Fimbria kalocefalo (Callocephalon fimbriatum), ankaŭ nomatahelma kakatuo aŭganggang-kakatuo, estasspecio dekakatuo elsubfamilioCacatuinae (Kakatuenoj). Ĝi estas la sola specio de genroCallocephalon.
Ganggang-kakatuoj estas mezgrandaj birdoj kun plejparte flavece grizaj plumaroj. Ili havas sufiĉe grandanseksan duformismon por papagoj, ĉar la iĉoj havas ruĝajn kapojn kajplumtufojn, kaj la inoj simple grizajn. Ili troveblas tra tuta sud-eosta Aŭstralio. La ganggang-kakatuo estas oficia emblema birdo de laAŭstralia Ĉefurba Teritorio.[1]
La specio estas ankaŭ tre facile rekonebla per ĝia karaktera voĉa signalo, kiu iom similas al sono de grincema pordo aŭ de ŝtopilo eliganta el vinbotelo. La vortoganggang devenas de iuindiĝena lingvo deNovsudkimrio, plej verŝajne de lauiraĝura. Ĝi probable estasonomatopea nomo de la birdo laŭ ĝia sono.[2]
La ganggang-kakatuo estas griza birdo kun iom buklecakresto. La vizaĝo, la supra parto de la kapo kaj la kresto estas brile ruĝaj ĉe iĉoj sed malhele grizaj ĉe inoj, pro kio oni povas facile distingi seksojn de plenkreskaj birdoj. Plumoj en malsupraj partoj de laplumaro havas flavecajn, oranĝecajn aŭ rozecajn bordojn, do la ventroj kaj brustoj de ganggang-kakatuoj havas buntan aspekton, kaj la plumoj en la supraj partoj havas iom pli palajn bordojn, kvazaŭ ili estus miskolorataj pro eluzo. Junaj iĉoj antaŭ la unuamudo povas esti distingitaj per iom pli hela koloro de la kapo kaj pli mallonga plumtufo, sed ĝenerale ili aspektas same kiel inoj. La specio havas sufiĉe unikan aspekton por ke oni ne konfuzu ĝin kun iu alia kakatuo, nur enfluge la silueto de ganggang-kakatuo iom similas al tiu degalaho. La birdoj estas sufiĉe sociemaj, sed ne tiom bruaj kiel aliaj sociemaj kakatuoj kielnimfikoj.[3]
Antaŭe oni plej ofte aliancigis la ganggang-kakatuojn kun la veraj blankaj kakatuoj de genroCacatua, kvankam tia unuigo ĉiam estis iom pridubebla ĉar la aspekto, koloroj de plumaro kaj aparte la seksa dumorfismo estas nekutima por blankaj kakatuoj. Pli novaj esploroj montris, ke ganggang-kakatuoj pli parencas kunkaliptorinkoj (nigraj kakatuoj), de kiuj ili disiĝis antaŭ ĉirkaŭ 20 jarmilionoj.[4]
Komparo defilogenetikaj ecoj de diversaj kakatuoj sugestis, ke ganggang-kakatuo estas laŭaspekte la plej arĥaa el ĉiuj travivantaj kakatuaj specioj kaj aspektas la plej simile kun fruaj prauloj de kakatuoj.
Ganggang-kakatuo estasendemia en marbordaj regionoj de sud-eosta Aŭstralio. Iam ili troveblis surReĝinsulo apudTasmanio, sed eventuale formortis tiuloke. Aliflanke, la specio estas enkondukita surKanguru-Insulo, kie ĝi antaŭe ne troveblis. La birdoj preferas arbarojn kaj arbejojn en montaj aŭ montetaj areoj kie ekzistas densa nivelo dearbustoj. Vintre ili migras mallongajn distancojn en malpli densajn habitatojn, sed revenas en arbarojn por bredsezono ĉar ili bezonas altajn arbojn por konstrui nestojn.[3]
Malsimile al aliaj kakatuoj, ganggang-kakatuoj ne bezonas serĉi porarbotruoj kaj povas konstrui nestojn en trunkoj de junaj kaj solidaj arboj, ĉar iliaj bekoj sufiĉe fortas por elĉizi ilin. Ili ankaŭ bredas kaj nestas enkanopeo.
Kvankam la specio ekzistas tra sufiĉe larĝa teritorio kaj do estas listitamalplej zorgiga laŭIUCN,[5]habitatdetruo kaj nutraj mankoj prosenarbarigo en sud-eosta Aŭstralio kondukis al notinda malpliigo de nombro de ganggang-kakatuoj tie. Rezulte, la specio estas listita kielvundebla enNovsudkimrio.[6]