
Fiksatelefono aŭkabla telefono aŭkonduktila telefono konektiĝas al la tradicia kabla telefona reto. Laantonimo de lafiksa telefono estaspoŝtelefono, kie la reto estas senkabla.
La distingo inter kabla kaj senkabla retoj ĉefe okazas ĉe la lasta etapo de transdono de telefona signalo tra la reto, al kiu estas konektita la uzanto de la telefona numero. Kutime la kabla reto konsistas el la subtera kabla reto. Plej ofte estas uzatakupra kablo kun du fadenoj. En la lastaj jaroj oni komencas uzi optikajnkablojn. Krom analoga signalo de kutima telefona interpadolado oni ankaŭ povas transsendi aliajn signalojn, kiuj ebligas uzojn de kromaj servoj, ekzemple tiujn deISDN-telefono kajDSL. Tamen, oni povas uzi DSL nur kun kupraj kabloj[1].
Fiksatelefono povas esti:
1.malaŭtomata
2.aŭtomata


Pli detalajn informojn legu en la jena artikoloTelefono!
Lakompaktaj telefonoj draste ŝanĝis aspekton de la telefonoj. Tuto de la telefono estas unueca, do ĉiuj konsistaĵoj estas en la aŭdparolilo. Verŝajne la unua estas la sveda tabla Ericofon, ĝi havas la diskon sube, meze de la disko estas la komutilo. Post apero de la butonaj telefonoj oni faris ofte malgrandajn murajn kompaktajn telefonojn.
Subcentrala telefono (ĉe aŭtomataj centraloj): fiksa telefono kun krombutono. Se oni premas ĝin, anonciĝos la urba lineo. La modernaj subcentralaj telefonoj havas pliajn butonojn, kiuj helpas la internan trafikon.


Mineja telefono: estas tre stabila por kontraŭstari la cirkonstancojn. La eksteraĵo estas dika ŝtalo. Ĝi pezas 30-50 kg-ojn.

Kombina telefono: oni kombinas telefonon kun magnetofono aŭ/kaj telekopiilo. Se la vokito ne estas ĉetelefone, la magnetofono konservas la mesaĝon, se la telefonado ne sufiĉas, ĉar necesas ankaŭ skribaĵo, oni uzas telekopiilon.
Krom la fina reto ĉe uzanto, ekzistas ankaŭ la "kerna reto" de telefonkompanio. Kutime eĉ ĉepoŝtelefonaj kompanioj la "kerna reto" estas kabla reto, kiu kunligas plurajn lokajn staciojn (mobiltelefonaj antenoj). Foje ekzistas pluraj "subretoj", kiuj estas kunigitaj helpe deoptika kablo aŭsatelitoj. En militaj taskoj ofte eĉ por "kerna reto" oni uzas mobilan reton.