Laflago de Germanio estastrikoloro: ĝi enhavas nigran, ruĝan kaj orflavan kolorojn[1]. La flago estis unue adoptita kiel la nacia flago deGermanio en1919, dum la tempo deVajmara Respubliko.
Germanio havas du konkurantajn tradiciojn de naciaj koloroj, nigra-ruĝ-orajn kaj nigra-blank-ruĝajn, kiuj havis gravan rolon en la moderna historio de Germanio. La nigra-ruĝ-ora trikoloro unue aperis en la frua19-a jarcento kaj atingis eminentecon dum larevolucio de 1848. La mallongdaŭraNacia Asembleo de 1848 proponis la trikoloron kiel flagon por unuiĝinta kaj demokrata germana ŝtato. Ekde la formado de laVajmara Respubliko post laUnua mondmilito, la trikoloro estis adoptita kiel la nacia flago de Germanio. Sekvante laDuan Mondmiliton, la trikoloro estis nomumita kiel la flago deGermana Demokratia Respubliko en 1949. La du flagoj estis identaj ĝis 1959, kiam la orientgermana flago estis pliigita kun la blazono de Germana Demokratia Respubliko. EkdeGermania reunuiĝo la 3-an de oktobro 1990, la nigra-ruĝ-ora trikoloro fariĝis la flago de reunuigita Germanio.
Dum lapiedpilka mondĉampionado 2006, en la semajnoj antaŭ Germanio eksiĝis je la tria rango, estis videblaj tra la tuta lando tiom multe da germanaj flagoj kiel ne viditaj ekde almenaŭ 1942.
Jam antaŭ 1848 la nigra-ruĝa-ora flago estis la flago de la princlandoWaldeck.
1848
1871-1918
1919-1933
1933-1935
1935-1945
1946-1949
Ekde 1949
- ↑ Anordnung über die deutschen Flaggen (germane) (pdf). “Die Bundesflagge besteht aus drei gleich breiten Querstreifen, oben schwarz, in der Mitte rot, unten goldfarben [La nacia flago konsistas el tri horizontalaj strioj de egala larĝo, nigra ĉe la pinto, ruĝa ĉe la mezo, kaj ora ĉe la fundo]”.