Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rodin : skulptaĵo "Le Penseur" (la pensanto)
Rodin : skulptaĵo "Le Penseur" (la pensanto)
Rafaelo:La platona Akademio. I.a. filozofoj estas prezentitaj:Anaksimandro,Heraklito,Parmenido,Sokrato,Platono,Aristotelo,Alkibiado,Hipatio,Antisteno,Diogeno,Ksenofono,Epikuro,Pitagoro,Ptolemeo,Zaratustro kajAverroes.

Filozofio, el laantikvgreka vorto φιλοσοφία (kunmetita de φιλεῖν, filein: "ami" kaj el σοφία, sofia: "saĝo" aŭ "scio" )[1], laŭvorte signifas "ami la saĝon", do enesperanto povus estiSaĝamado, estasintelektafakoscienco, kiu strebas kritike interpreti kaj kompreni la mondon, la scion kaj la homanekziston[2].

Kontraste al aliaj sciencoj, la kampo de la filozofio ne estas limigebla al difinita aro de temoj kajmetodoj. Homoj el diversaj epokoj kaj socioj tre malsame respondis kaj respondas la demandojn pri la plej gravaj taskoj kaj temoj de la filozofio.

Filozofio traktasesploradon perabstraktado de la esploritarealo kaj en analiza maniero pri diversaj temoj, kiel ekzemple:esto,konscio,ekzisto,realeco,moralo,logiko,scio,vivo,morto,amo,feliĉo,vero,scio,lingvo,kaŭzeco kajdio (kaj certe la malo de ĉiu el tiuj). Pensante pri la plej fundamentaj temoj, la filozofoj traktas (ofte laŭ momenta bezono) ankaŭ demandojn pli specifajn; ekzemploj estasaborto kajeŭtanazio.

En la filozofio tre gravasracieco — ĝi estas ĉefa bezono por lakritiko de la scio.Filozofiaj sistemoj devas kreiraciajnargumentojn (paradokse eĉ en neracia filozofio). Laŭ multaj filozofoj la filozofio estas la ununura scienco, kiu konstituas ĉiujn sciencojn. Tial la filozofio estas ofte difinita kielpensa esplorado. Tiu esplorado neniamkontraŭdiru lalogikon, kiu estas grava parto de la filozofio.

Difino de filozofio

[redakti |redakti fonton]
La Akademio dePlatono, plankamozaiko enPompejo,1-a jarcento.

La difino de "filozofio" ŝanĝiĝis laŭlonge de lahistorio. Tiun fenomenon influas progreso de scienco kaj redifinado de ĉefaj ideoj konforme al laspirito aŭ socia sentaro de epoko. Filozofio estas do indico de la karaktero de la epoko kaj eĉ ĝi strekashistorion de lacivilizo.

Ĉiu epoko prezentas malsaman difinon de la filozofio. Difino estas do konforma al la rilato de la filozofio al la mondo. Ekzemple alPlatono, kiu sian sistemon filozofikan konstruis per lametafiziko, filozofio estis scienco metafizika, kaj alpozitivisma filozofio ĝi eĉ ne ekzistas. Filozofio tamen okazas en ĉia pensado. Eĉ instalado, ke io estas malfilozofia estas instalado filozofia (parolisM. Krąpiec). Filozofio kreadas do la ĉefan problemaron de ĉia scienco kajarto.

Multaj filozofoj opinias, ke filozofio estas scienco eĉ moderne. EkzempleHusserl, kiu sianfenomenologion konstruis permatematiko kajsciteorio, opiniis, ke filozofio estas eĉscienco ekzakta (sciencoj ekzaktaj estas ekzemplematematiko,fiziko,kemio ktp).Fenomenologio, kiu estis uzita en multaj sciencoj moderne vere emigas multajn filozofojn altezo, ke filozofio estas scienco, aŭ strikte parolante - sciencado.

Ĉefa problemaro de la filozofio

[redakti |redakti fonton]

Filozofio okupiĝas pri:

Vero, tenantaspegulon kajserpenton (1896).Olin Levi Warner, Kongresa Biblioteko,Konstruaĵo Thomas Jefferson,Vaŝingtono
  • Problemoj rilataj al lascio pri lavero (realo,naturo,meĥaniko. Gravaj problemoj de la moderna filozofio rilatas al lakognoscienco kaj lapsikologio.
  • Problemoj pri laesto, laekzisto kaj ekzistaĵoj: Kategoriigo de ekzistaĵoj (ekzemple fizikaj objektoj kontraste al abstraktaj konceptoj); ligo inter ekzistaĵoj kaj fenomenoj; strukturo kaj naturo de la esto,substanco,aĵo,nenio ktp.
  • Problemoj de laaksiologio:Etiko,moralo,virto,menso,konscienco, estaĵo devaloroj. Hierarkioj de valoroj. Difinado de ĉefaj valoroj de homo (ekz.bono,malbono,vero kiel valoro). Kaj ankaŭestetiko — la esplorado de la naturo debeleco, teorioj de verko (ekz. teorio de verkoj literatura, muzika, ktp).
  • Problemoj pri supernaturaĵoj: Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj aŭ neniu dio? Al tio ankaŭ rilatas la problemo de la kaŭzo de ekzistado de la mondo. Tielteologio estus fako de la filozofio.

Oni povas dividi la filozofion en diversajn branĉojn: laontologion (kiun multaj konsideras parto de lametafiziko; antikve oni kalkulis eĉ ĝis lafizikon), lasciteorion, lalogikon, lafilozofion de scienco, kaj laaksiologion (i.a.estetiko,etiko; antikve konata kiel moralo). Ĉe kelkajuniversitatoj kaj ontologio kajteologio estas partoj de la metafiziko.

Filozofio kaj ideologio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloIdeologio.

Filozofio komprenata kielmondkoncepto, intenca komprenado mondon estas ofte miskomprenata kielideologio. Tiu fenomenas plej ofte enpropagando kajpolitiko kie scienca filozofio estas misuzata al potenco de laŝtato (aŭanarkio). Ideologio fenomenis jam en ĉiu historio de ŝtatoj sed plej ofte estas kunigita kunnaziismo - ekzemplo de la sola plej mortiginta modelo de ideologio en historio. Inter ideologioj oni povas rigardi:naciismon,socialismon,slavofilismon,klerikalismon,tuthelenismon,tutislamismon ktp. Laŭ multaj filozofoj ideologio estas malsekura al vero kaŭze de ĉia interna intencismo. Ideologio de filozofoj devas laŭ multoj esti batalado kontraŭ ideologio kaj intencismo. Ankaŭ la esperantajhomaranismo kaj tutmondiĝa ideo (tutmondiĝo) estas ideologioj.

Etimologio kaj origino de filozofio

[redakti |redakti fonton]

La nociofilozofio estis verŝajne unue uzita en la vortkunigoὁ φιλόσοφος (aŭἡ φιλοσοφία) fare deHeraklito en lia fama verkoFrazoj. Unue ĝi estis komprenata kiel amado kaj adorado al saĝo kaj scio. La filozofio aperis origine kaŭze de subita bezono de scienco kaj morala edukado. Tiu apero estas opiniata hodiaŭ kiel la unua kleriĝo de la mondo (la dua kleriĝo estus poste laKlerismoklasikisma). Alian komprenadon de tiu vorto prezentasPitagoro. La vortoφιλοσοφος signifas homon, kiu okupiĝas pri ĝenerala scienco. Laŭ postaj komentistoj, Pitagoro komprenadis filozofion kielamon de saĝo, ĉar ĉio estas saĝo, sed nur per amo de ĝi kono estas ebla. Poste la filozofio estis komprenata fare dePlatono kajAristotelo kiel “la unua scienco”. La saĝo de Aristotelo estis poste dividita fare deAndronikos el Rodos en specojn de sciencoj kiel la hodiaŭaj, i.a.fiziko,logiko,kosmologio,psikologio kaj aliaj. La filozofio estis do la patra scienco de ĉiuj aliaj sciencoj; ĉiujn sciencistojn ĝis la formiĝo de la moderna scienco oni eĉ nomis filozofojn (ekz.Leonardon da Vinci,Kopernikon kajParacelson).

Lahistorio de filozofio estas la studo de filozofiaj ideoj kaj konceptoj tra tempo. Temoj specife ligitaj al historio de filozofio eble inkludos (sed ne estas limigitaj al): Kiel ŝanĝoj en filozofio povas esti enkalkulitaj kaj rakontitaj historie? Kio motivigas la evoluon de pensaro en sia historia kunteksto? Al kiu grado filozofiaj tekstoj de antaŭaj historioj laŭ epokoj povas esti komprenitaj eĉ hodiaŭ?

Filozofiaj tradicioj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloFilozofia sistemo.

En diversajkulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tio naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi laOkcidentan filozofion disde laOrienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian. Iom aparte de ambaŭ ankoraŭ ekzistas laAfrika filozofio.

Hinda filozofio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHinda filozofio.
Budho

Estis fondita per saĝoj de la religiaj majstroj deĝajnismo,budhismo kajhinduismo. Ĝi fenomenis unue enVedoj kaj precipe enUpaniŝado en kiuj estas prezentitaj kredoj pri la naturo de la mondo. De teologio deKriŝno devenas ankaŭ multaj idearoj pri la spiritualismo de la mondo. Hinda filozofio formigis ankaŭmaterialismon kajateismon.

Multaj opinias, ke budhismo ne estas religio sed filozofio, tamen kulto deBudho rigardebla ekzemple entibetalamaismo prezentas alie. Unue tamen Budho opiniis, ke mondo estasmaja - la sonĝo, Dio ne ekzistas kaj estas nur simpla iluzio. Homo laŭ li devas do strebi al libero de la sufero (laŭ Budho: sufero = vivo) per laokobla vojo alnirvano - liberiĝo de la ĉiama renaskado.

Ĉina filozofio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloĈina filozofio.

Ĉina filozofio estis fondita nerilate al hinda filozofio. Ĝi devenis de politika tradicio. Unue estis dominantakonfuceismo, postetaoismo kajleĝismo. Poste al Ĉinio alvenisbudhismo.

Ĉefa iniciatinto de tiu filozofio estisKonfuceo. Li kreis filozofion de la saĝo en la potenco. Lia saĝo estas filozofio de la vivo de socio, ĝustaj manieroj, edukado kaj potenco de laŝtato. Tiu filozofio estis la fundamento de la politiko de la ĉina imperio.Alia filozofio estas novtaoismo kiu devenis de la mistika sistemotaoismo. Ĝia esenco estismetafiziko kajkosmologio. Moderne ĉina filozofiado okupiĝas pri historio de la kulturo kaj idearo.

Konfuceo.

Persa filozofio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPersa filozofio.

Elementoj de filozofio estas rigardeblaj en saĝo deZaratustro. Li prezentis ĉefe novplatonisman sistemon (neniu scias kiam fakte vivis Zaratustro; Aristotelo opinias ke li naskiĝis 2000 jarojn antaŭ Sokrato; spite tion, lia sistemo similigas gnostikismon novplatonisman de la komprenado de la mondo. Ĝi tre similigas gnozanmaniĥeismon kaj prezentas duoblan naturon de la mondo - kaj bona kaj malbona. Zaratustro estas persono de la verko deFriedrich Nietzsche nome "Tiele parolis Zaratustro".

Filozofio de la Okcidento

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloOkcidenta filozofio.

Filozofio de la okcidento estas plej riĉa en revolucioj filozofiaj ĉeestantaj kun la desorĉado de la mondo fare deMax Weber. Laŭ li, filozofio devis fondiĝi de la miro (kiel ĉeAristotelo) kaj la dubo. Multaj tamen diskutas ĉu filozofio okcidenta estis fondita de religio greka ĉu de esploroj de vojaĝantaj en mondo Helenoj.

Okcidenta filozofio rilatas al la unua filozofio - filozofio de laantikva Grekio, filozofio deRomio kaj mezepoka araba filozofio. Ĝi estis influita de la novplatonismo kaj tradicio jud-kristana.

Klasika filozofio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKlasika filozofio.

Klasika filozofio estas ero de filozofio de la antikva epoko al laRenesanco. Multaj opinias, ke filozofio nuntempa komenciĝis en momento de kopernika revolucio.

Filozofio de la antikvaj grekoj kaj romanoj
[redakti |redakti fonton]
La epoko antaŭ Sokrato
[redakti |redakti fonton]
Taleso

Filozofio de la antikva Grekio estas la unua filozofio en la historio de Grekio. Elementojn de filozofio konstateblas jam ĉe poemoj deHomero kajHeziodo. La unua konata filozofo estis tamenTaleso deMileto kiu laŭ multaj informoj fondis en Mileto skolon filozofian. Li opiniis, ke ĉio estas konstruita per laakvo kaj ĉio kio ĝin konsistas. Li tiel komencis filozofion de lanaturo. Liaj lernuloj - ĉefeAnaksimandro kajAnaksimeno- disvolvis ĝin al nivelo similantan ontologion (precipe al kreado de la nocioarĥe kajsenfineco). PosteHeraklito priskribis ĉiaman ŝanĝadon formigante nocion demovo. Lia kontraŭulo -Parmenido elElajo, kreinto de laontologio, opiniis, ke la movo ne ekzistas, ke ekzistas nur unua esto - nome la mondo- kaj malesto ne ekzistas. Li kreis do la unuan kriterion de estado de esto - kriterio de la sameco, kiu agnoskas, ke esto ne estas sama kun malesto kaj ĉio kio estas malesto simple ne ekzistas. Lia lernulo -Zenono el Elajo kreis ankaŭ unuajnparadoksojn per kiuj oni pruvas, ke movo ne ekzistas. Grava filozofo estis ankaŭ alia filozofo de la naturo, nome adepto de Heraklito - nomeEmpedoklo- kiu opiniis, ke mondo estis formigita de la kvar elementoj (fajro, akvo,aero,tero) kaj evoluiĝas per evolucio. Adepto de Parmenido kaj Zenono, nomemonistoLeŭkipo, opiniis, ke ekzistas nedividebla, konstruanta mondon parteto nomataatomo.Demokrito disvolvis tiun agnoskon kaj opiniis, ke mondon oni povas koni nur per mema racio (raciismo), en ontologio formiĝis la nocio devakuo kaj oni disvolvis nocion deharmonio kaj kredeble oni kreisestetikon. Grava filozofo estis ankaŭ Anaksagoro kiu estas opiniita kiel la unuaateisto. Neniu scias kion precize opiniispitagorismanoj sed laŭ legendo ili opiniis, ke mondon oni povas priskribi kaj koni permatematiko kaj ekzistasreenkarniĝo.

La epoko klasika
[redakti |redakti fonton]
Alegorio de la filozofio kunSokrato kajPlatono

La epoko klasika estas la epoko de unuajsofistoj kiu disvolvadis filozofion de la naturo en etiko, politiko, ontologio kaj sciteorio. La unuaj sofistoj estisProtagoro kajGorgio. Protagoro estis kreinto derelativismo. Li mem estis ankaŭ la unuaagnostikisto kaj disvolvadis scipovon deeristiko - la scipovo de sukcesa diskutado.Gorgio opiniis, ke nenio ekzistas kaj ĉion oni povas envive atingi per simplaretoriko. Li estas ofte kunigata kunFriedrich Nietzsche laŭ sia filozofio similanta lanihilismon. Laŭ sofistoj ne ekzistas lavero, kion ili pruvis enparadokso de Epimenido. Paradokso estis dissolvita per moderna filozofio analiza (Alfred Tarski). La idealo de la filozofo estiĝis tamenSokrato. Tiu filozofo estas en ĉiuj skribaĵoj pri li priskribata kiel homo kiu demandis filozofie hazardajn Atenanojn. Oni ne povas scii kion li enfine opiniis ĉar lia lernanto,Platono priskribante lin aldonis siajn opiniojn pri mondo al Sokrato. Ofte ĉia saĝo de Sokrato estas memorigata en pensojmi scias, ke mi nenion scias kajla vera saĝulo estas tiu, kiu scias kion ne scias. Tamen al Platono estas atribuata filozofio pri lametafiziko. Inter multaj opinioj pri la mondo (multaj opinias, ke Platono kreis unuan sistemon konsistantan ĉian penson en ĉia scienco kaj kulturo; tial laŭ fama frazo:ĉia filozofio estas piednoto al Platono) Platono kreis teorion de la metafiziko per kiu li interpretas agadon de ĉia sento kaj senco. Laŭ li, Dio estas nur unua movulo (demiurgo) kiu kreas mondon per ideoj. Li kreis ankaŭ skolon filozofian nomatan "Akademio". Lia lernanto,Aristotelo, kreislogikon (bedaŭrinde kun influo de lapsikologismo) kaj sur ĝi li konstruis sian filozofion. Unue li okupiĝis pri sciteorio kaj eraro de la homa menso, por trairi al teorio de la esto. Laŭ li, la eston oni povas koni per kategorioj. Tiu konkretigo estas konado eston per abstrakto. Konstruata filozofio estis nekontraŭebla ĝis Koperniko. Li fondis ankaŭ sian skolon, konkurencan al "Akademio", nomatan Likejono. Akademio estas hodiaŭ nomo deuniversitato, Likejono estas nomo deliceo.

La epoko helena
[redakti |redakti fonton]
Diogeno la Cinika.

La epoko helena komencas ankoraŭ dum vivo de Aristotelo. Ĝi estas epoko de stoikoj,cinikuloj,cirenistoj,epikuristoj kajskeptikuloj. Stoikismo estis kompleta filozofia sistemo kiun adeptis kaj disvolvadisMarko Aŭrelio,Zenono el Kitono,Cicerono,Seneko kajKrizipo. Pejorative stoika homo estas tiu, kiu trankvile vivas en konscio, ke ĉio finiĝos bone. Cinikismo estas la unua filozofio nearistokrata. La plej fama fondinto,Antisteno en ontologio kreisreismon (nocio poste formigita deTadeusz Kotarbiński). Lia plej fama lernanto -Diogeno - opiniis, ke homo vivus per pleneco de la vivo nur kiam li vivus per tio, kio estas bezonata al vivo minimume. Cinikistoj disvolvadis senkonscie iansocialismon kaj ofte kunigantaj estas kun filozofio deKarlo Markso. Homo cinikisma pejorative estas tiu, kiu ne estimas plej fundamentajn valorojn. Cineristoj kaj epikuristoj opiniis, ke homo vivus per pleneco de la vivo nur strebante kaj atingante agrablon (hedonismo). Dumbaroko kajklasikismo, novhedonistoj francaj nomiĝislibertinistoj (famaj libertinistoj estisDon Juan kajTartufo). Skeptikistoj opiniis, ke nenio estas certa kaj homo povas atingi ĉioscion, klerecon nur demandante (Seksto). EnfinePlotino revenigis metafizikon de Platono ennovplatonismo. En ontologio li kreis nocion deunuaĵo al kiu ĉia esto venas. Konforme kun Pitagoro, li renovigis nocion de dualismo ontologia - ekzistis laŭ li mondo spirita kaj materia. Laŭ li, homo povas koni ĉion per metafiziko.

Filozofio mezepoka
[redakti |redakti fonton]
SanktaAŭgusteno

La unua kaj unu el plej grandaj filozofoj de la mezepoka filozofio estasSankta Aŭgusteno elHippo Regius. Li unue estis gnostika maniĥeisto sed li estis prozelitita de sia patrino,sankta Monika. Li kreis sistemon konforman alplatonismo kaj religio katolika. Lia sistemo estas "platonismo en kristanismo". Li kreis multajn pensojn revoluciajn al ontologio kaj gravaj en moderna filozofio. Ekzemple pensomi dubas, do mi estas, kiu estas opiniata kiel preciza formo de posteacogito ergo sum deKartezio.

Post manikeismo, Aŭgusteno legis grekan filozofion, precipe la librojn pri novplatonismo de Porfiro, sekvinto de Plotino. Novplatonismo helpis al Aŭgusteno kompreni Dion, kaj estis lia ponto al kristanismo (kion li poste konstatis). Aŭgusteno povis sintezi kristanismon kaj platonismon, ĉar li venis al kristanismo tra platonismo kaj vidis ĝin laŭ la okuloj de Platono. Lia sintezo ne estis abstrakta projekto aŭ intelekta ludilo, sed estis lia membiografio, lia vojo al la fido.

Aŭgusteno parolas ankaŭ pri tri tempoj: la estanteco de la estantaĵoj kaj la estanteco de la estontaĵoj. Estinteco, estanteco kaj estonteco kiel tiaj, ne ekzistus laŭ Aŭgusteno:

Citaĵo
 Kiel eblas diri ke [estintaj kaj estontaj tempoj] estas, ĉar la estintaj jam ja ne plu estas, kaj la estontaj ankoraŭ ne estas? La estanta tamen, se ĝi ĉiam estus estanta kaj ne iĝus estinta, ĝi ja ne estus tempo, sed eterno. 
Islama filozofio
[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloIslama filozofio.
Reprezento deSokrato en araba manuskripto ilustrita de la13-a jarcento.

Tre grava por pensadookcidenta estas la Islama filozofio. Ĝi estis kreita per influo de platonismo kajaristotelismo. Plej gravaj filozofoj de ĝi estisAviceno kajAveroeso.

La islama tradicio kombinas kelkajn pensojn de lanovplatonismo kaj de laaristotelismo kun aliaj konceptoj kiuj estis aligitaj pere de la disvolvigo deIslamo. Kelkaj gravaj filozofoj kiel la arabaAl-Kindi kaj la persajAl-Farabi kajAviceno, same kielIbn Tufail kajIbn-Ruŝd, devenaj el Iberio, precizigis kelkajn interpretojn deAristotelo kiuj poste estis absorbitaj de la judaj kaj kristanaj saĝuloj. La historio de la islama filozofio enhavas gravajn ekzemplojn de aliaj filozofoj kiuj frontos grandan nombron de demandoj kiuj finfine influis la mezepokanskolastikismon deEŭropo, inter kiuj troviĝisAlgazelo kaj Mulla Sadra.

Same kiel okazas en aliaj filozofiaj sistemoj, ankaŭ en la Islama filozofio estas diversajskoloj, inter kiuj menciindas la peripatetika aŭ promenema skolo (maŝŝa) inspirita en Aristotelo kaj reprezentata de Aviceno, la skolo Iŝrak, bazita sur la pensaro de Ŝahab al-Din Suhraŭardi (1154-1191), konata ankaŭ per la nomo de Ŝeiĥ al-Iŝrak, kaj la skolo de la Transcenda Filozofio, disvolvigita de la persa filozofo Mulla Sadra.

Skolastika filozofio
[redakti |redakti fonton]
Sankta Tomaso

Skolastikismo estas plej populara tendenco de la mezepoka filozofio. Laŭ ĝi, mondo estas teologie konstruita, do ĉia pensado estu konforma al diaj reguloj. Plej gravaj skolastikistoj estisAnselmo de Canterbury (aŭtoro de laontologia pruvo),Abelardo,Duns Skoto kajRoger Bacon. Plej grava skolastikisto estisTomaso de Akvino kiu sian filozofion konstruis sur aristotelismo. Li estis kreinto de la fama pruvo de dia ekzistado. Laŭ li homo ekzistas nur danke al memoroj kiun li nomigastranscendentaloj. Li opiniis ankaŭ ke en homo kaj en mondo estas la batalo de bono kaj malbono. Skolastiko komencis detruiĝi kiamWilliam Ockham formigistezon de la razilo. Laŭ ĝi, oni ne povas multigi estojn super esto. Tial li dividis teologion de filozofio same detruante skolastikon.

La ĉefa verko de Tomaso estasSumma Theologica, kiu klarigaskristanismon laŭ la filozofio de Aristotelo. Firme kredante, ke racio kaj fido ne povas kontraŭdiri unu la alian, li povis konstrui, je la surprizo de multaj, sintezon de kristanismo kaj Aristotelo. La sintezo estas konata kiel tomasismo, kiu hegemoniis kiel la ĉefa filozofio de Okcidento ĝis la17-a jarcento kaj de katolikismo partikulare ĝis eĉ hodiaŭ. En skizo, en laSumma, li traktas pri la naturo de Dio,anĝeloj kaj homoj, pri la kreo kajFino de la mondo, pri la virtoj (la tri kristanajvirtoj defido,espero kajamo, kaj la kvar moralaj virtoj deprudento,memregado,justeco kajkuraĝo) kaj pri la sep katolikajsakramentoj, klarigante kaj iafoje pruvante kristanan doktrinon per la filozofio de Aristotelo. Inter aliaj, ĝi enhavas unu el la plej bonaj klarigoj de la tre malklara kristana ideo, laTriunuo.

Laŭ strukturo, laSumma estas aro da demandoj, ĉiu pruvanta kaj klariganta iun kristanan veron, kutime per la ideoj de Aristotelo. En ĉiu demando Tomaso argumentis kontraŭ kaj por la demando. La rezonado de Akvino en laSumma ĝenerale estas kohera kaj klara, sed iafoje ĝi estas malforta, eĉ suspektinda (ekzemple, kiam li argumentas pri la animoj de bestoj). Lia rezonado estas precipe malforta, kiam li rezonas laŭetimologio, latina signifo aŭmetaforo.

Filozofio nuntempa

[redakti |redakti fonton]

Simbole filozofio nuntempa komencas de la publikigo deMeditoj de Kartezio. Tamen ĝi fakte komencis de la revolucio de Koperniko kaj komenco de laRenesanco.

Humanismo
[redakti |redakti fonton]

Humanismo estas nocio formigita en 19-a jarcento. Ĝi rilatas al konceptoj de filozofio kaj kulturo de renesanca epoko. Ofte estas primemorigata kiel la moto de la humanismo frazo deTerencio -Mi estas homo kaj ĉio kio estas homa ne estas al mi fremda. Plej gravaj humanistoj estisMakiavelo, aŭtoro de libroPrinco, kie li prezentas tutan teorion de la potenco (li estis ankaŭ kreinto de sistemo filozofia en kiu li agnoskas, ke historio ne povas ripetiĝi), kajMichel de Montaigne, kiu en siaj verkoj formigas nocion deoportunismo.

Koperniko.

Skolastiko komencis finiĝi kvankam la teorio de la razilo de la Okhamo ne povis ĝin tute fermi.Katolika eklezio plu ĝin disvolvadis. Oni devis krei novan sistemon filozofian por la mondo kiu estus pruvita kaj nedetruebla. Enfine skolastiko estis finita per heliocentrika (suncentra) hipotezo filozofia deKoperniko kiu kreis fundamentojn de nuntempaastronomio. Adepto de Koperniko estis fama herezulo (laŭ la katolika hierarkio)Giordano Bruno laŭ kiu ne nur laTero ne estas centro de la mondo sed eĉ same laSuno ne estas tio. Laŭ li, ekzistas multaj mondoj - planedaj sistemoj- kaj multaj civilizoj.

Raciismo kaj empiriismo
[redakti |redakti fonton]
Frans Hals:René Descartes (1648).

La plej gravaj sistemoj filozofiaj de la nuntempa filozofio estis raciismo kaj empiriismo. Raciismo estis revenigita (el antikva epoko) deKartezio. Kartezio elpensis la metodon de ĝenerala dubo: Kiam oni kreas filozofian sistemon, oni unue pridubu ĉion, kaj poste pripensu kion oni tamen povas scii. La unua afero, kiun oni povas scii, post kiam oni ekdubis pri ĉio, estas ke oni mem ekzistas, ĉar aliokaze oni eĉ ne povus pensi pri sia propra ekzisto. Tion Kartezio esprimis per la fama frazo: "Mi pensas, do mi estas (cogito ergo sum)".

Kartezio estis baroka filozofo sed liaj idealoj estis enfine prezentita kaj disvolvita nur enklasikismo. Tio, kio estas ankaŭ grava porEsperantistoj estas fakto, ke li estis unua homo en nuntempa epoko kiu esprimis bezonon delingvo internacia. Laŭ li, povas esti lingvo kies gramatiko estus lernebla dum nur kelkaj horoj (laŭZamenhof esperantan gramatikon oni povas lerni en unu horo). Li opiniis, ke plej grandan sukceson atingus lingvo kreita el ekzistantaj, popularaj lingvoj tiel, ke vortoj estus rekoneblaj tuj fare de sufiĉe multaj homoj. Li tial estis influanto de estontaj projektoj de tutmondaj lingvoj aposterioraj.

Granda filozofo raciisma estis ankaŭSpinozo, kiu kreis sistemon ontologian de la spiriteca mondo. Laŭ li ekzistas en ĉio potenco de Dio, kiu ekzistas ĉie. Li estis inter la unuaj famaj senreligiaj homoj en Eŭropo (kvankam li kredis je Dio, li forpuŝis sian familianjudismon kaj malakordis kun kristanismo).

Leibniz.

Alia granda filozofo estisGottfried Leibnitz kiu kreis ontologian regulon de la pravo sufiĉa kaj regulo de la sameco. Li opiniis, ke Dio kreis la plej bonan mondon (tiun tezon mokis posteVoltero enKandido). EnfineBlaise Pascal, kiu kreis sianpaskalan agnoskon kaj disvolvadis skeptikismon de Montaigne.

Opozicie al raciismo ĉeBritujo disvolvadiĝis filozofioempiriisma. Laŭ ĝi, homo povas koni mondon ne per la racio sed per la sperto. Grava empiriisto estisBakono, kiu elpensis la bazojn de lascienca metodo. PosteJohn Locke kreis nocion detabula rasa kaj rigardis, ke valoroj de la aĵoj estas ĉiam subjektivaj.David Hume, kreinto de la nuntempa skeptikismo, kreis la fundamentojn de pozitivisma kritiko de la metafiziko kajteleologismon en filozofio.George Berkeley opiniis, ke mondo estas iluzio kaj konscio estas vera sed ne povas sin koni (vidu artikolojn:idealismo,solipsismo).

Grava estas ankaŭ afero de filozofio de la politiko. Tre grava tie estas nomo deThomas Hobbes kiu en la verkoLeviatano opiniis kiel Aristotelo, ke homaro, nacio bezonas unue monarkon, por ke estu ordo. Simile opiniisJean Bodin.

Meĥanikismo estas filozofiadoktrino, kiu klarigas larealon de nurmeĥanikaj leĝoj de lamovado. Ĝi asertas, ke la sola formo dekaŭzeco estas la fizika influo inter la materiaj elementoj, kiuj konsistigas la realan mondon kaj, tial, defendas ankaŭmateriismon.

Klerisma epoko
[redakti |redakti fonton]

Klerisma epoko (vidu artikolonKlerismo) komencis en Francio dumklasikismo. Ĝi estis ege influita de Kartezio kaj finis koincide kun la grandaFranca Revolucio. Raciismo estas tial franca filozofio nacia. Sendube plej granda filozofo de la klerismo estisVoltero. Li agis en granda organizaĵo kies celo estis krei unuanEnciklopedion. Gravaj filozofoj de la movado de la "Enciklopedio" estisDenis Diderot,Jean Jacques Rousseau kajJean Le Rond d'Alembert. Laŭ Rousseau, homo estas bona sed malsana estas ideo de laŝtato. Voltero estis kontraŭulo de tiu tezo. Li strebis kunigi raciismon kun empiriismo.

Revolucio Kantia
[redakti |redakti fonton]
Kantio

Immanuel Kant (esperante nomata Kantio), la plej granda filozofo depost la antikveco ŝanĝis tute la mondan koncepton de la antaŭaj epokoj. Li kreis nocion de latranscendeco kaj pruvis, kehoma konscio estas limigita. Laŭ Kantio povas esti, ke aĵoj konformiĝas al homa kono, inverse kiel oni opiniis antaŭe. Sian sistemon Kantio nomigisrevolucio kopernika.

Idealismo germana kaj pola
[redakti |redakti fonton]
Hegelo

Opoziciuloj de Kantio estis idealistoj. Plej gravaj el tiuj estasHegelo kajFriedrich Schelling. Hegelo kreis modernandialektikon ontologian kaj laŭ ĝi konstruis plenan sistemon okupiĝantan pri ĉiaj sferoj de homa vivo. Hegelo opiniis, ke ĉefa elemento kaj regulo de la mondo estasracio. Tiun dialektikon uzisKarlo Markso al sia filozofio kaj kreis modernankomunismon. Hegelo kreis filozofion nacian de sia naciisma idealismo, sed per la kreado de tezo de cela historio (regulo dehistoriozofio) li influismesianismon, nome polan filozofion naciisman. Mesianismo agnoskas, ke homaro celas al unuigo en unu ideo tial, ke ĉiu homo estas same konstruita de Dio. De tiu filozofio estis kreita sistemo filozofia deJózef Hoene-Wroński,Karol Libelt (kiu opiniis, ke ne racio sedum estas regulo de la mondo) kajAugust Cieszkowski (kreinto de fama nocio:cibernetiko). Libelt opiniis, ke mesianismo estas la filozofio deslavoj. Laŭ li, post epoko raciisma germaneca, estos epoko neraciisma slaveca en kiu oni pruvos ke ekzistas Dio kajvero (filozofio ĝis analiza filozofio ne povis pruvi veron). Neraciismo estos poste filozofio nacia propra derusoj kaj plej gravaj filozofoj de tiu sistemo estisLev Ŝestov kajNikolaj Berdjajev.

Pozitivismo
[redakti |redakti fonton]

Epoko pozitivisma estas epoko de filozofoj kiuj opiniis, ke ĉio agas konforme al ia ĉefa sistemo. Tial ne povas ekzisti metafiziko kaj eĉ filozofio (kiel agnoskis laViena Rondo). Pozitivismo komenciĝis post koncepto deDarvino prievolucio. Plej grandaj pozitivistoj estisJohn Stuart Mill kajJeremy Bentham, kreintoj deutilismo. Laŭ Bentham, homo strebas al agrablo kiun oni povas atingi per uzado ĝustajn manierojn. Mill uzadis utilitarismon en ontologio sed ankaŭ en ekonomio. Li estis grava influanto ankaŭ por Markso. Mill senkonscie antaŭrigardis ankaŭ fino de psikologiismo logika. Li estis ankaŭ kreinto de modernaliberalismo kaj batalis pri rajtoj de la virinoj. De utilitarismo estis formigita ankaŭ alia filozofio - nome pragmatismo. Fondinto de tiu filozofio nomeWilliam James esploradis eston ne per ĝia esenco sed per ĝia bezono. Li opiniis, ke celo de homo estas efikeco. Poste disvolvos liajn pensojnJohn Dewey kaj ĉia usona pragmatismo.

Moderna filozofio

[redakti |redakti fonton]

Filozofio moderna rilatas al la plej grandaj revolucioj en la historio: la revolucioj komunismaj kaj socialismaj, laindustria revolucio, la scienca kaj teĥnologia revolucioj (inkluzive de atom-energio), dumondmilitoj, la revolucio de internacia organizado, kaj la revolucioj kontraŭkomunismaj. Subitaj ŝanĝoj devigis, ke la homaro sekurigu la aferon de lapaco en la mondo. En filozofia kampo ekzistas ankaŭ la ideo analizi filozofion per la historio de la ideoj.

Kontinenta filozofio
[redakti |redakti fonton]
Edmund Husserl en 1900.

Filozofio moderna en Eŭropo komenciĝis per la fondo de lafenomenologio fare deHusserl. Lia filozofio, nov-kantia, estas opiniata kiel la tria (post Koperniko kaj Kantio) revolucio filozofia. Unue Husserl forpuŝis eraron kiu estis faradita dum antaŭaj epokoj. Tiu eraro estaspsikologismo. Poste, li kreis sistemon de lafilozofio sen agnoskoj. Laŭ fenomenologio, tio, kion rigardas homo ne estas certe esto (neniu povas pruvi, ke ĝi estas) sed certe estas fenomeno. Tial same fenomenologio estas neracia kaj logika sistemo. Fenomenologio havas ankaŭ sian konkretigon de la mondo, kiu estas nomataredukto fenomenologia. Studentino de Husserl, nomeEdith Stein, priskribistomismon (la filozofion de Sankta Tomaso) fenomenologie, kreante fundamentojn denovtomismo. Alia studento de Husserl, nomeMartin Heidegger, uzis fenomenologion al sia propra filozofio. Li estisekzistadisto. La ideo deekzistadismo, aŭekzistencialismo, estis formigita deKierkegaard kaj estiĝis unu el la plej popularaj filozofioj ĝishodiaŭe. Krom sia disvolvado de la ekzistadismo, Heidegger estiĝis unu el la plej gravaj filozofoj rilate al lahistorio de ideoj, diskutante pri ĉia tradicio filozofia. Li enfine fermis metafizikon kaj komencis krei ontologion ne sur esto sed sur estado (Sein). Tial li penis pruvi, ke antaŭa ontologio estis tute erara ĉar esto ne estas certa kaj nur estado estas certa. Liaj metodoj estis uzataj en nova sistemo filozofia, nomehermeneŭtiko. Sendube unu el la plej gravaj hermeneŭtikistoj estisHans-Georg Gadamer kaj aliajPaul Ricoeur kajWładysław Stróżewski.

Ekzistadismo estas tre populara en hodiaŭaj Eŭropaj sistemoj filozofiaj. Plej gravaj fundamentoj de tiu nova sistemo devenas de filozofio deJean-Paul Sartre,Albert Camus,Henri Bergson kaj nihilisto ekzistadismecaFriedrich Nietzsche. Nietzsche kreis filozofion nihilisman kiu agnoskas, ke ĉio strebas al superrigardo, preter la bono kaj la malbono ĉar Dio estas morta. Tial li parolis, ke homoj devas ankaŭ strebi alsuperhomeco. Li antaŭparoladis la finon de sia filozofio kaj plenumiĝon ĝin kiam homo ĝin forpuŝos. Li estas opiniata kiel ekzistadisto pro lia opinio, ke la homo estas sola kaj devas esti detruita per pli genia, do vidinda, potenco. Jean Paul Sartre opiniis, post Nietzsche, ke ĉio estas simple absurda kaj ke la homo devas strebi por ia valoro heroe ĉar nur batalo kontraŭ absurdeco estas valoro. Camus kaj Bergson kreis, post Heidegger, tre gravan ontologion de la homa kaj socia estado.

Analiza filozofio
[redakti |redakti fonton]
Ludwig Wittgenstein.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAnaliza filozofio.

Vidu ankaŭ artikolon:Skolo Lvova-Varsovia.

En Britujo,Usono,Germanio, kajPollando disvolviĝis tre grava sistemo filozofia kiu ne celas krei novajn sistemojn sed esplori kaj analizi la mondon al siaj plej ĉefaj kaj fundamentaj elementoj. Analiza filozofio estis inicita deGottlob Frege, kiu, same kiel Husserl, konstruis sian filozofion sur lamatematiko. Elementoj de analizismo estas rigardeblaj ĉeFranz Brentano kajGeorge Edward Moore. La plej grandaj analizismaj filozofoj estis sendubeBertrand Russell, kiu opiniis, ke ĉia matematiko povas esti priskribata per logiko,Ludwig Wittgenstein, kiu opiniis, ke ĉia kono de homo rilatas al homaj lingvoj, kaj filozofoj de la pola skolo analiza. Tre grava filozofo analiza estis ankaŭRudolf Carnap. Sistemoj, kiu formiĝis per esploroj de la filozofio analiza estasstrukturismo,modernismo,postmodernismo, kajnov-pozitivismo. Unu el la plej grandaj sukcesoj de la filozofio analiza estas la dissolvo de laparadokso de Epimenido perAlfred Tarski, kiu kreis novan, devigantan en moderna filozofio, difinon de la vero. Paradoksoj rigarditaj fare de Wittgenstein ne estas dissolvitaj ĝis hodiaŭ. Li penis pruvi, keĉia homa kono estas en lingvo, do oni devas analizi lingvon, por ke eble oni povu atingi filozofan sukceson. Bertrand Russell penis pruvi, kela matematiko estas reduktebla al la logiko, kaj ke oni devas analizi la homan scion en ĝiajn logikajn atomojn, kiuj mem ne estas plue redukteblaj. Danke al filozofio analiza formiĝis nova fako de scienco, nomesociologio. Plej gravaj kontinuigistoj de analiza penso estisMichel Foucault kajJacques Derrida. Hodiaŭ la plej gravaj filozofoj sociologiaj kaj postmodernismaj estas, inter aliaj,Sigmundo Bauman,Thomas Kuhn, kajFrancis Fukuyama.

Socifilozofio
[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloSocifilozofio.

Socifilozofio aŭ socia filozofio estas la branĉo de la filozofio kiu temas pri la studado de la socia homa konduto. Ĝi kunhavas kun lasociologio sian materialan celon, nome lasocio, sed, dum la sociologio studas kiaj estas la rilatoj inter la diversaj komunumoj, la socifilozofio direktas sin al sciaro kiaj devas esti tiuj rilatoj por ke reale estu formaligitaj kiel perfekteco por la homo. Krome ĝi kunhavas kun la scienco pripolitiko la juran raciecon en la socio por ke ĉio tio estu efika en la praktiko.[3]

Filozofio de la Esperanto-movado

[redakti |redakti fonton]
L.L Zamenhof

Ankaŭ ekzistas filozofiaj ideoj ligitaj al laEsperanto-movado. Tamen estas dubinde ĉu oni vere povas paroli pri "Esperanta filozofio", aŭ ĉu nur temas pri filozofiumado de unuopaj esperantistoj lige al la idearo de la Esperanto-movado.

Jam ĉe L. Zamenhof oni povas trovi filozofiajn ideojn: laŭ li, la homaro povas unuiĝi (simile kiel en mesianismo) nur kiam ĝi povas interkompreniĝi (same kiel enkibernetiko deAugust Cieszkowski). Tial laŭ li enkonduko de launiversala lingvo efikos kiel unuiĝo de ĉiuj homoj en kulturo, eduko kaj politiko. Zamenhof ne konsciis, ke tiumaniere li kreis ideon detutmondiĝo (jam en unuaj vortoj de la "Unua libro" li revas pri unuiĝo de homaro en unu grandan familion de samaj celoj kaj idealoj), kiu fakte estis prezentita post laUnua mondmilito. Li esperis, ke ideo de unuiĝo per la lingvo estos grava en la mondo.

Kiam Esperanto komencis sukcesi, li tamen komencis krei novajn ideojn. La unua estis la religia ideohilelismo, kiu estis distancigo el kristanismo kaj judismo. La dua estishomaranismo - kiu laŭ Zamenhof povus esti interreligia kredo simile kiel Esperanto estas intergenta lingvo. Tamen homaranismo neniam trovis tiom da subteno kiel Esperanto; eĉ inter esperantistoj ĝi ne havis multajn subtenantojn. Homaranismo agnoskas, ke ĉiuj homoj estas fratoj, tiel ke la plej natura maniero rilati al ili estas kun favora koro.

Grava sukceso por Zamenhof en la filozofia kampo estis, ke la projekto Esperanto estis agnoskita kiel ĝusta kaj bezoninda fare de laUsona Filozofia Societo enFiladelfio en la jaro1888. Poste Zamenhof skribis en aldono al la "Dua libro", ke lia agado estas finita kaj Esperanto nun disvolviĝos sen li. En1907 Zamenhof parolis enĜenevo, ke ne la utileco de tiu lingvo estas grava por li, sed la ideo por kiu vivon oferisLeopold Einstein,W. H. Trompeter kaj aliaj grandaj Esperantistoj. Lafrancaj filozofojLouis Couturat kajLéopold Leau kreis tamenDelegacion por Enkonduko de Lingvo Universala, kiu proponis "reformitan Esperanton", kiu fakte estis aparta lingvo, nomeIdo. La malakordo inter Esperantistoj kaj la kreinto de Ido,Louis de Beaufront tre malhelpis la Esperantan ideon. Oni povas konsideri la batalon pri lingvo universala ankaŭ kiel batalon filozofian.

Lanti havigis duan fortan filozofion helpe al Esperanto. nomesennaciismo.

La dua ideologio de Esperanto estis 'sennaciismo'. Laŭ ĝi la homoj devas forigi sian nacian identecon por iĝi nur "homoj de la mondo". La ideo estis iniciatita de la esperantistoLanti en 1912. Tiu ideo estis tre riproĉita de kelkaj esperantistoj pro sia ideologiemo kaj malemo por la natura diverseco de homoj. Multaj filozofoj kaj sociologoj kielJacques Lacan aŭ la postmodernismaZygmunt Bauman opinias, ke nur per ŝirmado de diverseco la homaro havos pluetoson kajhejmecon - la nocio deSigmund Freud pri gardo de sia normaleco (sameco, simbolemeco). Laŭ kelkaj, la ideo de sennaciismo estas kontraŭekzistadisma kaj socialema — laŭ sociologoj, se ĝi plenumiĝos, la historio finos kaj malaperos humanismo, sameco kaj morala valoro (koncepto deJean Baudrillard).

Aksiologio de la lingvo Esperanto estis uzita de kristanaj Esperantistoj. Inter ili aŭtoroj de la manlibroj, ekz. pastro Jan Sidełko. EĉLouis de Beaufront tradukis preĝaron kiu estis atestita de la Katolika Eklezio. Tre grava kristana esperantisto estis ankaŭ grava filozofo: papoJohano Paŭlo la 2-a. La plej grava kristana filozofo, kiu ne nur estis adepto de Esperanto sed ankaŭ parolis ĝin, estis la rusa verkistoLev Tolstoj, kiu skribis, ke "lernado de Esperanto estas la devo de kristano".

Pro tre grava ideo de homaro kaj socio en ili,esperantismo kajhomaranismo estis uzitaj en komunisma propagandilo. Ekzemple,Lenino diris, ke Esperanto estas la voĉo de la revolucio. Esperanton lernis ankaŭStalino (ekzistasklaĉo, ke Stalin kapablis lerni nur lingvon tiel facilan kiel Esperanto, ĉar li ne bone posedis eĉ larusan lingvon). La Esperanta ideo iĝis tamen malsekura porkomunismo kiam ĝi iĝis tre populara inter komunismaj nacioj. Tial Stalin ekzilis rusajn esperantistojn alSiberio kaj al aliaj malproksimaj partoj deRusujo aŭ mortigis ilin.

Grava filozofo de ideo de internacia lingvo estis ankaŭMieczysław Mackiewicz, kaj pri ĝi parolis grava pola filozofo analizaTadeusz Kotarbiński. Laŭ li, Esperanto estasperfekta kunigo de genio kaj simpleco. Pri la esperanta afero okupiĝis ankaŭStanisław Lem, verkisto kaj ekzistadisma filozofo. Adepto de Esperanto estis ankaŭ la filozofoRudolf Carnap. Esperanton mokadis filozofo kaj verkistoJames Joyce en sia Uliso.

Ĉe filozofio de agado de Esperanto oni ne povas forgesi ankaŭ pri granda filozofo kaj organizisto de Esperanto, nomeHenri Lurie. Grava filozofo kiu agis por la esperanta afero estis ankaŭ la sciencfikcia verkistoOlaf Stapledon. Kaj Lem kaj Stapledon okupiĝis pri sameco de la homo. Lem okupiĝis pri ĝi pliontologie, Stapledon plisociologie.

Émile Boirac.

Se temas pri filozofio ontologia kaj sciteoria de Esperanto, sendube tre grava persono estas profesoroÉmile Boirac, grava pioniro de Esperanto. Tiu rektoro de laAkademio de Esperanto okupiĝis ankaŭ prifenomenologio kajfiziko. Li prezentis hipotezon ke homo konas mondon ne nur racie, neracie kaj empirie sed ankaŭ supersense. Li nomis tiun scipovonmetagnomio. Se ĝi estus la vero kaj ne penso kiel ĉe Kartezio, sed metagnomio, estas pruvo pri esto de la homo. Li tial kreis la nocion desupersensa percepto (ESP). En sia plej revolucia verkoL’Avenir des Sciences Psychiques li kreis ankaŭ la faman nociondéjà vu (paramnezio).

Elementoj de filozofio ekzistas ankaŭ en verkoj deKálmán Kalocsay, kiu okupiĝis pri idealismo kaj klasikismo, kajJulio Baghy kiu okupiĝis pri filozofio de la socio. Tre grava en literaturo estisSándor Szathmári, kiu estis ia kristana socialisto.

Hodiaŭe la plej grava filozofianta subtenanto de Esperanto estisUmberto Eco, kiu esploradis en sia verko "Serĉante lingvon universalan" la fenomenon de lingvo universala kaj serĉadis ĝiajn perspektivojn en la moderna epoko.

Unesko kaj la filozofia instruado

[redakti |redakti fonton]

UNESKO defendas la instruadon de filozofio kiel studobjekton tre utila por atingiliberecon.[4]

Gravaj filozofiaj terminoj

[redakti |redakti fonton]

Gravaj ĝeneralaj verkoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (fr) Pri la origino de la termino: Anne-Marie Malingrey,Philosophia. Étude d'un groupe de mots dans la littérature grecque, des Présocratiques au IVe siècle apres J.-C., Paris, Klincksieck, 1961.
  2. (fr)Leksikografiaj difinojarĥivo kajetimologiajarĥivo de «Filozofio» enTrésor de la langue française informatisé, en la retejo deCentre national de ressources textuelles et lexicales
  3. «Definition of SOCIAL PHILOSOPHY». www.merriam-webster.com (en angla). Konsultita la 7an de novembro 2019.
  4. Herman Lodewijckx,Unesko kaj la filozofia instruado, 2015,Internacia asocio de instruistoj pri filozofio,Arkivigite je 2019-10-08 per la retarkivoWayback Machine

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Filozofio&oldid=9195648"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp