Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ferenbalm

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Por samtitola artikolo vidu la paĝonFerenbalm-Gurbrü (stacidomo).
Ferenbalm
Blazono de Ferenbalm
Blazono de Ferenbalm
Blazono de Ferenbalm
Vilaĝeniro de Ferenbalm
Vilaĝeniro de Ferenbalm
BienoStatthalterhof en Ferenbalm
komunumo en Svislando
KantonoBerno
Administra distriktoBerno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009Laupen
Koordinatoj 46° 56′ 53″ N7° 12′ 40″ O / 46.94806 °N, 7.21111 °O /46.94806; 7.21111(mapo)Koordinatoj:46° 56′ 53″ N7° 12′ 40″ O / 46.94806 °N, 7.21111 °O /46.94806; 7.21111(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj1266
Areo9,18 km²
Alteco485 msuper marnivelo
Poŝtkodo3206
Komunumkodo0662
Mapo de Ferenbalm
Mapo de Ferenbalm
Mapo de Ferenbalm
vdr

Ferenbalm estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Laupen kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Berno-Mezlando enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 1266 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Ferenbalm situas en laSvisa Mezlando ĉe la okcidenta flanko de la riveroSarino proksimume 20 kilometrojn okcidente de la centro de lafederacia urboBerno. Sarino formas en nordoriento de la komunumo imprensaskanjonon, kiun la aŭtovojo pasas per giganta ponto. La komunumo konsistas el la ok vilaĝoj Ferenbalm (nomdona vilaĝo sur alteco de 485 ms.m. en okcidento de la komunumo),Biberen (sur alteco de 479 ms.m. en sudo de la komunumo ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 1),Gammen (eksklavo sude de la cetera komunuma teritorio sur alteco de 529 ms.m.),Jerisberg (kie situas la stacidomo Ferenbalm-Grurü sur alteco de 496 ms.m. kun la setlejoj Jersiberghof kaj Jersiberg),Haselhof (sur alteco de 495 ms.m. en sudoriento de la komunumo ĉe la bordo de lakanjono deSarino),Kleingümmenen (sur alteco de 495 ms.m., kie troviĝas la stacidomo Gümmenen, kaj kiu fakte komplete kunkreskis kun Gümmenen, kiu apartenas al la najbara komunumo Mühleberg),Rizenbach (sur alteco de 516 ms.m. sudoriente de la centro de la komunumo ĉe la disbranĉiĝo de la kantona ĉefvojo n-ro 10 de la kantona ĉefvojo n-ro 1) kajVogelbuch (sur alteco de 543 ms.m. oriente de Ferenbalm).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,18 km², de kiuj 19,0% estas kovritaj dearbaro, 67,9% servas poragrikulturo kaj 11,4% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Ferenbalm limas en nordo alGurbrü, en nordoriento alWileroltigen, en oriento alMühleberg, en sudoriento alLaupen, en sudo al laeksklavoWallenbuch de lafriburga komunumoGurmels (FR), en sudsudokcidento alKriechenwil, en sudokcidento alUlmiz (FR), en okcidento alGempenach (FR), kaj en nordokcidento alRied ĉe Kerzers (FR).

La eksklavo Gammen limas en nordo al laeksklavoWallenbuch de lafriburga komunumoGurmels (FR), en oriento alLaupen, kaj en sudo kaj okcidento alKriechenwil.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra Ferenbalm pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 deZuriko traBerno alĜenevo, de kiu sur la komunuma teritorio disbranĉiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 10 alNeŭŝatelo. La nordan limon de la komunumo formas lasvisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la komunumo enKerzers. La komunumo disponas pristacidomo ĉe la trajnlinio de Neŭŝatelo al Berno, kaj ankaŭ lastacidomo Gümmenen situas fakte en Kleingümmenen sur la teritorio de la komunumo Ferenbalm. Dum la labortagoj ekzistas krome buslinio deMorato al la stacidomo deGümmenen.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La politika komunumo Ferenbalm estis fondita post laHelveta Revolucio de la jaro1798 per kunigo de la vilaĝojBiberen, Ferenbalm,Gammen,Jerisberg,Haselhof,Kleingümmenen,Rizenbach kajVogelbuch. La unua dokumenta mencio de Ferenbalm datiĝas el la jaro1123 kielvilla de Balmis. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj restaĵoj kaj tombejoj el laHallstatt-epoko kaj restaĵoj de setlejo el laromia tempo. Dokumento, kiu mencias donacon de Balm de la reĝo de Burgonjo al laAbatejo de Klunizo en la jaro961 evidentiĝis kiel falsigo, vera estas la dokumento de 1123, kiu konfirmas havaĵon de la abatejo en Ferenbalm. La regiono de Ferenbalm en la 13-a jarcento fariĝis havaĵo de la Senjourjo Oltigen, kiu en la jaro1410 estis akirita de la urboBerno. Berno submetis la teritorion sen la tribunaloj de Gammen kaj Bibern, kiuj nur poste fariĝis havaĵoj de Berno, al la Kamparvoktejo Laupen, el kiu post la Helveta Revolucio fariĝis ladistrikto Laupen kaj kiu en la jaro2010 estis integrita al laadministra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La bienoAlthus en Jerisbergerhof estas protektita objekto de nacia signifo. En la domo nuntempe situas la kamparana muzeo.

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Anne-Marie Dubler:Ferenbalm enHistoria Leksikono de Svislando (2005-11-28)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Bieno Althus en Jerisbergerhof, kie nuntempe troviĝas la kamparana muzeo
    BienoAlthus en Jerisbergerhof, kie nuntempe troviĝas la kamparana muzeo
  • Bieno Statthalterhof en Ferenbalm
    BienoStatthalterhof en Ferenbalm
  • La eksklavo Gammen
    La eksklavo Gammen
  • Vilaĝeniro de Gammen
    Vilaĝeniro de Gammen
  • Vilaĝeniro de Biberen
    Vilaĝeniro de Biberen
  • Preĝejo de Ferenbalm
    Preĝejo de Ferenbalm
  • La preĝejo vidita de interne
    La preĝejo vidita de interne


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Berno-Mezlando
Allmendingen ĉe BernoArniBäriswilBelpBernoBiglenBleiken ĉe OberdiessbachBolligenBowilBremgarten ĉe BernoBrenzikofenBüren zum HofClavaleyresDeisswil ĉe MünchenbuchseeDiemerswilEtzelkofenFerenbalmFraubrunnenFrauenkappelenFreimettigenGelterfingenGerzenseeGolatenGrafenriedGrosshöchstettenGuggisbergGurbrüHäutligenHerbligenIffwilIttigenJabergJegenstorfKaufdorfKehrsatzKiesenKirchdorfKirchenthurnenKirchlindachKönizKonolfingenKriechenwilLandiswilLaupenLimpachLindenLohnstorfMattstettenMeikirchMirchelMoosseedorfMühlebergMühledorfMühlethurnenMülchiMünchenbuchseeMünchenwilerMünchringenMünsingenMuri ĉe BernoNeueneggNiederhünigenNiedermuhlernNoflenOberbalmOberdiessbachOberhünigenOberthalOppligenOstermundigenRiggisbergRubigenRüeggisbergRümligenRüscheggSchalunenScheunenSchlosswilSchwarzenburg(AlbligenWahlern)StettlenTägertschiToffenTrimsteinUrtenen-SchönbühlVechigenWaldWalkringenWichtrachWiggiswilWileroltigenWohlen ĉe BernoWorbZauggenriedZäziwilZollikofenZuzwil
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Laupen ĝis 2009
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ferenbalm&oldid=8884763"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp