Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fidio
Persona informo
Naskiĝo
en Ateno
Morto
en Antikva Ateno
Lingvojantikva greka
ŜtatanecoAntikva AtenoRedakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroCharmides(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oPleistaenetus(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
InfanoFidias the Younger(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okuposkulptisto
arkitekto
pentristoRedakti la valoron en Wikidata
VerkojStatuo de Zeŭso en Olimpio
Athena Promachos
Lemnian Athena
Atena Partena
Aphrodite Urania statue at Elis
Athena statue at Elis
Statue of youth binding his head
vdr
Reprodukto deskulptaĵo de Fidio en laNacia Arkeologia Muzeo de Ateno

Fidias, enantikva greka Φειδίας /Feidias, enEsperantoFidioFidiaso (Ateno, ĉirkaŭ490 a. K.Olimpio, ĉirkaŭ431 a. K.), estis la plej famaskulptisto de laAntikva Grekio,pentristo kajarkitekto, apartenanta al la unua greka klasikismo. Fidiaso dezajnis la statuojn de la diinoAtena en laAkropolo deAteno (Atena Partenosa ene de laPartenono kajAtena Promakosa) kaj la enorman statuon de sidantaZeŭso en Olimpio. La atenaj verkoj estis ŝajne menditaj dePeriklo en447 a. K.. EblePeriklo uzis la monon de laKonfederacio de Deloso por pagi al li, sed tio ne certas.

Fidiaso kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko deAbel Montagut nomePoemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefroluloNoa) pere de la drogoanoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poetoValmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, elĈina Murego al insuloSrilanko. Poste aperas la japana pentristoHokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon elAzio. Kaj poste venas la vico deFidiaso, kiu montros mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Fidiason:

Sed nun alproksimiĝas alia homa vidaĵo,
kies konturo brilas kvazaŭ per suna korono.
Nun diras la gvidanto al la nomado denove:
-Jen estas Fidiaso, verva skulptisto Grekuja,
kiu la perfektecon al la homaro prezentos
kun plibeligaj trajtoj kaj grandigita mezuro,
en siaj verkoj ŝtonaj aŭ en arĝente metalaj,
plenaj je harmonio kaj kun vizaĝo serena,
por ke la homoj teraj al idealo klopodu,
vidante reprodukton de diaj ecoj en ili.[1]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Abel Montagut,Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993.ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 117.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fidio&oldid=8175304"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp