Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ferden

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Ferden
Blazono de Ferden
Blazono de Ferden
LabaraĵaLago de Ferden
La baraĵa Lago de Ferden
LabaraĵaLago de Ferden
komunumo en Svislando
KantonoValezo
DistriktoOkcidenta Rarono
Koordinatoj 46° 23′ 35″ N7° 45′ 30″ O / 46.39306 °N, 7.75833 °O /46.39306; 7.75833(mapo)Koordinatoj:46° 23′ 35″ N7° 45′ 30″ O / 46.39306 °N, 7.75833 °O /46.39306; 7.75833(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj262
Areo27,92 km²
Alteco1 389 msuper marnivelo
Poŝtkodo3916 (Ferden)
3917 (Goppenstein)
Komunumkodo6195
Mapo de Ferden
Mapo de Ferden
vdr

Ferden estaskomunumo de laDistrikto Okcidenta Rarono enaltaValezo, lagermanlingva parto deKantono Valezo. La komunumo havis 303 loĝantojn je la 31-a de decembro2007, kiu nombro malkreskis al 262 ĝis la 31-a de decembro2009.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La komunumo situas en aera distanco de proksimume 128 km oriente deĜenevo kaj proksimume 67 km sude deBerno. Tra la komunumo fluas lar riveroLonza, kies akvo estas sude de la vilaĝo retenita per baraĵo, kiu formas laLagon de Ferden. Al Ferden apartenas ankaŭ la vilaĝoGoppenstein.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 27,92 km², de kiuj 16,3% estas kovritaj dearbaro, 19,0% servas poragrikulturo kaj 0,8% porsetlado. La ceteraj preskaŭ du trionoj de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kajglaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

Ferden limas en okcidento alErschmatt kajGuttet-Feschel, en nordo alLeukerbad kajKandersteg, en nordoriento alKippel, en sudoriento alNiedergesteln, kaj en sudo alSteg-Hohtenn kajGampel.

Goppenstein

[redakti |redakti fonton]
Stacidomo de Goppenstein: Aŭtomobiloj ŝarĝitaj sur vagonoj

En la vilaĝoGoppenstein (en la komunumo Ferden) situasstacidomo de la fervoja linioBrig-Glis -Berno de la BSL (Lötschberg Fervojo). Tiu-ĉi stacidomo estas ŝarĝejo por aŭtomobiloj al vagonaroj por la transporto tra latunelo de Lötschberg alKandersteg.

Apud la stacidomo de Goppenstein troviĝas laFenestro de Ferden de labaza tunelo de Lötschberg. La akvo de la Lago de Ferden estas utiligata por malvarmigi tiun tunelon.

De la15-a jarcento ĝis1750 kaj de1896 ĝis1913 oni ekspluatis en Goppensteinminejojn deplumbo. Krom kelkaj abortitaj provoj inter1939 kaj1953, la ekspluatado estis ĉesigita pro manko de rentodono.

Goppenstein en la aliaj vikipediaj projektoj:

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ferden datiĝas el la jaro1380 kielVerdan. Apud la Lötschen-Pasejo estis trovita pafarko el labronzepoko. La historio de la komunumo estas komplete ligita kun la historio de la tuta valo. Sur la centra placo de la vilaĝo troviĝas kapelo konsekrita al Sankta Barbara el la jaro 1685 kaj diversaj reprezentaj lignodomoj el la malfrua mezepoko. Dum la konstruado de la Lötschberg-Tunelo inter1906 kaj1913 la vilaĝeto Goppenstein dum sep jaroj pro la laboristaj loĝejoj fariĝis la plej popolriĝa setlejo de la tuta kantono.[3][4]

Monda naturheredaĵo

[redakti |redakti fonton]

Granda parto de la komunuma teritorio apartenas ed de 2007 al la regionoJungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la13-a de decembro2001 akceptita kiel unua alpa areo kielMonda Naturheredaĵo de UNESKO.[5]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Werner Bellwald:Ferden enHistoria Leksikono de Svislando (2005-01-11, germanlingve)
  4. Fonto:Werner Bellwald:Ferden enHistoria Leksikono de Svislando (2005-01-11, franclingve)
  5. Registraĵo en la listo de mondaj naturherdaĵoj de UNESKO

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Okcidenta Rarono
Ausserberg  • Blatten  • Bürchen  • Eischoll  • Ferden  • Kippel  • Niedergesteln  • Raron  • Steg-Hohtenn  • Unterbäch  • Wiler


Monda heredaĵo de UNESKO
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ferden&oldid=8941841"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp