La ĉefaj ferercoj estassulfidoj,karbonatoj kajoksidoj.Sulfidoj (pirito,pirotito) ne estas uzataj por la produktado de fero ĉar lasulfuro fraĝiligas la ferajnalojojn. Ĝi prefere utiliĝas por la produkto desulfura dioksido. Plej riĉaj en fero estas la oksidoj: magnetito kaj hematito. Hematito estas la plej grava fererco por laferindustrio.
La fera enteno varias laŭ la mineralo. Estas scienda, ke laizomorfio, oftega ĉe la mineraloj, malpligrandigas la teorian entenon.
La ferhavaj rokoj estas oftaj en la mondo (Fero konsistas 5% en maso el laterkrusto). 98% de la ekstrakta fererco utilas por la fabrikado deŝtalo.
La tutaĵo de laatingeblaj[2] mondaj rezervoj da fero estas estimataj al 150 miliardoj da tunoj (1,5 x 1014kg), kaj la monda konsumo da fero kreskas de po 10% ĉiuj jaroj: estas antaŭvideble, ke en la ĉirkaŭaĵo de la2090-aj jaroj, la fero estos elĉerpita, aŭ almenaŭ nepriĝos ekspluati pli kaj pli malriĉajn ercojn.