Filoksero (Dactylosphaera vitifoliae) estasinsekto, parazito de lavito, de laordo de lahemipteroj,klasita ĝuste kiel membro de la Filokseredoj la unuan fojon fare deJules Émile Planchon en1868, kiu donis al ĝi nomonPhylloxera vastratix ankoraŭ troveblan nun.
Ĝian antaŭan nomonPeritymbia vitisana enkondukis en1854Asa Fitch enUsono, kiam li priskribis la apterajn (senflugilajn) formojn de lagajloj de la folioj.Henri Schimer eligis ĝin el la genroPeritymbia, kiam li priskribis la flugilhavan formon per la nomoDactylosphaera vitifoliae.
EnEŭropo, en1868, la provizoran nomonRhizaphis vastatrixPlanchon donis al ĝi por priskribi la formojn loĝantajn ĉe la radikoj kaj poste la nomonPhylloxera vitifoli, kiam oni konstatis la rilaton inter la formoj radikoloĝantaj kaj la kokoformaj kaj konkludis, ke ĝi apartenas al la sama familio kiel la filoksero de laanzino. En1869 oni revenis al la nomoDactylosphaera vitifoliae kiam oni malkovris ke ĉiuj tiuj formoj - kaj amerikaj, kaj eŭropaj - apartenas al la samaspecio.
Oni donas la nomon "filoksero" al la malsano de la vito, kiun kaŭzas la insekto. Tiu malsano estas konata ankaŭ kiel malsano de Pierce, kiu fakte estas labakteria versio de la sama infekto.