Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ferecido de Siros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferecido de Siros
Persona informo
Naskiĝoĉ. 580 a.K.
en Siros
Mortoĉ. 520 a.K.
Lingvojantikva grekavd
Profesio
Okupofilozofo
verkisto
mitologoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
PostenojprofesoroRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Ferecido de Siros, priskribita kiel mezepoka fakulo en laNurenberga Kroniko

Ferecido de Siros,greke Φερεκύδης (6-a jarcento a.K.) estis greka pensulo el la insuloSiros. Ne konfuzu lin kun la samnoma historiisto Ferecido aŭFerekido de Ateno.

Ferecido estis konata kiel la unua greko verkantaprozon, pri la naskiĝo de la dioj kaj lakreo de la universo. Krome li kredis je lasenmorteco de laanimo. Li estas konata kiel unua verkisto kiu komunikis filozofajn meditojn en prozo.

Ferecido estis aŭtoro dekosmogonio, derivita el la tri diecaj principoj,Zas (Zeŭso),[1]Ĥtonia (Tero)[2] kajĤrono (Tempo), konata kiel "Pentemiĥos" (Πεντέμυχος, "de kvin truoj", foje oni donas ankaŭ la alternativan titolon "Heptamiĥos", "sep truoj"). Ĝi formis ponton inter la mita pensaro deHeziodo kajantaŭsokratajfilozofoj.

Lia verko perdiĝis, sed ĝi survivis en laHelenisma Epoko kaj oni konas parton de ties enhavo nerekte.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Doric and Attic-Ionic forms with α (of doubtful origin), nom. Ζάν [...] nom. Ζάς Pherecyd.Syr.1, 2 (Ζής ap.Hdn.Gr. l.c.[2.911]), "Ζάς Ζαντός" Choerob. in Theod.1.116; Δάν (q. v.); Τάν Head Hist.Num.2469 (Crete)"Ζεύς – Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon
  2. "Ionic ἡ χθονίη, an earlier name of Γῆ [Pherecyd.Syr.1, cf. Dam.Pr.124bis]"χθόνιος – Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Hermann S. Schibli, (1990),Pherekydes of Syros. Oxford University Press.ISBN 0-19-814383-4

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ferecido_de_Siros&oldid=9110057"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp