Fingrobesto (Daubentonia madagascarensis) (ankaŭ konata kielajajo aŭdaŭbentonio) estas sola specio de familio daŭbentoniedoj deprimatoj.Ekzistis ankaŭ dua specio de la familio, sed ĝi formortis. La esperanta nomo venas el la plilongiĝintamezfingro. La nomo ajajo venas el lamalagasa nomo de la besto (Haj-Haj, Ahaj kaj Ajaj).
Ĝi vivas enMadagaskaro, en nordokcidenta kaj orienta parto de la insulo.
La fingrobesto estas la plej granda nokte-aktiva primato, la kapo-vosta longo estas ĉ. 36 ĝis 44 cm. Ĝi havas longan voston de 50 ĝis 60 cm kun longa hararo. La felto estas nigra kun blanka subfelto, la vizaĝo estas blanka. Laokuloj estas grandaj kaj lumante gelbaj. Laoreloj estas same grandaj kaj certigas bonanaŭdon, kio tre graavs en la mallumo. La vizaĝo portas du ĝis tri kilogramojn.
La fingrobesto aktivas nokte kaj vagadas longvoje. Dumtage ĝi dormas en nesto inter la arboj. Ĝi ĉefe vivas sur la arboj, sed kelkfoje vagas surtere, kvarpiede.
Ĝi kondutas certagrade en siabiotopo kiel pego. Ĝia longa mezfingro specializiĝis por trovi kaj kapti la nutraĵon. Ĝi frapas per tiu la arbon kaj analizas la resonojn. Se ĝi ekatentas priinsektaj larvoj subŝele, deŝiras ĝi per la dentoj la ŝelon kaj eltiras per la longaj mezfingroj la larvojn el la larvokaŝejo. Ĝi do manĝas ankaŭnuksojn,nektarojn,fruktojn,sukerkanon kajfungojn. Nur lakokosnukso restas problemo por ĝi.
La fingrobesto vivas sola.
La fingrobestoj vivas pare nur porgenerado kaj edukado de la idoj. La femaloj naskas ĉiun duan-trian jaron idon, plej ofte en oktobro aŭ novembro.
En kaptiteco ili povas vivi 25 jarojn.
La malagaŝoj vidas fingrobeston kiel bonanomenon, parte kiel malbona spirito. Ĉiukaze, oni atribuasmagiajn kapablojn je la fingrobesto.
La malpliiĝo de la naturaj vivmedioj pelas ĝin ofte alplantejoj, kie ĝi manĝas ties fruktojn. La trafitaj bienistoj vidas tion kiel damaĝon.
Oni mortigas kaj ĉasas la fingrobeston – spite al malpermeso – pro protekto de la plantejoj kaj pro la atribuita magia efiko. La malamikoj de la fingrobestoj donas facilan celon, ĉar ĝi estas tre fidema.
Pro la supre menciitaj, ĝi estas minacata besto je formorto. Por savi ĝin, oni bredas ĝin multloke kaj establis en Madagaskaro multajn protektajn areojn.
La fingrobesto apartenas al subordo demalseknazaj simiuloj, kaj alLemurformaj' (Lemuriformes).
La fingrobesto estisunuafoje priskribita en 1788 erare kielronĝulo, ĉar ĝi havas simile daŭre kreskantajn incizivojn. Ĝi estis nomata tiamSciurus madagascariensis.
Ekzistis ankaŭ dua specio en la genroDaubentonia, nomeD. robusta. Restintaj fosilioj estis trovitaj en suda Madagaskaro.D. robusta estis je triono pli granda ol la hodiaŭa fingrobesto kaj formortis antaŭ ĉ. 1000 jaroj.