![]() | Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojnWünnewil (stacidomo),Flamatt (stacidomo) kajFlamatt Dorf (stacidomo). |
Wünnewil-Flamatt | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Wünnewil-Flamatt | |
La reformita preĝejo de Flamatt antaŭ la ponto de A12 | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sinĝino |
Koordinatoj | 46° 52′ 28″ N7° 16′ 31″ O / 46.87444 °N, 7.27528 °O /46.87444; 7.27528(mapo)Koordinatoj:46° 52′ 28″ N7° 16′ 31″ O / 46.87444 °N, 7.27528 °O /46.87444; 7.27528(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5322 |
Areo | 13,23 km² |
Alteco | 628 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 3184 Wünnewil 3175 Flamatt |
Komunumkodo | 2309 |
![]() | |
Mapo de Wünnewil-Flamatt | |
Wünnewil-Flamatt estas komunumo en ladistrikto Sinĝino enKantono Friburgo,Svislando. Ĝi havis 5322 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
La komunumo Wünnewil-Flamatt situas ĉe la suda bordo de la riveroSinĝino, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de lafederacia urboBerno kaj 12 kilometrojn nordoriente de la kantonĉefurboFriburgo. La komunumo konsistas el la sekvantaj 13 vilaĝoj:Wünnewil, (sur alteco de 628 ms.m., sur altejo inter Sinĝino kaj Taverna),Flamatt (sur alteco de 540 ms.m., ĉe la alfluejo de Taverna al Sinĝino,Oberflamatt (sur alteco de 547 ms.m., en la rivera kamparo en la valo sude deSinĝino),Sensebrücke (sur alteco de 523 ms.m., sude deSinĝino, vid-al-vide deNeuenegg,Eggelried (sur alteco de 603 ms.m., inter Sinĝino kaj Taverna),Balsingen (sur alteco de 595 ms.m., inter Sinĝino kaj Taverna, apartenis ĝis 1976 al la komunumoBösingen,Bagewil (sur alteco de 608 ms.m., inter Sinĝino kaj Taverna, apartenis ĝis 1976 al la komunumoBösingen,Amtmerswil (sur alteco de 588 ms.m., inter Sinĝino kaj Taverna, apartenis ĝis 1976 al la komunumoBösingen),Staffels (sur alteco de 591 ms.m., apartenis ĝis 1976 al la komunumoBösingen),Pfaffenholz (sur alteco de 632 ms.m., rekte sudokcidente de Wünnewil),Elswil (sur alteco de 634 ms.m., sur la alttavolo sude de Egg),Dietisberg (sur alteco de 651 ms.m., sur la altebenaĵo sude de Taverna), kajBlumisberg, (sur alteco de 610 ms.m., sude de la rivero Taverna, estis ĝis1976 parto deBösingen).
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,23 km², de kiuj 16,9% estas kovritaj dearbaro, 63,0% servas poragrikulturo kaj 19,3% porsetlado.[1]
La komunumo Wünnewil-Flamatt limas en nordo alNeuenegg (BE), en oriento alUeberstorf, en sudo alSankt-Antoni, en sudokcidento alSchmitten, kaj en okcidento alBösingen.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Berno al Friburgo. La rekonilo de la komunumo estas la granda viadukto de lasvisa aŭtovojo A12, kiu kondukas rekte super la vilaĝo Flamatt, kies domoj parte situas sub la aŭtovojo-ponto. La alveturejo al laaŭtovojo troviĝas meze en la vilaĝo Flamatt, kie ankaŭ ekzistasstacidomo de la trajnlinio deSvisaj Federaciaj Fervojoj de Berno alMorato. Aliastacidomo troviĝas en Wünnewil, kaj krome ekzistas trajnlinio de Flamatt alLaupen kajpoŝtaŭtolinio alAlbligen.
La unua dokumenta mencio de Flamatt datiĝas el la jaro1312 kielBlamatten. Wünnewil ekde la14-a jarcento apartenis al la kamparo deFriburgo. Flamatt estis atribuita al Friburgo en la jaro1467. En la jaro1534 Flamatt estis disigita de laparoĥo de Neuenegg kaj atribuita al la paroĥo de Wünnewil.[2]En la jaro1848 surbaze de la nova ordo estis disigita la paroĥoj kaj politikaj instancoj. La nova komunumo Wünnewil transprenis la teritorion de la iama paroĥo. En la jaro1974 la nomo de la komunumo estis ŝanĝita al Wünnewil-Flamatt kaj en la jaro1977 la teritorio inter Wünnewil kaj Flamatt, kiu ĝis tiam apartenis al Bösingen estis atribuita al la komunumo, tiel ke Flamatt ne plu estiseksklavo sed konektita kun la cetera komunuma teritorio.[3]
En somero 2013 la socia komisiono de la komunumoj Wünnewil-Flamatt kaj Ueberstorf minacis al patrino de 15-jara knabino, ne plu pagi al la familio la socian helpon, se ŝi sendos sian filionon al mezlernejo anstataŭ al metilernado.[4]
Partnerkomunumo de Wünnewil-Flamatt estasTápiógyörgye enHungario.[5]
|