Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Figeac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonFigeac (stacidomo).
Figeac
komunumo en FrancioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
RegionoOkcitanio (ĝis 2016Sudo-Pireneoj)
DepartementoLot(subprefektejo)
ArondismentoFigeac (centro)
 
Ĝemelurboj
Bielefeld
Saint-LoubèsRedakti la valoron en Wikidatavd
INSEE kodo46102[+]
Poŝtkodo46100
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro9 757  (2022)[+]
Loĝdenso278 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo44° 37′ N,2° 2′ O(mapo)44.6086111111112.0316666666667Koordinatoj:44° 37′ N,2° 2′ O(mapo)[+]
Alto225 m[+]
Areo35,16 km² (3 516 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Figeac (Lot)
Figeac (Lot)
DEC
Situo de Figeac
Figeac (Francio)
Figeac (Francio)
DEC
Situo de Figeac

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoFigeac[+]
vdr

Figeac [fiĵAk] (L: 2°02'E l: 44°36'N) estas urbeto endepartementoLot en regionetoQuercy, en suda Francio. Ĝi havas ĉirkaŭ 10 000 loĝantojn. Figeac apartenas de 1997 alKomunumo de Komunumoj (Communauté de Communes du pays de Figeac-Cajarc).

La urbestro de FigeacMartin Malvy estis Ministro pri Energio kaj pri la Buĝeto dum la prezidanteco deFrançois Mitterrand kaj fariĝis prezidanto de laRegiona Konsilio deSudo-Pireneoj en 1998.

Kulturo

[redakti |redakti fonton]
Figeac preĝejo Notre Dame Puy.

La urbo enhavas riĉan arkitekturan posedaĵon kiu ebligis al la urbo eniri la nacian reton deVilles et Pays d'Art et d'Histoire (Artaj kaj Historiaj Urboj kaj Regionetoj) en 1990 konvencie kun la Kulturministerio. La tuta urbocentro konsistas el belegaj malnovaj ŝtonaj domegoj konstruitaj de la 13-a jarcento ĝenerale en bona stato kaj renovigataj de la jaroj 1980-aj. Karakterizaĵo de tiuj domoj estas laarcvolts ([arkvult]), iom pintaj arĉoj ĉe la dompordoj kaj lasolehlos ([sulejo]), senfenestraj lastaj etaĝoj kiuj plene ricevas la sunon, kaj utilas por sekigi lavitajn tolojn aŭ fruktojn.

La giganta kopio deRozeta ŝtono enPlace des écritures (Placo de la Skribaĵoj), Figeac (Francio).

Figeac estas la naskurbo deJean-François Champollion. En la urbo troviĝas muzeo Champollion kaj sur placeto (Place des écritures Placo de la skriboj) estas giganta reprodukto kreita deJoseph Kosuth de la famaRozeta ŝtono dank al kiu Champollion deĉifris lahieroglifojn.

Ankaŭ la kinaktoroCharles Boyer naskiĝis en Figeac.

Figeac estis la sidejo de laesperanto-teatrola Krizalido.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Figeac estas la centro de kampara regioneto (pays) en kiu ĝi havas ĉefan komercan rolon kun semajnaj bazaroj (sabate) kaj monataj foiroj kie tradicie oni vendis brutojn (bovojn, ŝafojn, ĉevalojn, azenojn).

En la urbo estas iom da industrio, aviadilerkonstruo kun"Figeac-Aéro" kaj precipe la fabriko"Ratier-Figeac" kun ĉirkaŭ 1000 dungitoj kiu produktas de la komenco de la 20-a jarcento aviadilhelikojn kaj aliajn aviadilerojn por grandaj aviadilkonstruistaj firmaoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Figeac&oldid=8885748"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp