Fiĝioj[1][2][3] aŭFiĝio[4][5] (fiĝieViti [ˈβitʃi];fiĝihindie: फ़िजी Fijī;angleFiji, prononco laŭsistemo IFA [ˈfiːdʒi], do [FIĝi]), oficiale laRespublikoFiĝioj,[6]angleRepublic of Fiji,fiĝieViti [ˈβitʃi],fiĝihindie फ़िजी गणराज्य Fijī Gaṇarājya [FIĝi ganaRAĝja], estasinsula lando enMelanezio, parto deOceanio en laSuda Pacifiko. Ĝi situas proksimume 2000 kilometrojn nordoriente deNov-Zelando. La Fiĝioj estasinsularo de pli ol 330 insuloj—de kiuj proksimume 110 estas konstante loĝataj—kaj pli ol 500insuletoj, kunenetuta terareo de proksimume 18 300 kvadrataj kilometroj. La plej periferia insula grupo estas Ono-i-Lau. Proksimume 87% de la entuta loĝantaro de 883 483 loĝas en la du gravaj insuloj,Viti Levu kajVanua Levu. Proksimume tri kvaronoj de fiĝianoj loĝas en la marbordoj de Viti Levu: aŭ en la ĉefurboSuvo, aŭ en pli malgrandaj urbaj centroj kiel Nadi—kie turismo estas la grava loka industrio, aŭ enLautoka, kie la sukerkana industrio plej gravas. La interno de Viti Levu estas maldense loĝata pro ĝia tereno.[7]
Insula strando de la Fiĝioj
La plimulto da insuloj de la Fiĝioj estis formitaj devulkana agado komence proksimume antaŭ 150 miliono da jaroj. Iom da geoterma agado ankoraŭ okazas hodiaŭ en la insuloj Vanua Levu kajTaveuni.[8] La geotermaj sistemoj de Viti Levu estas devene nevulkanaj kaj havas eligaĵojn de malalta temperaturo (de inter proksimume 35 kaj 60 gradoj C).
Homoj loĝis en la Fiĝioj ekde la dua jarmilo antaŭ nia erao — unueaŭstronezianoj kaj postemelanezianoj, kun kelkajpolineziaj influoj. Eŭropanoj unue vizitis la Fiĝiojn en la 1800-aj jaroj.[9] En 1874, post nelonga periodo en kiu la Fiĝioj estis sendependa reĝlando, Britio establisthe Colony of Fiji (la Kolonion Fiĝioj). La Fiĝioj funkciis kielkronkolonio ĝis 1970, kiam ĝi akiris sendependecon kaj nomiĝisthe Dominion of Fiji (la Regejo Fiĝioj). En 1987, post serio de puĉoj, la militista registaro deklaris ĝin respubliko. Dum puĉo en 2006,Komodoro Frank Bainimarama kaptis la registaron. En 2009, la Fiĝia Alta Kortumo decidis, ke la militista gvidantaro estis kontraŭleĝa. Tiam Prezidanto Ratu Josefa Iloilo, kiun la militistaro retenis kiel la nominala ŝtatestro, formale forigis la konstitucion de 1997 kaj reelektis Bainimarama-n kiel provizoran ĉefministron. Poste en 2009, Ratu Epeli Nailatikau fariĝis prezidanto.[10] Je la 17-a de septembro 2014, post jaroj da prokrastoj, demokrata balotado okazis. La partio Fiji First de Bainimarama gajnis 59,2% de la voĉdonoj kaj internaciaj observantoj opiniis, ke la balotado estis kredinda.[11]
La Fiĝioj havas unu el la plej disvolvitaj ekonomioj en Pacifiko[12] pri ĝiaj abundaj arbaroj, mineraloj, kaj fiŝoj. La valuto estas laFiĝia dolaro, kaj la ĉefaj fontoj devalutmerkato estas la turisma industrio,monsendoj de fiĝianoj laborantaj eksterlande, eksportoj de enboteligita akvo, kaj sukerkano.[13] La Ministrejo de Loka Registaro kaj Urba Disvolvo kontrolas la lokan registaron de la Fiĝioj.[14]
La nomo de ĉefa insulo de la Fiĝioj,Viti Levu, estas la deveno de la nomo "Fiji" en la angla, kaj poste "Fiĝioj" en Esperanto, kvankam tiu angla/esperanta prononco devenas de tiu de la insulaj najbaroj de la Fiĝioj enTongo. Oficiala priskribo de la apero de la nomo klarigas:
Fiĝianoj unue aperis en la eŭropa konscio per la verkoj de la membroj de la ekspedicioj deJames Cook kiu renkontis ilin en Tongo. Oni priskribis ilin imponaj batalantoj kaj ferocaj hommanĝuloj, konstruistoj de la plej bonaj ŝipoj en Pacifiko, sed ne bonegaj maristoj. Ili inspiris respektegon inter la Tonganoj, kaj ĉiuj iliaj Fabrikaĵoj, precipe arboŝela tuko kaj bastonoj, estis tre valorataj kaj multe dezirataj. Ili nomis sian hejmon Viti, sed la Tonganoj nomis ĝin Fisi, kaj laŭ ĉi tiu fremda prononco, Fiĝi, unue disvastigita de Kapitano James Cook, oni nun konas ĉi tiujn insulojn.[15]
Ceramika arto de fiĝiaj urboj montras ke setlis Fiĝion aŭstroneziaj popoloj dum almenaŭ 3500 ĝis 1000 A.K.E., kaj poste melanezianoj proksimume mil jarojn poste, kvankam ankoraŭ estas multaj demandoj pri la specifaj datoj kaj skemoj de homa migrado en Fiĝion kaj multajn aliajn Pacifikajn insulojn. Oni kredas, ke aŭ laLapita popolo aŭ la prapatroj de la Polinezianoj setlis la insulojn unue, sed oni ne scias multon pri kio okazis de ili post la alveno de la melanezianoj; la malnova kulturo eble havis ian influon al la nova, kaj arkeologia indico montras, ke iuj el la migrantoj daŭris alSamoo,Tongo, kaj eĉHavajon. Arkeologia pruvaĵo ankaŭ montras spurojn de homa setlado sur Insulto Moturiki komencanta je almenaŭ 600 A.K.E. kaj eble eĉ 900 A.K.E.
Kvankam kelkaj ecoj de fiĝia kulturo estas similaj al la melanezia kulturo de la okcidenta Pacifiko, fiĝia kulturo havas pli fortan konekton al la pli malnovaj polineziaj kulturoj. La pruvaĵo estas klara, ke estis komerco inter la Fiĝioj kaj najbaraj insularoj longe antaŭ ol eŭropanoj faris kontakton kun la Fiĝioj. Ekzemple, oni trovis la restaĵojn de antikva boatetoj farita de indiĝena fiĝiaj arboj en Tongo; la lingvo de lainsularo Lau de la Fiĝioj enhavas tongajn vortojn; kaj antikvajn kruĉojn, kiuj estis faritaj en la Fiĝioj, oni trovis en Samoo kaj eĉ tiom for kiomMarkizinsuloj.
En la 900aj jaroj, laImperio Tu'i Tonga establiĝis en Tongo, kaj la Fiĝioj fariĝis parto de ĝia area de influo. La tonga influo alportis polineziajn tradiciojn kaj lingvon en la Fiĝiojn. Tiu imperio komencis malfortiĝi en la 1200aj jaroj.
Bure (dometoj) en vilaĝo Navala en Montetaro Nausori
Pro tio, ke la Fiĝioj etendiĝas trans 1000 kilometrojn (620 mejlojn) de oriento al okcidento, ĝi estis nacio de multaj lingvoj. La Fiĝioj longe havis konstantajn setlejojn, sed ĝiaj popoloj ankaŭ havas historion de translokiĝo. Dum la jarcentoj, unikaj fiĝiaj kulturaj praktikoj evoluis. Fiĝianoj konstruis grandajn, elegantajn marveturilojn, kun veloj nomatajdrua, kaj eksportis iujn al Tongo. Fiĝianoj ankaŭ kreis apartan stilon de vilaĝa arkitekturo, inkluzive komunajn kaj individuajn domojn (bure kajvaleta), kaj altnivela sistemo de remparoj kaj ĉirkaŭfosaĵoj kiujn ili kutime konstruis ĉirkaŭ la pli gravaj setlejoj.
Porkoj estis uzataj por manĝaĵo kaj variaj agrikulturaj plantejoj, kiel bananaj plantejoj, ekzistis de frua tempo. Vilaĝoj estis provizitaj de akvo alportita de konstruitaj lignaj akveduktoj. Fiĝianoj vivis en socioj gvidita de estroj, plejaĝuloj kaj rimarkindaj batalantoj. Spiritaj gvidantoj, ofte nomitajbete, estis ankaŭ gravaj kulturaj personoj, kaj la produktado kaj manĝado deyaqona estis parto de iliaj ceremoniaj kaj komunumaj ritoj. Fiĝianoj kreis monsistemon, kiu uzis la poluritajn dentojn dekaĉalotoj, nomitajntambua, kiel valuton. Tipo de skribsistemo ekzistis, kiun oni povas vidi hodiaŭ en diversaj simboloj skribiaj sur rokoj en la insuloj.[16] Fiĝianoj kreis industrion de rafinita teksaĵomasi, kaj uzis ĝin por produkti velojn kaj vestaĵojn kiel lamalo kaj laliku.
Kiel je la plejparto de aliaj antikvaj homaj civilizacioj, militfarado aŭ preparado por militfarado estis grava parto de ĉiutaga vivo en la antaŭkoloniaj Fiĝioj. La fiĝianoj estis famaj pri ilia aparta uzo de armiloj, precipe militaj bastonoj.[17][18] Fiĝianoj uzas multajn malsamajn tipojn de bastonoj, kiujn oni povas klasifiki en du larĝajn grupojn: dumanaj bastonoj kaj malgranda specialaj ĵetbastonoj nomitajula.[19]
Kun la alveno de eŭropanoj en la 1600aj jaroj, kaj eŭropa setlado je la fino de la 1800aj jaroj, multaj ecoj de fiĝia kulturo estis aŭ subpremitaj aŭ modifitaj por certigi eŭropan – specife, britan – direktadon. Estis tiel precipe pri tradiciaj fiĝiaj spiritaj kredoj. Unuaj koloniistoj kaj misiistoj indikishommanĝadon en la Fiĝioj kiel moralan kialon pravigantan koloniismon.[20] Eŭropanoj taksis multajn indiĝenan fiĝiajn kutimojn primitivaj. Tial multaj koloniistoj taksis Fiĝion "paradizo malŝparita je sovaĝaj hommanĝuloj".[21] Oni rakontis pri hommanĝado dum la 1800aj jaroj, ekzemple unu rakonto pri Ratu Udre Udre, kiu onidire manĝis 872 homojn kaj faris staplon de ŝtonoj registri sian atingon.[22] Tiaj rakontoj faciligis, ke eŭropanoj havu malbonan ideon pri fiĝianoj kiel sovaĝuloj. Aŭtoroj kiel Deryck Scarr[23] konstantigis asertojn de la 1800aj jaroj pri "ĵus mortigitaj kadavroj amasigitaj por manĝado" kaj ceremonia amasa hommortigado je la konstruo de novaj domoj kaj boatoj.[24] Fakte, dum koloniaj tempoj, oni konas la Fiĝiojn kiel la Hommanĝulaj Insuloj. Aliflanke, William MacGregor, la longatempa kuraca ĉefoficiro en la britaj koloniaj Fiĝioj, skribis, ke gusti de la karnon de malamiko estis farita nur je maloftaj okazoj, kaj nur por "indiki superan malamon kaj ne pro ĝuo de gustuma regalo".[25]
Modernaj arkeologiaj esploroj ĉe fiĝiaj lokoj estas montrintaj, ke fiĝianoj ja manĝis homojn. Esploroj de Degusta,[26] Cochrane,[27] kaj Jones[28] donas pruvaĵojn de bruligitajn aŭ tranĉitajn homajn ostarojn, indikante, ke hommanĝado okazis en la Fiĝioj. En studo en 2015 de Jones k.a.,izotopa analizo de ostakolageno indikis, ke homa karno estis manĝita de fiĝianoj, tamen probable malgranda kaj ne necese regula parto de la dieto.[28]
Tamen, ĉi tiuj esploroj indikas, ke hommanĝado okazis probable malpli ofte ol eŭropanoj kredis. Ili ankaŭ indikis, ke manĝando de alitribanoj, kaj manĝado kiel perforto aŭ venĝo, estis pli malgranda parto de la kulturo ol eŭropanoj kredis. Ŝajnas, ke hommanĝado eble estis plej ofte senperforta kaj ceremonieca.[27][28]
La nederlanda esploristoAbel Tasman estis la unua eŭropa vizitanto al la Fiĝioj, ekvidante la nordan insulon Vanua Levu kaj la insularon Norda Taveuni en 1643 dum serĉado de la Granda Suda Kontinento.
James Cook, la brita navigisto, vizitis unu el la sudaj insuloj Lau en 1774. Tamen oni ne mapis la insulojn ĝis 1789, kiamWilliam Bligh, la kapitano de la ŝipoHMS Bounty, pasisOvalau kaj velis inter la ĉefaj insuloj Viti Levu kaj Vanua Levu envoje alBatavia, en nuna Indonezio. Bligh Water, la markolo inter la du ĉefaj insuloj, havas lian nomon kaj dum tempoperiodo, la insulara grupiĝo Fiĝioj estis konataj laŭ la nomoInsuloj Bligh.
La unuaj eŭropanoj kiuj venis kaj loĝis inter la fiĝianoj estis maristoj kiuj travivis ŝipdetruon kiel Charles Savage
La unuaj eŭropanoj daŭrigi kontakton kun la fiĝianoj estis komercistoj desantalo,balenĉasistoj, kaj negocistoj demarkukumoj. La unua balenĉasa ŝipo, kiu vizitis, estis laAnn and Hope en 1799, kaj poste venis multaj aliaj en la 1800aj jaroj.[29] Ĉi tiuj ŝipoj venis por trinkakvo, manĝaĵo, brulligno kaj, poste, por viroj por labori sur la ŝipoj. Iuj eŭropanoj kiuj venis al la Fiĝioj en ĉi tiu periodo estis akceptitaj de la loka popolo kaj estis permesitaj resti kiel loĝantoj. Verŝajne la plej fama el ĉi tiuj estis svedo Kalle Svenson, pli bone konata kiel Charlie Savage. Al Savage oni permesis preni edzinojn kaj sinestabli en alta rango en la socio de Bau pro tio, ke li helpis venki lokajn malamikojn. En 1813, Savage estis mortigita dum fuŝita atako.[30]
Je la 1820aj jaroj,Levuka estis establita kiel la unua eŭrop-stila urbo en la Fiĝioj, sur la insuloOvalau. La merkato pormarkukumoj enĈinio estis profitdona kaj britaj kaj usonaj negocistoj starigis staciojn sur diversaj insuloj. Ili uzis lokajn fiĝianojn por kolekti, prepari, kaj paki la produkton kiu tiam estis sendota al Azio. Bona kargo rezultis je duonajara profito de proksimume US$25 000 por la negocisto.[31] La fiĝiaj laboristoj ofte ricevis pafilojn kaj municion kiel pagon por ilia laboro, kaj de la fino de la 1820aj jaroj, la plejparto da fiĝiaj estroj havis pafilojn kaj multaj lerte scipovis uzi ilin. Iuj fiĝiaj estroj uzis la novajn armilojn por perforte donigi pli fortajn armilojn de la eŭropanoj. En 1834, viroj de Viwa kaj Bau sukcesis forpreni la francan ŝiponL'amiable Josephine kaj uzi ĝian pafilegon kontraŭ siaj malamikoj en la rivero Rewa.[32]
Kristanaj misiistoj kiel David Cargill ankaŭ alvenis en la 1830aj jaroj de antaŭnelonge kristanigitaj regionoj kiel Tongo kajTahitio, kaj je 1840 la eŭropa setlejo ĉe Levuka kreskis al proksimume 40 domoj kun eminenta loĝanto eksa balenĉasisto David Whippey. La kristanigo de la fiĝianoj estis laŭpaŝa procezo, kiun observis KapitanoCharles Wilkes de la Usona Esploranta Ekspedicio. Wilkes skribis, ke "ĉiuj la estroj ŝajne konsideris kristanismon ŝanĝo, pri kiu ili povas perdi multon kaj akiri malmulton".[33] Kristanigitaj fiĝianoj, krom forlasi siajn spiritajn kredojn, estis kuraĝigitaj tranĉi siajn harojn mallongaj, uzi la formonsulu de vesto de Tongo, kaj fundamente ŝanĝi siajn geedziĝajn kaj enterigajn tradiciojn. Ĉi tiu procezo de devigita kultura ŝanĝo estis nomitalotu.[34] Intensiĝo de konflikto inter la kulturoj pliiĝis kaj Wilkes organizis grandan punan ekspedicion kontraŭ la popolo Malolo. Li ordonis atakon kun raketoj. La vilaĝo, kun la loĝantoj kaptitaj interne, rapide fariĝis fajrego, kaj Wilkes notis, ke la "kriegoj de viroj estis intermiksitaj kun la krioj kaj kriĉoj de la virinoj kaj infanoj" dum ili brulmortis. Proksimume 57 ĝis 87 Maloloanoj estis mortigitaj en ĉi tiu renkonto.[35]
La 1840-aj jaroj estis tempo de konflikto. Diversaj fiĝiaj klanoj penis aserti superregadon super la aliaj. Poste, militestro Seru Epenisa Cakobau de Insulo Bau sukcesis fariĝi potenca influo en la regiono. Lia patro estis Ratu Tanoa Visawaqa, laVunivalu (estra titolo kiu signifas militestron, ofte tradukita ankaŭ kiel supera estro) kiu antaŭe subigis multan okcidentan Fiĝion. Cakobau, post sia patro, fariĝis tiom superrega, ke li povis elpeli la eŭropanojn de Levuka dum kvin jaroj pri disputo pri tio, ke ili donis armilojn al liaj lokaj malamikoj. En la komencaj 1850-aj jaroj, Cakobau deklaris militon kontraŭ ĉiuj kristanoj. Liaj planoj estis malhelpitaj kiam la misiistoj en la Fiĝioj ricevis subtenon de la jam kristaniĝintaj tonganoj kaj la ĉeesto de brita militŝipo. La tonga princo Enele Maʻafu, kristano, establis sin sur la insulo Lakeba en 1848, perforte kristanigante la lokan popolon al lametodista eklezio. Cakobau kaj aliaj estroj en la okcidento de la Fiĝioj taksis Maʻafu-n minaco al sia potenco kaj rezistis liajn klopodojn vastigi la superregon de Tongo. La influo de Cakobau, tamen, komencis malkreski, kaj lia devigo de grandaj impostoj al alia fiĝiaj estroj, kiuj taksis lin nurunua inter egaluloj, kaŭzis ke ili ĉesis subteni lin.[36]
Ratu Seru Epenisa Cakobau, mem-proklamitaTui Viti
Je ĉi tiu tempo Usono ankaŭ interesiĝis pri la regiono, kaj minacis intervenon post kelkaj okazaĵoj okupantaj sian konsulon ĉe la insuloj, John Brown Williams. En 1849, La komerca vendejo de Williams estis prirabita post hazarda fajro kaŭzita de vaga kanona pafo dum festo de usona sendependiĝo, kaj en 1853 la eŭropa kolonio Levuka estis bruligita entute. Williams kulpigis Cakobau-n pri ambaŭ ĉi tiuj okazaĵoj kaj la Usona reprezentanto deziris, ke oni responde detruu la ĉefurbon de Cakobau ĉe Bau. Anstataŭe, maramea blokado estis instalita ĉirkaŭ la insulo, kio metis premon sur Cakobau, ke li ĉesu militfaradon kontraŭ la fremduloj kaj iliaj kristanaj amikoj. Fine, je la 30-a de aprilo 1854, Cakobau ofertis siansoro (pardonpeton), faris lalotu kaj kristaniĝis. La tradiciaj fiĝiaj temploj en Bau estis detruitaj kaj la sanktaj arbojnokonoko estis tranĉitaj. Cakobau kaj liaj restantaj subtenantoj estis tiam devigitaj aliĝi kun la tonganoj, subtenitaj de la usonanoj kaj britoj, por subigi la restantajn estrojn en la regiono kiuj ankoraŭ rifuzis kristaniĝi. Ĉi tiuj estroj estis baldaŭ venkitaj, Qaraniqio de la Rewa estis venenita kaj Ratu Mara de Kaba estado pendumita en 1855. Post ĉi tiuj militoj, la plejparto de regionoj de Fiji, escepte la internaj altejoj, estis devigitaj forlasi multe de siaj tradiciaj sistemoj kaj estis nun vasaloj de okcidenta intereso. Cakobau estis retenita kiel plejparte simbola reprezentanto de kelkaj fiĝiaj popoloj kaj estis permesita preni la ironian kaj mem-proklamitan titolon "Tui Viti" ("Reĝo de Fiĝi"o), sed la supera direktado estis ĉe fremdaj potencoj.[37]
Flago de la Konfederacio de Sendependaj Reĝlandoj de la Fiĝioj, 1865–1867
La leviĝanta prezo de kotono dum lausona enlanda milito (1861–1865) kaŭzis enfluon de centoj da setlantoj al la Fiĝioj en la 1860-aj jaroj deAŭstralio kaj Usono por akiri teron kaj kreskigi kotonon. Sen funkcianta registaro en la Fiĝioj, ĉi tiuj farmistoj ofte kapablis akiri la teron perforte aŭ fraŭde, ekzemple interŝanĝante armilojn aŭ alkoholon kun fiĝianoj kiu eble ne estis la veraj posedantoj. Kvankam la malmultekosta terakirado, konkurencantaj asertoj inter la farmistoj fariĝis problemo. En 1865, la setlantoj proponis konfederacion de la sep ĉefaj indiĝenaj reĝlandoj en la Fiĝioj por establi ian registaron. Ili sukcesis, kaj Cakobau estis elektita kiel la unua prezidanto de la konfederacio.[38]
Post la disfalo de la konfederacio, Enele Maʻafu establis stabilan administron en la Insuloj Lau kaj Tongo. Aliaj fremdaj potencoj kiel Usono konsideris la eblecon aneksi la Fiĝiojn. Ĉi tiu situacio ne plaĉis al multaj setlantoj, kiuj preskaŭ ĉiuj estis britoj de Aŭstralio. Britio, tamen, rifuzis aneksi la landon kaj kompromiso estis necesa.[39]
En junio 1871, George Austin Woods, eksa leŭtenanto de la Reĝa Mararmeo, sukcesis influi Cakobau-n kaj organizi grupon de samideaj setlantoj kaj estroj, ke ili kreu regantan administron. Cakobau estis deklarita la monarĥon (Tui Viti) kaj la Reĝlando de la Fiĝioj estis establita. La plimulto da fiĝiaj estroj konsentis partopreni, kaj eĉ Ma'afu decidis agnoski Cakobau-n kaj partopreni en lakonstitucia monarĥio. Tamen, multaj el la setlantoj venis deAŭstralio, kie intertraktado kun laindiĝenaj popoloj preskaŭ ĉiam inkluzivis perfortan devigon. Rezulte, kelkaj agresemaj, racismaj kontraŭstaraj grupoj, kiel la Brita Interprotekta Societo, aperis. Unu grupo nomis sin laKu-Kluks-Klano omaĝe al lablankula supereca grupo en Usono.[40]
Malgraŭ militaj venkoj kontraŭ la Kai Colo, la registaro de Cakobau havis problemojn de akcepteco kaj ekonomia daŭrigeblo. Indiĝenaj fiĝianoj kaj blankuloj rifuzis pagi impostojn kaj la prezo de kotono malaltiĝis. Pro ĉi tiuj gravaj aferoj, John Bates Thurston proponis al la brita registaro je la peto de Cakobau cedi la insulojn. La nove elektita konservativa brita registaro subBenjamin Disraeli kuraĝigis pri vastigo de la imperio kaj tial multe pli ema al la ideo aneksi Fiĝion. La murdo de Episkopo John Patteson de la Melanezia Misio ĉe Nukapu en la Rifaj Insuloj provokis publikan koleregon, pliigitan kiam laborantoj sur la ŝipoCarl amasmurdis pli ol 150 surŝipaj fiĝianoj. Du britaj komisionestroj estis senditaj al la Fiĝioj prienketi la eblecon de anekso. Malfaciligis la aferon tio, ke Cakobau kaj ties delonga kontraŭanto, Ma'afu, ambaŭ klopodis akiri potencon al si mem. Je la 21-a de marto 1874, Cakobau faris finan proponon, kiun la britoj akceptis. Je la 23-a de septembro, Hercules Robinson, baldaŭ nomumota la brita guberniestro de la Fiĝioj, alvenis sur la ŝipoHMSDido kaj ricevis Cakobau-n per reĝa 21-pafila saluto. Post iom da nedecidado, Cakobau konsentis rezigni sian titolonTui Viti, kaj reteni la titolonVunivalu (Protektanto). La formala cedo okazis je la 10-a de oktobro 1874, kiam Cakobau, Ma'afu, kaj kelkaj altrangaj estroj de la Fiĝioj subskribis du ekzemplerojn de la Dokumento de Cedo. Tiel la Kolonio de la Fiĝioj fondiĝis; 96 jaroj da brita regado sekvis.[41]
Oni mallevis la britan flagon lastfoje je sunsubiro la 9-an de oktobro 1970. La fiĝia flago leviĝis post tagiĝo la matenon de la 10-a de oktobro 1970; la lando oficiale fariĝis sendependa je noktomezo, en la ĉefurbo Suvo, je la 10-a de oktobro.
Interrompis demokratan regadon du militistaj puĉoj en 1987[42] ekigita pro kreskanta sento, ke la registaro estis superregita de la baratfiĝia komunumo. La dua puĉo de 1987 anstataŭis kaj la fiĝian monarĥion kaj la Ĝeneralan Guberniestron per neadministra prezidanto, kaj la nomo de la lando ŝanĝiĝis deDominion of Fiji (Regejo de la Fiĝioj) alRepublic of Fiji (Respubliko la Fiĝioj) kaj poste en 1997 alRepublic of the Fiji Islands (Respubliko Insuloj Fiĝioj). La du puĉoj kaj la rilata civila tumulto kontribuis al multa baratfiĝia elmigrado; la rezulta loĝantara malpliiĝo kaŭzis ekonomian malhelpon kaj certigis, ke melanezianoj fariĝis la plimulto.[43]
En 1990, la nova konstitucio instituciigis la superregadon de etnaj fiĝianoj en la politika sistemo. La Grupo Kontraŭ Rasa Diskriminacio formiĝis por kontraŭi la unupartie truditan konstitucion kaj restarigi la konstitucion de 1970. En 1992, Sitiveni Rabuka, la Leŭtenanta Kolonelo kiu faris la puĉon de 1987, fariĝis ĉefministro post balotado laŭ la nova konstitucio. Tri jarojn poste, Rabuka establis la Komisionon pri Konstitucia Revizio, kiu en 1997 kreis novan konstitucion, kiun subtenis la plejparto de gvidantoj de la indiĝena fiĝia kaj baratfiĝia komunumoj. La Fiĝioj re-aliĝis al laKomunumo de Nacioj.
En 2000, instigis puĉon George Speight, kiu efike faligis la registaron de Mahendra Chaudhry, kiu en 1997 fariĝis la unua baratfiĝia ĉefministro de la lando post la akcepto de la nova konstitucio. Komodoro Frank Bainimarama fariĝis la plenuma povo post la eksiĝo, eble devigita, de Prezidanto Ratu Sir Kamisese Mara. Poste en 2000, la Fiĝioj estis skuita de du soldataj ribeloj ĉe Kazerno Reĝino Elizabeto en Suvo. La Alta Kortumo ordonis la restarigon de la konstitucio, kaj en septembro 2001, por restarigi demokration, ĝenerala balotado okazis, kiun gajnis la partio Soqosoqo Duavata ni Lewenivanua de provizora ĉefministro Lasisenia Qarase.[44]
En 2005, la registaro de Qarase dum multa polemiko proponis Komisionon de Repacigo kaj Unueco kun povo rekomendi kompenson por viktimoj de la puĉo de 2000 kaj amnestion por ĝiaj partoprenantoj. Tamen, la militistaro, precipe la plej altranga militista komandanto, Frank Bainimarama, forte kontraŭis ĉi tiun leĝproponon. Bainimarama konsentis kun kritikantoj, kiuj diris, ke doni amnestion al subtenantoj de la nuna registaro kiuj ludis rolon en la perforta puĉo estis fuŝaĵo. Lia atako kontraŭ la leĝpropono, kiu daŭris senĉese dum majo kaj en junio kaj julio, streĉis plu lia jam malbona interrilato kun la registaro.
En novembro kaj frua decembro 2006, Bainimarama ludis gravan rolon en la puĉo de 2006. Bainimarama donis liston de postuloj al Qarase post kiam oni proponis leĝon en la parlamento, parto de kiu pardonus al partoprenantoj en la malsukcesa puĉo de 2000. Li donis al Qarase daton la 4-an de decembro antaŭ kiam li devas konsenti aŭ eksiĝi de sia posteno. Qarase rifuzis aŭ cedi aŭ eksiĝi kaj je la 5-a de decembro Prezidanto Ratu Josefa Iloilo subskribis leĝan ordon kiu nuligis la parlamenton post renkontiĝo kun Bainimarama.
Citante korupton en la registaro, Komodoro Bainimarama, Komandanto de la Militistaj Fortoj de la Respubliko Fiĝioj, okazigis militistan akiron je la 5-a de decembro 2006 kontraŭ la ĉefministro kiun li enpostenigis post la puĉo de 2000. Bainimarama nuligis la parlamenton, deklaris sin prezidanto, kaj nomumis Jona Senilagakali-n provizora ĉefministro.[45]
Je la 4-a de januaro 2007, la militistaro anoncis, ke ĝi redonos plenuman povon al prezidanto Iloilo,[46] kiu faris elsendon aprobante la agojn de la militistaro.[47] La sekvan tagon, Iloilo nomumis Bainimarama-n la provizora ĉefministro,[48] indikante, ke la militistaro ankoraŭ direktas aferojn.
En aprilo 2009, la Kortumo de Pledo de la Fiĝioj renversis la decidon de la Alta Kortumo, ke la puĉo de Komandanto Bainimarama estis laŭleĝa, kaj deklaris, ke la provizora registaro estis kontraŭleĝa. Bainimarama konsentis eksiĝi de la posteno de provizora ĉefministro tuj, kune kun sia registaro, kaj prezidanto Iloilo estus nomumonta novan ĉefministron. Prezidanto Iloilo nuligis la konstitucion, forigis ĉiujn postenojn sub la konstitucio inkluzive ĉiujn juĝistojn kaj la guberniestron de la Centra Banko. Laŭ siaj propraj vortoj, li "nomumas [sin] mem kiel Ŝtatestro de la Fiĝioj laŭ nova leĝa ordo".[49] Li tiam renomumis Bainimarama-n provizora ĉefministro kaj efektivigis "Publikkrizan Regulon" kiu limigis internan vojaĝadon kaj permesis gazetaran cenzuron.
Je la 2-a de majo 2009, la Fiĝioj fariĝis la unua nacio iam ajn suspendiĝi de partopreno en laPacifika Insula Forumo, pro tio, ke ĝi ne okazigis demokratajn balotadojn je la promesita dato.[50][51] Tamen, ĝi restas membro de la Forumo.
Je la 1-a de septembro 2009, la Fiĝioj estis suspendita de laKomunumo de Nacioj. Oni faris tion ĉar Bainimarama ne okazigis balotadojn antaŭ 2010 kion la Komunumo de Nacioj postulis post la puĉo en 2006. Bainimarama deklaris bezonon de pli da tempo por nuligi balotan sistemon kiu multe helpas etnajn fiĝianojn kaj malhelpas la multietnajn malplimultojn. Kritikantoj asertis, ke li suspendis la konstitucion kaj prirespondis malrespekton dehomaj rajtoj pro tio, ke li arestis kaj detenis oponantojn.[52][53]
En sia Novjara prelego en 2010, Bainimarama anoncis la levon de la Publikkrizaj Reguloj. Tamen, la reguloj ne estis revokitaj ĝis januaro 2012 kaj la Suvo Filozofia Klubo estis la unua organizaĵo kiu reorganiziĝis kaj kunvenigis publikajn kenvenojn.[54] La reguloj estis starigitaj en aprilo 2009 kiam la eksa konstitucio estis nuligita. La reguloj permesis restriktojn de parolado, publikaj kunvenoj, kaj cenzuro de la amaskomunikilaro, kaj donis al sekurigaj fortoj aldonajn povojn. Li ankaŭ anoncis tutlandan konsultan procezon gvidantan al nova konstitucio sub kiu la balotado de 2014 okazos.
Je la 14-a de marto 2014, la Komunuma Ministra Aggrupo voĉdonis por ŝanĝi la plenan suspendon de la Fiĝioj de laKomunumo de Nacioj al suspendo de la konsilioj de la Komunumo, permesante al ili partopreni en kelkaj Komunumaj aagadoj, inkluzive la Komunumaj Ludoj de 2014.[55] La suspendo finiĝis en septembro 2014.[56]
La Fiĝioj situas proksimume 5100 kilometrojn sudokcidente de Havajo kaj proksimume 3150 kilometrojn deSidnejo, Aŭstralio.[57][58] La Fiĝioj estas centro de la Sudokcidenta Pacifiko, mezvoje interVanuatuo kajTongo. La insularo troviĝas inter 176° 53′ oriente kaj 178° 12′ okcidente. La insularo estas proksimume 1,3 kvadrataj kilometroj (498 000 kvadrataj mejloj) kaj malpli ol 2% estas seka tero.[59]. La meridiano 180° pasas traTaveuni, sed lainternacia datlinio fleksiĝas por doni saman tempzonon (UTC+12) al la tuta insulgrupo. Escepte deRotuma, la grupo Fiĝioj troviĝas inter 15° 42′ kaj 20° 02′ sude. Rotuma situas 410 kilometrojn (250 mejlojn) norde de la grupo, 670 kilometrojn (410 mejlojn) disdeSuvo, 12° 30′ sude de la ekvatoro.
La Fiĝioj kovras entutan areon de 194 000 kvadrataj kilometroj (75 000 kvadrataj mejloj) el kiom proksimume 10% estas tero. La Fiĝioj konsistas el 332[13] insuloj (de kiuj 106 estas loĝataj) kaj 522 pli malgrandaj insuletoj. La du plej gravaj insuloj estasViti Levu kajVanua Levu, kiu estas tri kvaronoj de la entuta tera areo de la lando. La insuloj estas montaj, kun pintoj ĝis 1324 metroj (4341 futoj) kaj kovrita kun dikaj tropikaj arbaroj.
La plej alta loko estasMonto Tomanivi sur Viti Levu. Viti Levu gastigas la ĉefurbonSuvo kaj loĝigas preskaŭ tri kvaronojn de la loĝantaro. Aliaj gravaj urboj inkluzivas Nadi-n (la loko de la internacia flughaveno),[60] kaj Lautoka, la dua plej granda urbo de la Fiĝioj kun grandaj sukerkanaj muelejoj kaj haveno.
La ĉefaj urboj sur Vanua Levu estas Labasa kaj Savusavu. Aliaj insuloj kaj insularoj estasTaveuni kajKadavu (la tria kaj kvara plej grandaj insuloj, respektive), la Insularo Mamanuca (apud Nadi), kaj Insularo Yasawa, kiuj estas popularaj turismaj cellokoj, la Insularo Lomaiviti, apud Suvo, kaj la izolitainsularo Lau. Rotuma havasspecialan administracian statuson en la Fiĝioj. Ceva-i-Ra, neloĝata rifo, troviĝas proksimume 460 kilometrojn (290 mejlojn) sudokcidente de la ĉefa insularo.
Topografio de la Fiĝioj
La Fiĝioj enhavas du ekologiajn regionojn: fiĝiaj tropikaj malsekaj arbaroj kajfiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj.[61] Ĝi havis en 2018 meznombran indicon de arbara pejzaĝon integreco de 8,35/10, rango 24a tutmonde el 172 landoj.[62]Nausori estas la kvara plej loĝata municipo en la lando.
LaKoroa maro estas maro inter la insulo Viti Levu okcidente kaj la Lau Insularo oriente, ĉirkaŭita de la insuloj de la Fiĝia arkipelago.
La klimato de la Fiĝioj estas tropikmara kaj varma dum la tuta jaro. La varma sezono estas de novembro ĝis aprilo kaj la pli malvarma sezono daŭras de majo ĝis oktobro. Temperaturoj en la malvarma sezono estas meznombre22°C (72℉). Pluvokvanto varias, la varma sezono spertas pli pezan pluvokvanton, precipe enlande. Por la pli grandaj insuloj, pluvokvanto estas pli peza je la sudorientaj partoj de la insuloj ol sur la nordokcidentaj partoj, kio efikas agrikulturon en tiuj areoj. Vento estas modera, kvankam ciklonoj okazas proksimume unufoje ĉiujare (10–12 fojoj ĉiujardeke).[63][64][65]
Ĝenerala balotado okazis je la 17-a de septembro 2014. La partio FijiFirst de Bainimarama gajnis kun 59,2% de la voĉdonoj, kaj grupo de internaciaj observantoj el Aŭstralio, Barato, kaj Indonezio taksis ĝin kredinda.[11]
La Fiĝioj havas kvar gravajn dividaĵojn, kiuj plu dividiĝas en 14 provincojn. Ili estas:
La Centra aŭSuva Dividaĵo (angleCentral Division) havas 5 provincojn: Naitasiri, Namosi, Rewa, Serua kaj Tailevu,
la Orienta aŭ Levuka Dividaĵo (angleEastern Division) havas 3 provincojn: Kadavu,insularo Lau kaj Lomaiviti,
la Norda aŭ Labasa Dividaĵo (angleNorthern Division) havas 3 provincojn: Bua, Cakaudrove kaj Macuata kaj
la Okcidenta aŭ Lautoka Dividaĵo (angleWestern Division) havas 3 provincojn: Ba, Nadroga-Navosa kaj Ra.
La Fiĝioj havis tri konfederaciojn aŭ registarojn dum la reĝado de Seru Epenisa Cakobau. Kvankam oni ne konsideras ĉi tiujn politikaj dividoj, oni ankoraŭ konsideras ilin gravaj en la sociaj dividoj de la indiĝena fiĝianoj:
La militistaro konsistas el la Militistaj Fortoj de la Respubliko de la Fiĝioj kun entute 3500 aktivajn soldatojn kaj 6000 rezervistojn, kaj inkluzivas mararmean unuon de 300 homoj. La landa forto konsistas el la Fiĝia Infanteria Regimento (regula kaj teritoria forto organizita je ses malpezaj infanteriaj batalionoj), Fiĝia Inĝeniera Regimento, Loĝistika Subtena Unuo, kaj Forttrejna Grupo. Kompare kun ĝia grandeco, la Fiĝioj havas grandan armeon kaj estis grava kontribuanto alpactrupoj de misioj de la Unuiĝintaj Nacioj en diversaj partoj de la mondo. Krome, granda nombro de eksaj militistoj laboris en la profitema sekureca sektoro en Irako post la Usono-gvidita invado de 2003.[66]
Kun arbaroj, mineraloj, kaj fiŝoj, la Fiĝioj estas unu el la plej disvolviĝintaj landoj de Pacifiko, kvankam ankoraŭ kun grandavivtena sektoro. Iom da progreso okazis kiam Marion M. Ganey venigiskreditajn uniojn al la insuloj en la 1950aj jaroj. Naturaj rimedoj inkluzivas lignon, fiŝojn, oron, kupron, maran petrolon, kajakvocentralo. La Fiĝioj spertis periodon de rapida kresko en la 1960aj kaj 1970aj jaroj sed ĉesis kreski en la 1980aj jaroj. La puĉoj de 1987 kaŭzis plian malkreskon.[67]
Ekonomia liberaligo en la jaroj post la puĉoj kreis prosperiĝon en la vestaĵindustrio kaj konstanta kreskindico malgraŭ pliiĝanta necerteco pri la sukera industrio. La eksvalidiĝo de luadoj por kultivistoj de sukerkano (kune kun malpliiĝinta efikeco de bienoj kaj fabrikejoj) rezultis je malpliiĝo en produktado de sukero malgraŭ subvencioj por sukero provizitaj de laEU. La ormina industrio estas en Vatukoula.
Urbiĝado kaj vastiĝado en la serva sektoro kontribuis al lastatempa kresko deMNP. Eksportado de sukero kaj rapide kreskanta turisma industrio – kun turistoj je 430 800 en 2003[68] kaj pliiĝantaj en la postaj jaroj – estas la gravaj fontoj de eksterlanda valuto. La Fiĝioj tre dependas je turismo por enspezo.Sukero estas triono de la industria agado. Longatempaj problemoj inkluzivas malaltan investadon kaj necertajn rajtojn pri tereno. Gvida gazeto en la lando estas la ĉiutaga aperantaFiji Times.
La Sudpacifika Borso estas la sola licenchava borso en la Fiĝioj kaj situas en Suvo. Ĝi intencas fariĝi regiona borso.[69]
La Fiĝioj ankaŭ estis loko por diversaj filmoj de Hollywood komence jeMr Robinson Crusoe en 1932 alThe Blue Lagoon (La Blua Laguno) (1980) kunBrooke Shields kajChristopher Atkins, kajReturn to the Blue Lagoon (Reveno al la Blua Laguno) (1991) kunMilla Jovovich. Aliaj popularaj filmoj faritaj en la Fiĝioj inkluzivasCast Away (2000) kajAnacondas: The Hunt for the Blood Orchid (Anakondoj: La Ĉaso por la Sanga Orkideo) (2004).[71]
Internacia Flughaveno Nadi situas 9 kilometrojn (5,6 mejlojn) norde de centra Nadi kaj estas la plej granda fiĝia flughaveno.[72] Internacia Flughaveno Nausori estas proksimume 23 kilometrojn (14 mejlojn) nordoriente de la urbocentro de Suvo kaj estas uzata plejparte por enlandaj flugoj sed ankaŭ por fludoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando. La ĉefa flughaveno en la dua plej granda insulo Vanua Levu estas Flughaveno Labasa[73] ĉe Waiqele, sudokcidente de Labasa-Urbo. La plej granda aviadilo pritraktata de Flughaveno Labasa estas la ATR 72. Airports Fiji Limited (AFL)[74] respondecas pri la funkciado de 15 publikaj flughavenoj en la insuloj de la Fiĝioj. Ĉi tiuj inkluzivas du internaciajn flughavenojn (Nadi kaj Nausori) kaj 13 flughaveno de eksteraj insuloj. La ĉefa flugkompanio de la Fiĝioj estas Fiji Airways.[75]
Pli grandaj insuloj de la Fiĝioj havas ampleksajn aŭtobusajn vojojn kiuj estas malaltekostaj kaj konstantaj.[76] Estas aŭtobusaj haltejoj, kaj en kamparaj areoj aŭtobusoj estas ofte simple mansignataj kiam ili alproksimiĝas.[76] Aŭtobusoj estas la ĉefa formo de publika transportado[77] kaj pasaĝera movado inter la urboj sur la ĉefaj insuloj. Aŭtobusaj veturoprezoj kaj vojoj estas reguligitaj de la Tera Transporta Aŭtoritato.
Interinsulaj pramŝipoj provizas servojn inter la ĉefaj insuloj de la Fiĝioj, kaj grandaj ŝipoj transportas veturilojn kaj grandajn kvantojn da kargo inter la ĉefa insulo Viti Levu kaj Vanua Levu, kaj aliaj pli malgrandaj insuloj.[78]
La censo de 2017 malkaŝis, ke la loĝantaro de la Fiĝioj estis 884 887, kompare kun 837 271 en la censo de 2007. La loĝdenso en 2007 estiskvadrata kilometro po 45,8 loĝantoj. Lavivdaŭro en la Fiĝioj estis 72,1 jaroj. De la 1930aj jaroj ĝis nun la loĝantaro de la Fiĝioj pliiĝis je indico po 1,1% jare La mediana aĝo de la loĝantaro estis 29,9 kaj la seksproporcio estis 1,03 viroj por 1 virino.
La loĝantaro de la Fiĝioj estas plejparte indiĝenaj fiĝianoj, kiuj estas melanezianoj (54,3%), kvankam multaj ankaŭ havaspolinezian genealogion; kaj baratfiĝianoj (38,1%), posteuloj de barataj kontraktaj laboristoj alportitaj al la insuloj de la britaj koloniaj potencoj dum la 1800aj jaroj. La procento de la loĝantaro de baratfiĝia deveno malpliiĝis multe dum la lastaj du jardekoj per elmigrado pro diversaj kialoj.[79] Baratfiĝianoj suferis venĝatencojn dum tempo post la puĉo de 2000.[80][81] Interrilatoj inter etnaj fiĝianoj kaj baratfiĝianoj en politiko ofte estis streĉita kaj la streĉiteco inter la du komunumoj superregis politikon en la insuloj dum la pasinta generacio. La nivelo de politika streĉiteco varias inter malsamaj regionoj de la lando.[82]
Proksimume 1,2% de la loĝantaro estas rotumanoj — indiĝenoj de InsuloRotuma, kies kulturo pli rilatas al landoj kielTongo aŭSamoo ol al la cetero de la Fiĝioj. Rotuma estas dependaĵo de la Fiĝioj, konsistanta el la insulo Rotuma kaj apudaj insuletoj. La insularo estas hejmo al malgranda sed unika indiĝena etna grupo kiu konsistigas rekoneblan minoritaton ene de la loĝantaro de la Fiĝioj. Laŭ la censo de 2007 sur la insulo loĝis 2002 rotumanoj, kvankam multe pli, proksimume 10 000, loĝas sur la ĉefaj fiĝiaj insuloj.
Ekzistas ankaŭ malgrandaj sed ekonomie gravaj grupoj de eŭropanoj, ĉinoj, kaj aliaj pacifikinsulaj malplimultoj. La aliaj etnoj nombras proksimume 4,5%.[83] 3000 homoj aŭ 0,3% de la loĝantaro en la Fiĝioj estas de Aŭstralio.[84]
La Fiĝioj havas tri oficialajn lingvojn laŭ la konstitucio de 1997 (kaj tio ne ŝanĝis en la konstitucio de 2013):la angla,la fiĝia (iTaukei), kajla fiĝihindia. La fiĝia estasAŭstronezia lingvo de laMalajopolinezia familio parolata en la Fiĝioj. Ĝi havas 550 000 denaskajn parolantojn, kaj 200 000 parolas ĝin kiel duan lingvon.
La insuloj de la Fiĝioj havas multajn dialektojn, kiun oni povas klasifiki en du gravajn branĉojn—orientan kaj okcidentan. Misiistoj en la 1840aj jaroj elektis orientan dialekton, la parolmanieron de Insulo Bau estu la skriba normo de la fiĝia lingvo. Insulo Bau estis la hejmo de Seru Epenisa Cakobau, la estro kiu poste fariĝis la memproklamita Reĝo de la Fiĝioj.
La fiĝihindia estas la lingvo parolata de plej multaj fiĝiaj civitanoj debarata deveno. Ĝi devenas plejparte de la hindiaj varioj Awadhi kaj Bhojpuri. Ĝi ankaŭ prenis multajn vortojn de la fiĝia kaj de la angla. La rilato inter lafiĝihindia kaj lahindia estas simila al la rilato inter laafrikansa kaj lanederlanda. Barataj laboristoj estis komence alportitaj al la Fiĝioj plejparte de distriktoj de orientaUtar-Pradeŝo,Biharo, Nordokcidenta limregiona provinco (nuneĤajber-Paŝtulando), kajSuda Barato ekzempleAndra-Predeŝo kajTamilnado. Ili parolis multajn, plejparte hindiajn, dialektojn kaj lingvojn depende de sia devena loko.
La angla, restaĵo de brita kolonia regado de la insuloj, estis la sola oficiala lingvo ĝis 1997 kaj estas ĝenerale uzata en la registaro, komerco, kaj eduko kiellingvafrankao.
La plej granda kristana konfesio estas la Metodista Eklezio de la Fiĝioj kaj Rotuma. Kun 34,6%[86] de la loĝantaro (inkluzive preskaŭ du-trionoj de etnaj fiĝianoj), la proporcio de la loĝantaro aliĝanta al metodismo estas pli alta en la Fiĝioj ol en iu alia lando.Romkatolikoj en la Fiĝioj estas gviditaj de la metropolaĉefepiskopujo de Suvo, kies provinco ankaŭ inkluzivas laepiskopujo deRarotonga (sur laKukinsuloj, por tiuj kajNiuo, ambaŭ Nov-Zelando-rilataj landoj) kajTaravo kajNauro, kaj la Misio Sui Iuris deTokelao (Nov-Zelando).
La Asembleoj de Dio kaj la Sepa-tago Adventist konfesioj estas grave reprezentita. La Fiĝioj estas la bazo por la Anglikana Episkopujo de Polinezio (parto de la Anglikana Eklezio en Aotearoa, Nov-Zelando kaj Polinezio). Ĉi tiuj kaj aliaj konfesioj havas malmultajn baratfiĝianajn membrojn; kristanoj de ĉiuj specoj konsistigis 6,1% de la baratfiĝia loĝantaro en la censo de 1996.[87] Hinduoj en la Fiĝioj plejparte apartenas al la Sanata sekto (74,3% el ĉiuj hinduoj). Islamanoj en la Fiĝioj estas plejparteSunaaj (96,4%).
La Fiĝioj havas altan indicon de legopovon (91,6%), kaj kvankam eduko ne estas deviga, pli ol 85% de infanoj inter la aĝoj de 6 kaj 13 ĉeestas bazlernejon. Eduko estas senkosta kaj provizorata de kaj registaraj kaj preĝejaj lernejoj. Ĝenerale etnaj fiĝiaj kaj hinduaj infanoj ĉeestas apartajn lernejojn, spegulante la politikan dividon de la lando.[88]
↑"Fiĝioj", Nova Plena Ilustrita Vortaro 2020 (NPIV), reta versio en la retejovortaro.net, alirita la 8-an de aŭgusto 2024.
↑Ankaŭ la presita, norma referenca publikaĵoPlena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970, paĝo 282, dokumentigas la ŝtaton en plurala formo "Fiĝioj"
↑Same la esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, ĝis nun la solaatlaso en Esperanto, en sia mapaj tabuloj 40 kaj 41 esperantigas la ŝtatonFiĝioj.
↑Je februaro 2011, la ĉefministro deklaris, ke la nomo de la ŝtato oficiale ŝanĝiĝis de la formo Respubliko Insuloj Fiĝioj al formo Respubliko Fiĝioj, kaj ke la nomo de la konstitucio de 1997 ne plu validas (la konstitucio estas neefektiva ekde aprilo 2009).
↑Fiji: People. United States of America State department (28-a de junio 2010). Arkivita ella originalo je 22a de januaro 2017. Alirita 15-a de septembro 2010 .
↑Fiji Geography. fijidiscovery.com (2005). Arkivita ella originalo je 23a de februaro 2011. Alirita 15-a de septembro 2010 .
↑Fiji: History. infoplease.com (2005). Arkivita ella originalo je 31-a de aŭgusto 2010. Alirita 15-a de septembro 2010 .
↑ (2010) “Cannibalism and Colonialism: Charting colonies and frontiers in 19th century Fiji”,Comparative Studies in Society and History52 (2),p. 255–281.doi:10.1017/S0010417510000046. 145307937.
↑Scarr, Deryck (1984).Fiji: A short history. Institute for Polynesian Studies, Brigham Young University—Hawaii Campus. ISBN978-0-939154-36-4. OCLC 611678101. p. 3.
↑Scarr, Deryck (1984).Fiji: A short history. Institute for Polynesian Studies, Brigham Young University—Hawaii Campus. ISBN978-0-939154-36-4. OCLC 611678101. p. 19.
↑ (1999) “Fijian Cannibalism: Osteological Evidence from Navatu”,American Journal of Physical Anthropology110 (2),p. 215–241.doi:[[doi:10.1002%2F%28SICI%291096-8644%28199910%29110%3A2%3C215%3A%3AAID-AJPA7%3E3.0.CO%3B2-D|10.1002/(SICI)1096-8644(199910)110:2<215::AID-AJPA7>3.0.CO;2-D]].
↑27,027,1Cochrane, Ethan (2004). “Culturally Modified Human Remains Recovered from an Earth-Oven Interment on Waya Island, Fiji”,Archaeology in Oceania39,p. 54–59.doi:10.1002/j.1834-4453.2004.tb00559.x.
↑28,028,128,2Jones, S (2012). “Kana Tamata or Feasts of Men: An Interdisciplinary Approach for Identifying Cannibalism in Prehistoric Fiji”,Freshwater Biology10 (2),p. 127–145.doi:10.1002/oa.2269.
↑ (2002) “In George Speight's Shadow: Fiji General Elections of 2001”,The Journal of Pacific History37 (1),p. 87–101.doi:10.1080/00223340220139298. 162166648.
↑Phil Taylor. "Fiji – alone under the gun", The New Zealand Herald, 6-a de decembro 2006. Kontrolita 30-a de septembro 2007.
↑ (2017) “An Ecoregion-Based Approach to Protecting Half the Terrestrial Realm”,BioScience67 (6),p. 534–545.doi:10.1093/biosci/bix014.
↑ (2020) “Anthropogenic modification of forests means only 40% of remaining forests have high ecosystem integrity - Supplementary Material”,Nature Communications11 (1),p. 5978.doi:10.1038/s41467-020-19493-3.
↑ (30-a de majo 2006) “The long‐run impact of coups on Fiji's economy: evidence from a computable general equilibrium model”,Journal of International Development19 (2),p. 149–160.doi:10.1002/jid.1296.