La uzado deFajrovulpo kreskis al pinto de 32,21 % en novembro 2009, kiam la versioFirefox 3.5 preterpasis la konkuran versionInternet Explorer 7, kvankam ne superis ĉiujn versiojn deInternet Explorer kiel tutaĵo; ĝia uzado tiam malkreskis en konkurado kunGoogle Chrome. En februaro 2025, laŭ la statistikiloStatCounter, la uzado de ĝi estis 6.36 % sur tradiciaj komputiloj (do kiel labortabla retumilo), igante ĝin la kvara plej populara komputila retumilo postGoogle Chrome (65 %),Microsoft Edge (14 %) kajSafari (8.65 %).
La unua elektita nomo estis "Phoenix" (angle:fenikso), por simboli la renaskiĝon el cindroj deNetscape. Tamen la nomo estis ŝanĝita pro konflikto kunPhoenix Technologies,BIOS-produktanta firmao[1]. La dua elektita nomo estis "Firebird", denove ŝanĝita ĉar ĝi konfliktas kun ladatumbazoFirebird SQL. Finfine estis elektita la nuna nomo "Firefox"[2].
Neeldonaj kaj alfa-eldonaj kunmetaĵoj de la fontotekstoj de Fajrfokso estis nomataj laŭ la kodnomo de la koncerna estonta versio. Ekzemple, Fajrfokso 2 havis kodnomon "Bon Echo", kaj neoficialaj kunmetaĵoj el fontotekstoj de Fajrfokso de koncerna "branĉo" inter post 1.5 kaj la lasta 2.x havis tion kiel nomon.
Inter neeldonaj kunmetaĵoj estas ĉiunoktaj kunmetaĵoj farataj por testado el ĉiu branĉo de la fontotekstoj. Tiuj kunmetaĵoj nomiĝasnightly (ĉiunokta, noktaĵo).
La ĉefa branĉo, "trunko", el kiu oni neniam rekte kunmetas oficialajn eldonojn (krom la alfaj), nomiĝis "Minefield" (minkampo) ĝis transiro al la nova sistemo de evoluigo kun Fajrfokso 5.0. En la nova sistemo la trunko estas nomata ""Nightly" (ĉiunokta), la nomo kiu indikas la alfa- kaj la antaŭalfa- eldonojn, dume "Aurora" estas la nomo kiu indikas la antaŭbeta-versiojn de la retumilo.[Dubinda teksto]
La vortofirefox laŭvorte signifasfajravulpo sedangle ĝi indikas laruĝan pandon. Laŭ Jon Hicks, aŭtoro de la logobildo de Mozilla Firefox, la ruĝa pando ne kreis ĝustan ideon do li inspiris sin al japana pentraĵo, kiu reprezentis vulpon[3] kaj la finadezajno de la logobildo efektive reprezentas vulpon kun bruliga vosto.
En la oficiala retejo de Mozilla, en la sekcio pri oftaj demandoj, pri la nomo de la retejo estas skribite:
„ What's a "Firefox"? A "Firefox" is another name for the red panda ”
„ Kio estas "Firefox"? "Firefox" estas alia nomo de la ruĝa pando ”
Aliflanke la ruĝa pando povas memorigi vulpon[5] kaj ĝi estas nomata eĉ "fat fox" (dika vulpo). Plie, unu el la nomoj uzataj deĉinoj por indiki la beston estashǔo hú (火狐), kiu laŭvorte signifas "fajrovulpo" kaj estas uzata por indiki la ruĝan vulpon.
La 23a de septembro 2002, La publikigo de la versio 1.0, kiu baziĝis sur Gecko 1.7, estis granda evento, se oni konsideras, ke tio estas programaro libera kaj ne vendebla. Inter la aliaj iniciatoj, monkolekto estas lanĉita por reklami Firefox sur paĝo deNew York Times de la publikigdato. Entute estis kolektitaj 250.000 $[7]
Kvankam longa kampanjo de testado, kelkaj ĝenajcimoj estis en la versio 1.0. La plej fama estis la cimo 252371[8], kiu malpermesas la serĉon de vorto ene de tekstkampo. Por ripari ĉi tiujn problemojn, dum la sekvaj ses monatoj, kvar malgrandaj ĝisdatigoj ("minor releases") estis publikigitaj.
En la versio 1.5 kiu baziĝis sur Gecko 1.8 estis aldonita la kapablo prezenti strekajn bildojn en la datenaranĝoSVG, kaj ankaŭ subteno de la elemento<canvas>.
Gecko 1.9 eniris la version 3.
Nova emblemo de Mozilla Firefox
Kun la versio 3.5 kiu baziĝis sur Gecko 1.9.1 venis nova emblemo kaj multaj novaĵoj. Unu el la plej gravaj novaĵoj estis la kapablo ludi filmojn kaj sonojn en la liberaj datenaranĝojOgg Theora kajVorbis (en ilia ujoOgg). Tio estas realigo de la antaŭnelonge kreita normero enHTML 5 pri la elementoj <video> kaj <audio>, per kiu oni esperas skui la monopolon de la malliberaj filmaj datenaranĝoj (precipe de tiuj kiujn uzasAdobe Flash). Kelkaj filmoretejoj jam aldonis la eblecon uzi iliajn filmojn pere de tiuj elementoj kaj datenaranĝoj. Inter tiaj retejoj estasVikimedia Komunejo (jam delonge antaŭ la eldono de Firefox 3.5). La kapablo estas ankaŭ aldonita al la aliaj programoj bazitaj sur Gecko (ekz.SeaMonkey) kajGoogle Chrome, kaj estis planita aldono alOpera. Ĝi ankaŭ povas elŝuti kaj uzi tiparojn aranĝitajn laŭ "OpenType" (OTF) aŭ "TrueType" (TTF).[9]. La etendoprogramo "NoScript" ebligas neuzon de ambaŭ kapabloj ĉe nefidataj retejoj.
La versio 1.0rc1 de Firefox por poŝkomputiloj montras la anglan ĉefpaĝon de Vikipedio.
Ekzistas speciala versio de Firefox por poŝkomputiloj, kun la kodnomo «Fennec» (feneko). Ĝi ankaŭ uzasGeckon, kaj nomiĝas «Firefox», sed havas malsimilan fasadon.
La 29-an de marto 2011 aperis Poŝfajrovulpo 4.0 porAndroid kaj Maemo.