por la francaj departementoj 'Nord' kaj 'Pas-de-Calais'.
Flandrio ekde laŝtata reformo estas aparta ŝtata institucio kun propra registaro, propra parlamento, propra buĝeto kaj (limigitaj) propraj enspezoj. La Flandra Parlamento elektiĝas ĉiun kvinan jaron. Ĝi havas laŭleĝajn rajtigojn en la regiono Flandrio kaj por ĉiuj flandraj instancoj, kiel nederlandlingvaj lernejoj (inkluzive de tiuj enBruselo), sed ankaŭ por la franclingvaj lernejoj en la flandraj komunumoj kun facilecoj por franclingvanoj. La Flandra Parlamento ankaŭ indikas la ministrojn de la flandra registaro. Daŭre la rajtigoj de la Belga federacia ŝtato kaj Flandrio evoluas. Flandrio insistas pri pli da aŭtonomio.