Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fermita urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lafermitaj urboj (ruse закрытые административно-территориальные образования, mallongeruse ЗАТО [zato]) estas tiaj komunumoj enSovetunio (kaj nun enRusio), kiujn oni povas viziti nur laŭ speciala permesilo, la loĝantoj ne rajtas translokiĝi kaj estas sub rekta federacia direktado.

Nun ekzistas 45 tiaj komunumoj, el kiuj 25 havas urban rangon, la pliaj estas malpli grandaj urbosimilaj setlejoj. Ili povas esti setlejoj por atomindustrio, mararmeaj militbazoj (havenoj), lokoj por kosmoesplorado, armoesplorado.

Ili estis tiel sekretaj dum la soveta epoko, ke ili ne havis nomojn, nur numerojn apud la nomo de la pli granda urbo (ekz.,Zareĉnij portis la nomonPenza-19) kaj oni ne desegnis ilin sur mapoj. Plimulto el la fermitaj urboj (6) troviĝas en laMurmanska provinco, tio estas ĉefe mararmeaj bazoj.

Malgraŭ la komplikaĵoj de la vivo en fermitaj urboj, en Sovetunio ili estis pli komfortaj setlejoj pro pli bona liverado de varoj kaj preskaŭ nula krimo.

En2002 vivis en la fermitaj urboj ĉ. 1 345 000 homoj, t.e. 1 % de la rusia loĝantaro. Dum ekzisto de la Sovetunio, ankaŭ grandurboj apartenis al fermitaj urboj ekz. Gorkij (hodiaŭ:Niĵnij Novgorod),VladivostokoIĵevsk.

Listo de la fermitaj urboj

[redakti |redakti fonton]

La urbojNorilsk kajDudinka ne havas statuson de ZATO, sed ekde 2001 eksterlandanoj rajtas viziti ilin nur laŭ speciala permeso de administracio.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fermita_urbo&oldid=8174961"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp