Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fethullah Gülen

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je19 aŭg. 2024.
Fethullah Gülen
Persona informo
Fethullah Gülen
NaskonomoMuhammed Fethullah Gülen
Naskiĝo27-an de aprilo1941 (1941-04-27)
en Pasinler ilçesi
Morto20-an de oktobro2024 (2024-10-20) (83-jaraĝa)
en St. Luke's Hospital - Monroe Campus
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboRoss Township(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Religioislamovd
Lingvojturkaarabapersaanglavd
ŜtatanecoTurkio(–2017)
Usono(–2024)Redakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboFethullah Gülen
Profesio
Okuposocia aktivisto
intelektulo
predikisto
verkisto
opinia ĵurnalistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkampoislama prozelitismo,sufiismo,Islama filozofio,islamo,religia movado kajpolitika movadoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojThe Essentials of the Islamic Faithvd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

FethullahFetullah Gülen (n.27-an de aprilo 1941 en Korucuk apudErzurum aŭ, laŭ aliaj, en1938[1] en Pasinler apudErzurum; m. la20-an de oktobro2024) estisverkisto kaj iamaturkaimamo kajislamapredikisto.

Li estas la fondinto de la socia movado Hizmet, ankaŭ konata kiel la "Gülen-movado". La movado estas precipe aktiva en la kampo de edukado kaj en la disvolviĝo deinterreligia dialogo. Laŭ studo de la revuo Yeni Aktüel, ekzistas proksimume 489 mezlernejoj aŭ bazlernejoj, ses universitatoj kaj kelkaj edukaj aŭ lingvocentroj en 91 landoj[2].

Liaj anoj konsideras lin grava instruisto de islamo kun liberalaj pensoj pri interreligia dialogo. Kritikantoj riproĉas, ke li volas anstataŭigi la laikulan respublikon turkian per islama reĝimo.

Gülen nomis sin reprezentanto desunaismo; liaj ideoj havas elementojn desufismo kaj donas al Turkio specialan pozicion en islamo. Li verkis pli ol 60 librojn pri religiaj, sociaj kaj politikaj temoj, krome artikolojn kaj poemojn. Kvankam Islamo malpermesas bildojn de homoj, li konsentas, ke liaj predikoj estu disvastigitaj per video-kasedoj.

Gülen estas konsiderata unu el la plej riĉaj homoj de Turkio. De pluraj jaroj li loĝas enPensilvanio,Usono. PrezidentoErdoğan de Turkio akuzis lin pri respondeco pri lapuĉoprovo de la15-a de julio 2016, kaj postulis ke Usono lin arestu.

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Adocate of Dialogue, prilaboro A.Ünal, A.Williams, Falifax, Virginia 2000
  • Love and Tolerance, antaŭparolo de Thomas Michel, Somerset, NJ 2004
  • N. Amman,W prawdziwym islamie terroryzm nie istnieje. Wywiad z Fethullahem Gülenem (En vera islamo terrorismo ne ekzistas.Intervjuo kun Fethullah Gülen), en: Terroryzm i zamachy samobójcze. Muzułmański punkt widzenia (Terorismo kajatencoj desinmortigintoj. Islama vidpunkto), Akademia Eldonejo DIALOG, Warszawa 2007, p. 17-24

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Noto:La preciza naskiĝdato de Gülen estas necerta; li mem iam diris, ke estas la mortodato deKemal Atatürk (10-a de novembro 1938).
  2. (tr) Ergün Poyr,İhanet ve Darbe.Mahcup Gülen (Perfido kaj Puĉo - Embararsita Güllen), paĝoj 216-218,, Bilgi Yayınevi, septembro 2016.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Eugeniusz Sakiewicz,Muzułmańska edukacja i wychowanie. Pedagogiczna wizja M. Fethullaha Gülena (Islamaedukado kaj klerigo.Pedagogia vizio de Fethullah Gülen), Libra s.c., Dunaj Instytut Dialogu,Białystok 2014, s. 183,ISBN 978-83-88463-97-6

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Gülen havas retejon en 20 lingvoj.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fethullah_Gülen&oldid=8934715"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp