Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Flago de Rumanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lanacia flago de Rumanio (rumane: Drapelul României) estastrikoloro kun vertikalaj strioj: komencante de la flagstango: blua, flava kaj ruĝa. Ĝi havas la proporcion 2:3.

La Konstitucio deRumanio diras ke "La flago de Rumanio estas trikoloro. La koloroj estas aranĝitaj vertikale en la sekvanta sinsekvo de la flagstango: blua, flava, ruĝa", tio estas la bazaj koloroj. La proporcioj kaj koloroj same kiel la flago-protokolo estis establitaj per statuto en1994 kaj etenditaj en2001. Dum la insurekcio kontraŭ la komunisma reĝimo populariĝis la uzado de la flago el kiu oni forprenis (fortranĉis) la centran blazonon de la tiama reĝimo.

La flago estas tre simila al laflago de Andoro kaj la flago deĈado. La simileco kun laflago de Ĉado, kiu malsamas nur en la nuanco de la bluo, kaŭzis internacian diskuton. En2004 Ĉado instigis al laUnuiĝintaj Nacioj ekzameni la temon, sed la tiama prezidento deRumanioIon Iliescu sciigis ke neniu ŝanĝo okazos al la flago. Ankaŭ laflago de Moldavio rilatas al la rumana trikoloro, escepte ke ĝia proporcio estas 1:2, havas pli helbluan koloron kaj la moldavan blazonon en la mezo.

v  d  r
Naciajflagoj enEŭropo
Vidu ankaŭ:Flagoj de Afriko,Ameriko,Azio,Oceanio,internaciaj organizaĵojListo de naciaj flagojListo de naciaj emblemoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Flago_de_Rumanio&oldid=8415772"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp