Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Trudherbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elFiherbo)
Konvolvulo infestasmaizkampon

Trudherbo,fiherboherbaĉo estas planto, kiu konsideriĝas ĝena en ĝardeno aŭ alia agrikulturejo. La difino, kiu planto konsideriĝas trudherbo kaj kiu ne, preskaŭ ekskluzive dependas de la homo fleganta tiun agrikulturejon. Trudherbo en certa loko povas esti protektinda sovaĝa planto en alia kunteksto.

Ekzemple, la plantooficina taraksako estas vaste rigardata trudherbo, kvankam iuj homoj rigardas la planton tute bela, kaj sendiskute la folioj bone manĝeblas salate, kaj do la planto estas tute "utila" el homa vidpunkto. Kromtaraksako, ankaŭ pluraj aliaj trudherboj manĝeblas, kaj iliaj folioj, floroj kaj radikoj uziĝas kiel manĝaĵo aŭ natura medikamento. Por ke herbo konsideriĝu trudherbo, necesas ke ĝi rapide kresku kaj persiste disvastiĝu, kaj per tio facile konkurencu kun tiuloke dezirataj plantoj, kiuj kreskas malpli sukcese kaj nur kun helpo de homa flegado.

Pliaj ekzemploj de plantoj, kiuj ofte rigardiĝas trudherboj, estas

Antaŭ 3000 ĝis 2000 jaroj ankaŭ la nuntempe aprezata grenosekalo konsideriĝis trudherbo en kampoj detritiko.

Proverbo

[redakti |redakti fonton]
Citaĵo
 Fiherbo ne pereas. 
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Trudherbo&oldid=8819670"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp