Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Flago de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Rusio
Flago de Rusio
Flago de Rusio
nacia flago
Lando Rusio
Uzo 111100
Proporcio2:3
PriskriboTrikoloro kun tri egalaj horizontalaj kampoj blanka, blua kaj ruĝa.
Oficialigo21-a de marto 1990
vdr

Laflago de Rusio estastrikoloro, kun tri egalaj horizontalaj kampoj, blanka ĉe la supro, blua ĉe la mezo, kaj ruĝa ĉe la malsupro. La flago unue uziĝis kiel ensigno de laRusia Imperio por komercistaj kaj militaj ŝipoj ekde1883 kaj oficialiĝis ne ĝis1896. Onidire, ĝi eble baziĝas sur lanederlanda trikoloro. De 1914 ĝis 1917 uziĝis iom modifita versio, kaj antaŭ 1883 klare oficialis la nigra-flava-blanka flago de ladinastio Romanova, kvankam la suba bildigo de oficiala parado de 1873 montras, ke neoficiale ambaŭ flagoj jam foje uziĝis unu apud la alia. La Rusia Provizora Registaro daŭre uzis la trikoloron blankan-bluan-ruĝan eĉ post la renversiĝo de laCaro en laFebruara revolucio, kaj oni ne anstataŭis ĝin ĝis laOktobra revolucio, kiu establis labolŝevikan registaron. Ekde tiu tempo, oni preferisruĝan flagon montrantankomunismajn simbolojn ol latrikoloron. Ne estis ĝis la renversiĝo deSovetunio en1991, ke oni reoficialigis la trikoloron kiel la flago de la Rusia Federacio. La moderna flago travivis etan ŝanĝon en1993, kaj restas oficiale ekde2000. La flago de Rusio fontis latutslavajn kolorojn (la ruĝan, la bluan, kaj la blankan) kiuj aperas en la flagoj de pluraj aliaj slavaj landoj (inkluzive deĈeĥio,Slovakio,Slovenio, kajSerbio).

Miĥaj Ziĉi:Aleksandro la 2-a kajŝahoNaser al-Din dum parado sur la cara herbejo, 1873, tie la dinastia flago nigra-flava-blanka kaj la "nova" blanka-blua-ruĝa uziĝas unu apud la alia
pentraĵo deViktor Vaznecov de 1878, tie la koloroj ankoraŭ ne estas en la nuna ordo


v  d  r
Naciajflagoj enEŭropo
Vidu ankaŭ:Flagoj de Afriko,Ameriko,Azio,Oceanio,internaciaj organizaĵojListo de naciaj flagojListo de naciaj emblemoj
v  d  r
Naciajflagoj enAzio
Flagoj de ŝtatoj limigite agnoskitaj:AbĥazioMontara KarabaĥoNorda KiproPalestinoSud-OsetioTajvano
Vidu ankaŭ:Flagoj de Afriko,Ameriko,Eŭropo,Oceanio,internaciaj organizaĵojListo de naciaj flagojListo de naciaj emblemoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Flago_de_Rusio&oldid=8481714"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp