Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ferdinando la 2-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinando la 2-a
Persona informo
Ferdinand II
Naskiĝo9-an de julio1578 (1578-07-09)
en Graz
Morto15-an de februaro1637 (1637-02-15) (58-jaraĝa)
en Vieno
TomboKatharinenkirche und Mausoleum, Graz(en)Traduki
Herzgruft(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojgermanalatinavd
ŜtatanecoSankta Romia ImperioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de IngolstadtRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioHabsburgojvd
PatroKarlo la 2-a, arkiduko de AŭstrioRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoMaria Anna of Bavaria(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojKonstanciino de Aŭstrio,Archduchess Gregoria Maximiliana of Austria(en)Traduki,Princess Maria Christina I, Princess of Transylvania(en)Traduki,Archduchess Catherine Renata of Austria(en)Traduki,Archduchess Eleonore of Austria(en)Traduki,Archduchess Maria Maddalena of Austria(en)Traduki,Margareto de Aŭstrio,Anna de Aŭstrio,Leopoldo la 5-a, Arkiduko de Aŭstrio,Karolo de Aŭstrio-Stirio kajArchduke Maximilian Ernest of Austria(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oEleonora Gonzaga(en)Traduki(1622, 1622–1637)
Maria Anna of Bavaria(en)Traduki(1600–1616)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojFerdinando la 3-a
 (Maria Anna of Bavaria(en)Traduki)
Archduke Johann Karl of Austria(en)Traduki
 (Maria Anna of Bavaria(en)Traduki)
Christine von Habsburg(en)Traduki
 (Maria Anna of Bavaria(en)Traduki)
Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio
 (Maria Anna of Bavaria(en)Traduki)
Archduchess Maria Anna of Austria(en)Traduki
 (Maria Anna of Bavaria(en)Traduki)
Cecilia Renata of Austria(en)Traduki
 (Maria Anna of Bavaria(en)Traduki)
Karl von Habsburg(en)Traduki
 (Maria Anna of Bavaria(en)Traduki)Redakti la valoron en Wikidatavd
ParencojFerdinando la 1-a (avo)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupoaristokratoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
PostenojSankta Romia Imperiestro(1619–1637)
Reĝo de Hungario(1619–1637)
reĝo de Bohemio(1619–1637)
princo-elektistoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
Dum1619-1637
AntaŭuloMatiaso la 1-a
SekvantoFerdinando la 3-a
Reĝo de Bohemio
Dum1617-1618
AntaŭuloMatiaso la 2-a
SekvantoFrederiko la 1-a
2-a periodo
Dum1620-1627
AntaŭuloFrederiko la 1-a
SekvantoFerdinando la 3-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum1619-1637
AntaŭuloMatiaso la 2-a
SekvantoFerdinando la 3-a
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Imperiestro Ferdinando la 2-a

Ferdinando la 2-a (16211637)

  • li naskiĝis la9-an de julio de1578.
  • gepatroj: Karolo la 2-a Habsburga – duko stiria, karintia, krajna; MarioVitelsbaĥo – filino de duko Albrecht de Bavario.
  • imperiestroromia, ĉiam pligrandiganto de la imperio,apostola reĝohungara kajreĝo kajprinco-elektistoĉeĥa kajreĝogermana,kroatia,slovenia kajlombardia,arkidukoaŭstria kajdukostiria,karintia kajkrajna,silezia kajtransilvania,margrafomoravia kajlusatia,grafogorizia,istria kajhereda grafo el Habitsburk kaj Kiburk.
  • li parolisgermane,itale,latine,hispane,france,hungare kajĉeĥe.
  • 15781588 li estis edukata en kortego de sia patro Karolo la 2-a (Karolo estis filo de ĉeĥa reĝoFerdinando la 1-a. Post lia morto li komencis regi en internaj aŭstriaj landoj kiel duko Karolo la 2-a).
  • 15881595 la patrino de Ferdinando timanta pri tio, por ke ŝia filo ne eklernu ion de vico da nekatolikoj vivantaj enGraco, sendis Ferdinandon por edukado en jezuitan gimnazion enbavariaIngolstadt, kie estis edukata el li fanatika katoliko.
  • 1595 post morto de sia patro li fariĝis duko stiria, karintia kaj krajna, grafo gorizia kaj istria kaj sinjoro deTriesto.
  • 15951618 en la hereditaj landoj li faris perfektan rekatoligon eĉ por prezo de perforto kaj sangoverŝado.
  • 1600 geedziĝo al Mario Anno (filino de Vilemo la 1-a Bavaria).
  • 1601 kiel la 23-jara li partoprenis konkeradon de fortikaĵo Kanisza okupita deturkoj. Malsukceso tiom senekvilibrigis lin, ke li plu neniam partoprenis ekde tiu tempo ian batalon.
  • 1605 naskiĝo de filo Johano Karolo (li mortis la 14-jara).
  • la13-an de julio de1608 naskiĝo de kronprincoFerdinando.
  • la13-an de januaro de1610 naskiĝo de filino Mario Anno (edzo Maksimiliano Bavaria).
  • 1611 naskiĝo de filino Cecilio Renato (edzo Vladislao la 4-a Pola).
  • la6-an de januaro de1614 naskiĝo de filoLeopoldo Vilhelmo de Aŭstrio (pasova episkopo).
  • la8-an de marto de1616 mortis Mario Anno, la unua edzino de Ferdinando.
  • 1617 Ferdinando estis akceptita kiel venonta ĉeĥa reĝo. La saman jaron okazis enPrago la kronado.
  • 1618 Ferdinando estis akceptita kiel venonta hungara reĝo.
  • 1619 post morto de imperiestroMatiaso la 1-a, per kiu formortis la aŭstria branĉo deHabsburgoj en rekta linio post glavo, Ferdinando surtroniĝis sur la tronojn ĉeĥan, hungaran kaj aŭstrian. La saman jaron li estis elektita kiel romia imperiestro.
  • la2-an de majo de1619 ĉeĥa direktoro Thun detronigis moravian regadon de Karolo el Žerotín helpinte instalon de direktora regado enMoravio. Moravio kajSupra kajSuba Aŭstrioj poste aliĝis al nobelara rezistmovado.
  • la10-an de junio de1619 imperiestraj soldataroj venkis la unuan batalon super la ĉeĥa nobelaro ĉe Záblatí ĉeVodňany.
  • la31-an de julio de1619 Ĝenerala koncilio aprobis novan konstitucion de la ĉeĥa ŝtato, kiu estis fariĝonta, laŭnederlanda modelo, konfederacio de egalrajtaj landoj. La potenco de reganto estis limigota kaj decidan postenon estis sekurigita al nekatolika majoritato. Al la urboj estis redonitaj rajtoj perditaj post la jaro1547.
  • la19-an de aŭgusto de Ferdinando la 2-a estis detronigita de la ĉeĥa trono kaj nova ĉeĥa reĝo fariĝis Frederiko Wittelbaĥa, duko falca kaj princo-elektisto kaj falcgraforejna.
  • la15-an de januaro de1620 hungara nobelaro en koncilio enBratislavo aliĝis al la ĉeĥa rezistmovado. (Jam en la jaro1619 transilvania princo Gabrielo Bethlen invadis enSlovakion helpinte al J. M. Thurn dum militiro alAŭstrio.)
  • la22-an de aŭgusto de1620 Gabrielo Bethlen estis elektita kiel hungara reĝo. Ferdinando sukcesis akiri la regadon reen nur en la jaro1622, kiam Bethlen post malvenko de la ĉeĥa nobelaro rezignis pri la reĝa titolo, sed nur kun tio, ke Ferdinando konfirmos alHungarujo ĉiujn liajn malnovajn rajtojn kaj religiajn liberecojn.
  • 1620 Ferdinando la 2-a fermis aliancanan interkonsenton kun duko Maksimiliano Bavaria, gvidanto de katolika ligo. (EnGermanio estis en la jaro1608 fonditakatolika ligo frunte kunBavario grupigantaj la katolikajn ŝtatojn de la romgermana imperio. En la jaro1610 estis fonditaprotestantisma unio frunte kun dukoj falcaj.)
  • la8-an de novembro de1620 enbatalo sur Blanka Monto la ĉeĥa nobelara soldataro estis malvenkita kaj Ferdinando la 2-a denove povis ekregi.
  • la21-an de junio de1621 enMalnovurba placo estis per bruta manieroekzekutita 27 elektitaj partoprenintoj de la nobelara ribelo. Inter la ekzekutitoj estis 3 nobeloj, 7 kavaliroj kaj 17 urbanoj. La kapoj de dek du el ili estis eĉ pendigita sur Malnovurba ponta turo. Post ilia ekzekuto sekvis miloj da pluaj punoj. (Pri tiu ĉi tempo rakontas libro deverkistoJosef SvátekMemorskriboj deekzekutistoMydlář, kiu estis tradukita en Esperanton dePetr Tomašovský, viduDosiero:Ekzekutisto.jpg.)
  • la13-an de decembro de1621 per la unua kontraŭreformacia dekreto estis el ĉiuj reĝaj urboj ellandigitaj nekatolikaj pastroj.
  • la3-an de februaro de1622 Ferdinando la 2-a eldonis la t.n. Ĝeneralan pardonon – pardono super ĉiuj partoprenintoj de la rezistmovado, kiuj konfesis siajn deliktojn kontraŭ li. Sed ilia posedaĵo estis konfiskita al ili. Unusola avantaĝo estis, ke ili ne devis forlasi la landon. La konfiskita posedaĵo estis vendata al armeaj generaloj. Ferdinando estis ŝuldinta monon kaj li ne povis pagi al la armeo soldon, kaj do la generaloj pagis ĝin al la soldatoj kaj la imperiestro rekompence estis vendanta al ili la konfiskitan posedaĵon. (Ekzemple sinjorujo de familio de Smiřický-idoj taksita al 400 000 ormoneroj estis vendita kontraŭ 20 000 alAlbreĥto el Valdštejn, kiu tiel ĉi aĉetis 60 sinjorujojn en orientaBohemio kaj eldeviginte por si de la imperiestro titolon duko el Frýdlant.)
  • marto de1622 nekatolikaj majstroj devis forlasi Universitaton de Karolo kaj en novembro la Universitato estis transdonita al jezuitoj.
  • 1622 Ferdinando la 2-a kunvokis imperian koncilion, en kiu li eldevigis por si konfiskadon de posedaĵo kaj konfiskadon de rango al Frederiko Falca.
  • 1622 geedziĝo al Eleonoro Gonzago (filino de Vilemo Mantova).
  • la28-an de decembro de1623 estis proklamita ŝtata bankroto kaj la valoro de la monunuo sinkis al dekono.
  • 1624 Ĉeĥa kortega kancelario, la plej supera juĝa kaj administra instituto de la ĉeĥa reĝlando, transloĝiĝis daŭre enVienon.
  • aprilo de1625 Albreĥto el Valdštejn estis nomita generalisimo de la imperiestraj soldataroj.
  • la16-an de majo de1625 reĝo Ferdinando la 2-a nuligis oficejon de vicgrafoj elKarlštejn kaj li lasis transveturigi lakronadjuvelojn ĝisPrago, kie li havis ilin sub sia kontrolo.
  • 1625 estis kreita koalicio, kies soldataroj batalis komune kontraŭHabsburgoj. En la koalicion apartenisDanio,Anglio,Svedio,Nederlando,Suba Saksio. Ĝi akiris subtenon ankaŭ enTransilvanio kaj enTurkio.
  • 1626 la imperiestraj soldataroj de Albreĥto el Valdštejn venkis koalician armeon en vico da lokoj enGermanio. En la jaro1628 la imperiestro nomis Albreĥton el Valdštejn kiel dukomeklenburga.
  • la10-an de majo de1627 Ferdinando la 2-a eldonis la t.n. Renovigitan landan establon porBohemio. Tio estis aro da leĝoj, per kiuj la ĉeĥa trono estis proklamita kiel hereda en la dinastio de Habsburgoj, leĝdonpovo de la koncilio estis limigita kaj estis en ĝi notita pastraro. La germana lingvo estis egalrajtigita kun la ĉeĥa lingvo kaj sole katolikismo estis permesita. Renovigita establo porMoravio estis eldonita en la jaro1628.
  • la31-an de julio de1627 per reĝa mandato estis ordonita al nekatolikaro ŝanĝi religion al katolikismo aŭ ellandiĝi. Centoj da nobelaj familioj, miloj da burĝoj kaj dekmiloj da simplaj homoj poste foriris ĝis fremdlando.
  • majo de1629 enLubeko estis subskribita kunDanio packontrakto, per kiu la habsburga koalicio disfalis.
  • 1629 Ferdinando la 2-a eldonis imperiestran edikton, per kiu li provis redonigi al la eklezio la posedaĵon, kiun ĝi perdis dum la milito.
  • 1630 imperiaj princoj realigis defunkciigon de Albreĥto el Valdštejn el la funkcio de generalisimo. La imperiaj princoj ĵaluziis al lia potenco kaj la havaĵo, kiun li akiris dum la milito.
  • la15-an de novembro de1631Prago estis okupita desaksiaj soldataroj. Multaj ekzilitoj revenis reen en la landon. De sur Malnovurba ponta turo estis post dek jaroj deprenitaj la kapoj de la ekzekutitaj sinjoroj el la jaro1621. Ĝis fino de la jaro la saksiaj soldataroj estis elpelitaj el la lando.
  • 16321634 Albreĥto el Valdštejn komencis sekrete trakti kunsvedoj proponinte al ili, ke li konkeros kun ilia helpoVienon. (Post sia defunkciigo Albreĥto el Valdštejn estis ja denove enfunkciigita, ĉar la imperiestro ne havis pli kapablan komandanton, sed lia ofendita fiero ĉi tie estis rolinta sian rolon. Albreĥto el Valdštejn decidiĝis, ke li fariĝos la ĉeĥa reĝo.)
  • la25-an de februaro de1634 laŭ la imperiestra ordono Albreĥto el Valdštejn estis murdita dum sia vizito enCheb.
  • la30-an de majo de1635 Ferdinando la 2-a fermis kun la saksia duko Johano Georgo separisman pacon kaj doninte al li ambaŭLuzaciojn kiel heredan feŭdon.
  • la2-an de aprilo de1637 imperiestro kaj reĝo Ferdinando la 2-a Habsburga mortis. Historio kromnomas lin pro liaj faroj Ferdinando la 2-a la Sanga.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ferdinando_la_2-a_(Sankta_Romia_Imperio)&oldid=9165094"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp