Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Filipo Melanktono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipo Melanktono
Persona informo
Philipp Melanchton
Naskiĝo16-an de februaro1497 (1497-02-16)
en Bretten
Morto19-an de aprilo1560 (1560-04-19) (63-jaraĝa)
en Wittenberg
TomboPreĝejo de Ĉiuj SanktulojRedakti la valoron en Wikidatavd
Religioluteranismovd
Lingvojlatinagermanavd
ŜtatanecoGermanioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de Tubingeno-magister degree(en)Traduki (1512–1514)
Universitato de Hajdelbergo-bakalaŭro (1509–1512)Redakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboFilipo Melanktono
Familio
PatroGeorg Schwarzerdt(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoBarbara Reuter(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oKatharina Melanchthon(en)Traduki(1520–)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojAnna Melanchthon(en)Traduki, Philipp Melanchthon(en)Traduki, Magdalena Melanchthon(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoastronomo
filozofo
klasika filologo
Protestanta reformisto
astrologo
teologo
universitata instruisto
verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Doktoreca konsilistoJohano StofleroJohano Reuchlinvd
Filozofo
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Filipo Melanktono (germanePhilipp Melanchthon, laŭnaskePhilipp Schwartzerd; naskiĝis la16-an de februaro1497, mortis la19-an de aprilo1560) estisgermana profesoro kajteologo, gravulo en laProtestanta Reformacio, grava estro de la Lutera Reformacio, kaj amiko kaj partnero deMarteno Lutero.

Junaĝo kaj edukado

[redakti |redakti fonton]

Melanktono naskiĝis la16an de februaro1497, enBretten ĉeKarlsruhe, kie lia patro, Georg Schwarzerd, estis armilisto de la grafoFilipo dePalatinato kaj Rejnlando

En 1507 li estis sendita al la Latina Lernejo dePforzheim, kiesrektoro, Georg Simler deWimpfen, enkondukis lin al studo delatinaj kajgrekaj poetoj kaj de la filozofio deAristotelo. Sed influis lin ĉefe lia onklo, Johann Reuchlin, la grava reprezentanto dehumanismo, kiu konsilis lin ŝanĝi sian familinomon,Schwarzerd (laŭvortenigra tero), al la greka ekvivalentoMelanktono (Μελάγχθων).

Danke al la influo de la onklo, en 1518 akiris lakatedron degreka lingvo en la Universitato deWittenberg. La prelego akceptanta tiun katedron ege allogis la atenton deMarteno Lutero, katedristo de Biblia Teologio en Wittenberg ekde 1512 kaj kiu ludis gravajn rolon kaj influon sur li. Li studisTeologion kaj finis en 1519.

Teologo

[redakti |redakti fonton]

En 1521 li verkisKomunaĵoj pri Teologio, verko favore al laReformacio, kaj anstataŭis la figuron deLutero kiel estro de tiu movado en Wittenberg kiam ties estro estis arestita en la kastelo de Wartburg. En 1526 li iĝis katedristo de Teologio kaj partoprenis, kun aliaj 27 delegitoj, en la unuigo de la fondoj de la reformaciaj eklezioj de Germanio.

Reformaciisto

[redakti |redakti fonton]

Kiel reprezentanto de la Reformacio antaŭ la Dieto de Aŭgsburgo (libera regna urbo de laSankta Romia Imperio), en 1530 prezentis la verkonAŭgsburga konfeso, 28 fidartikoloj redaktataj kunlabore kun Lutero. La sinteno de tiu kredo estas tiom reunuiga, ke surprizis eĉ la katolikojn. Post unu jaro li publikisApologion, defende de la Aŭgsburga konfeso, profundiĝante en kelkaj el ties specifaj aspektoj perVariantoj (1540). Pro ties intenco akiri interkonsenton inter protestantoj kaj katolikoj aŭ, almenaŭ, inter la diversaj frakcioj protestantaj, la plej striktaj sekvantoj deluteranismo konsideris liajn opiniojnherezo. Li estis komprenema kun la evangelia doktrino kaj dum tempo konservis la plej parton de la katolika ceremoniaro, ĉar li konsideris ĝinadiaphora (de la greka, "banalaĵoj"), malgrava materialo kion pli bone oni toleru. Ĝis sia morto li defendis la reunuigon de la kristanaj eklezioj.

Sekvo

[redakti |redakti fonton]

Filipo Melanktono iĝis la ĉefa estro de luteranismo post la morto de Marteno Lutero.

Kelkaj artistoj de la epoko portretigis lin:Durero faris gravuraĵon en1526 kajLucas Cranach la Maljuna farisksilografion en1561, baze plej verŝajne sur skizo kiun li faris dum lia funebro.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Filipo_Melanktono&oldid=8897936"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp