Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Feminismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feminismo
reformomovado
politika movado
ideologio
metodiko
socia movado
arta temo
afero
kritika teorioRedakti la valoron en Wikidata
politika ideologio
 
Partoj
Feminismaj movadoj kaj ideologioj
feminisma teorioRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr
Annie Kenney kajChristabel Pankhurst petantaj virinajn balotrajtojn.
Internacia tago de virinoj enDako,Bangladeŝo, organizita de Virina Sindikato je la 8-a de Marto 2005.
Membrinoj de feminisma movadoFemen.

Feminismo[1]inismo estassociateorio kajpolitikamovado, kiu kritikas laneegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi larajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktiĝoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. Feminismo estas kolekto de movadoj kaj ideologioj direktitaj al difinado, establado, kaj defendado de starigo de politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj rajtoj por virinoj.[2][3] Tio inkludas serĉi establadon de egalŝancigoj por virinoj eneduko kaj dungado.Feministo rekomendas aŭ apogas la rajtojn kaj egalecon de virinoj.[4]

Feminisma teorio, kiu eliris el tiujfeminismaj movadoj, planas kompreni la naturon de seksa malegaleco ekzamenante la sociajn rolojn de virinoj kaj vivitan sperton; ĝi evoluigis teoriojn en gamo da fakoj por reagi al temoj kiaj ekzemple la socia konstruado de sekso kaj ĝenro.[5][6] Kelkaj el la pli fruaj formoj de feminismo estis kritikitaj por enkalkulado de nur blankaj, etburĝaj, kleraj virinoj. Tio kaŭzis la kreadon de etne specifaj aŭ multkulturismaj formuladoj de feminismo.

Feminismaj aktivuloj kampanjas por lavirinaj rajtoj - kiaj ekzemple kontrakta juro, posedado, kajbalotrajto - dum ankaŭ antaŭenigante korpan integrecon, aŭtonomion, kaj generajn rajtojn por virinoj. Feminismaj kampanjoj ŝanĝis sociojn, precipe en Okcidento, atingante virinan balotrajton, seksan neŭtralecon, egalansalajron por virinoj, generaj rajtoj por virinoj (inkluzive de aliro alkontraŭkoncipiloj kajaborto), kaj la rajto eniĝi en kontraktoj kaj posedi posedaĵon.[7][8] Feministoj laboris por protekti virinojn kaj knabinojn for de hejma perforto, seksa ĉikanado, kaj seksa atako.[9][10][11] Ili ankaŭ luktas porlaboraj rajtoj, inkluzive de akuŝferio, kaj kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio kontraŭ virinoj.[7][8][12] Feminismo estas plejparte dediĉita al temoj pri virinoj, sed ĉar feminismo serĉas seksan egalecon, multaj feministoj argumentis ke la liberigo de viroj estas necesa parto de feminismo kaj ke viroj ankaŭ estas tuŝitaj per seksismo kaj obeo al seksaj roloj.[13]

Ideologiaj tendencoj kontraŭaj al feminismo estasvirismo kajmaĉismoseksismo.

Feminisma teorio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloFeminisma teorio.
Julia Kristeva en Parizo en 2008. La verko deJulia Kristeva influis feminisman teorion en ĝenerala kaj feminisma literaturscienco aparte.

Feminisma teorio estas la etendaĵo de feminismo en teoria aŭ filozofia diskurso. Ĝi planas kompreni la naturon de seksa malegaleco. Ĝi ekzamenas la sociajn rolojn de virinoj, sperton, interesojn, kaj feminisman politikon en gamo da kampoj, kiaj ekzempleantropologio kajsociologio,komunikado,psikanalizo,ekonomiko,literaturo,eduko, kajfilozofio.[14] Dum ĝenerale disponigas kritikon de sociaj rilatoj, multe de feminisma teorio ankaŭ temas pri analizado de seksa malegaleco kaj la apogo al la interesoj de virinoj. Temoj esploritaj en feminismo inkludasdiskriminacion,objektigadon (aparte seksa objektigado), subpremadon,patriarkecon,[5][6][15]stereotipigon,arthistorion[16] kaj nuntempan arton,[17][18] kajestetikon.[19][20]

En la kampo deliteraturscienco,Elaine Showalter priskribas la evoluon de feminisma teorio kiel havado de tri fazoj. La unuan ŝi vokas "feminisma kritiko", per kiu la feminisma leganto ekzamenas la ideologiojn malantaŭ literaturaj fenomenoj. La duan Showalter vokas "ginokritiko", per kiu la "virino estas produktanto de teksta signifo". La lastan fazon ŝi vokas "seksa teorio", per kiu la "ideologia surskribo kaj la literaturaj efikoj de la sekso/seksa sistemo estas esploritaj".[21]

Tio estis egalita en la1970-aj jaroj fare de francaj feministinoj, kiuj evoluigis la koncepton deécriture féminin (kiu tradukiĝas kiel 'ina aŭ virineca skribo').[22]Helene Cixous argumentas ke skribo kajfilozofio estas falocentraj kaj kune kun aliaj francaj feministinoj kiaj ekzempleLuce Irigaray emfazas "skribon de la korpo" kielsubfosa praktikado.[22] La verko deJulia Kristeva, feminisma psikanalizistino kaj filozofo, kajBracha Ettinger,[23] artistino kaj psikanalizisto, influis feminisman teorion en ĝenerala kaj feminisma literaturscienco aparte. Tamen, kiel la akademiulo Elizabeth Wright indikas, "neniu el tiuj francaj feministoj akordigas sin kun la feminisma movado ĉar ĝi aperis en laanglalingva mondo".[22][24]

Io, kion ĉiuj verkoj de la feminisma pensado havas en komuno - kaj oni parolas pri tre vasta vario, kiu cetere inkluzivas marksisman malplimulton kaj liberalan plimulton, kaj alispecajn instruajn kritikajn poziciojn, kiuj daŭre argumentas ĉiuj unu kun la alia – estas ĝuste la rekono, ke esencaj kvalitoj ne estu atribuataj nek al viroj nek al virinoj pro ilia sekso.

Krome, la feminisma pensado okupiĝis ekde sia komenco pri la demando, kia estas virino, kia estas viro, kaj montras, ke ĉia, kia estas perceptata kiel esenca por tio kaj tio - por tiel diri, masklo kaj ino, estas fundamente malsamaj kaj ke eblas alkroĉi al ĉiu el ili korbon da supozoj, kondutmanieroj, rajtoj, devoj kaj ĉiukaze respondeco kaj kulpo - Ĝi fakte ne estas esenca en biologia aŭ genetika maniero aŭ de naskiĝo entute, kaj prefere meritas ekzamenon kaj komprenon en kulturaj, ekonomiaj, edukaj kaj politikaj kuntekstoj.

Movadoj kaj ideologioj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloFeminismaj movadoj kaj ideologioj.
Clara Zetkin en 1897.

Multaj koincidantaj aŭ preskaŭ koincidantaj feminismaj movadoj kaj ideologioj formiĝis tra la jaroj.

Liberala feminismo estasindividuisma formo de feminisma teorio, kiu koncentras sin al la kapablo de virinoj bonteni sian egalecon per siaj propraj agoj kaj elektoj. Liberalaj feministoj argumentas, ke la socio false kredas, ke virinoj estas nature malpli intelekte kaj fizike kapablaj ol viroj; tial ĝi tendencas diskriminacii kontraŭ virinoj en la akademio, la forumo, kaj la merkato. Liberalaj feministoj kredas, ke "virina subordigo radikas en aro de kutimaj kaj juraj limigoj, kiuj obstruas la eniron kaj sukceson de virinoj en la tiel nomata publika mondo." Ili strebas al seksa egaleco per politikaj kaj juraj reformoj.[25]

Marksisma feminismo estas skolo de feminismo, kiu koncentras sin al la enketado kaj klarigado de la manieroj kiel virinoj estas subpremitaj per sistemoj de kapitalismo kaj privata proprieto. Laŭ marksismaj feministoj, la liberiĝo de la virino eblas nur per radikala rekonstruo de la hodiaŭa, kapitalisma ekonomio, en kiu la plimulto el la laboro de virinoj estas nekompensita.

Radikala feminismo estas vidpunkto en feminismo, kiu subtenas radikalan reordigon de la socio, kie vira supereco estas forigita en ĉiuj sociaj kaj ekonomiaj kuntekstoj. Radikalaj feministoj klopodas aboli patriarkecon per defiado de ekzistaj sociaj normoj kaj institucioj, anstataŭ per pure politika procedo. Tio inkludas defion al la nocio de tradiciaj seksaj roloj, kontraŭon al la seksa objektigado de virinoj, kaj plivastigon de la publika konscio pri aferoj, kiaj seksperforto kaj perforto kontraŭ virinoj. Radikalaj feministoj lokas la radikan kaŭzon de la subpremado de la virino en patriarkecaj seksaj rilatoj, kontraŭe al juraj sistemoj aŭ klaskonflikto.

Intersekcisma feminismo (aŭpluraneca feminismo), kiu evoluis el kritiko de radikala feminismo nome la "reviziisma feminisma teorio," studas la efektojn de samtempaj formoj de diskriminaciado, precipe rilate al neblankaj virinoj. Tiu teorio elmerĝiĝis el la historia malinkludo de nigraj virinoj, ne nur de la feminisma movado sed ankaŭ de la movado por lacivilaj rajtoj deafrik-usonanoj, kaj subtenas la pretendojn de neblankaj virinoj, ke ili apartenas al ambaŭ tiuj politikaj sferoj. Kiellesba feminismo,nigra feminismo,postkolonia feminismo, kajtransfeminismo, la intersekca skolo disputas la ideon, ke virinoj estas kategorio de samuloj esence kunhavante la samajn vivajn spertojn kaj radikas en la konstato, ke blankaj mezklasaj virinoj ne servas kiel aŭtentika reprezentaĵo de la tuta feministaro. Rekonante, ke la formoj de subpremado, kiujn spertas blankaj mezklasaj virinoj, malsamas al tiuj spertataj de nigraj, malriĉaj, aŭ handikapaj virinoj, intersekcismaj feministoj klopodas kompreni la manierojn kiel sekso, raso, kaj klaso kombiniĝas por "determini la virinan sorton."

Ekzistas ankaŭ Feminisma Esperanta Movado, ekde 2004.

Anarki-feminismo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAnarki-feminismo.
Emma Goldman, ofte konsiderita la fondinto de la anarki-feminismo.

Anarki-feminismo kombinasanarkiismon kaj feminismon. Ĝi ĝenerale vidaspatriarkecon kiel manifestaĵo de nevolontahierarĥio. Anarki-feministoj kredas, ke la lukto kontraŭ patriarkeco estas esenca parto de laklasbatalo, kaj de la anarkiisma lukto kontraŭ laŝtato. Esence, la filozofio vidas anarkiisman luktadon kiel necesa ero de feminisma luktado, kaj renverse. Laŭ L. Susan Brown, "anarkiismo estas politika filozofio, kiu kontraŭas ĉiujn rilatojn de potenco, kaj estas defundamente feminisma". Anarki-feminismo aperas enindividuismaj kajsociemaj formoj, kun pli da individuistoj enUsono, kaj pli da sociemaj anarkiistoj enEŭropo.

Anarki-feminismon inspiris aŭtoroj kaj teoriantoj de la malfrua19-a kaj frua20-a jarcentoj, kiel la anarki-feministinojEmma Goldman,Voltairine de Cleyre kaj Lucy Parsons. Dum laHispana Enlanda Milito anarki-feminista grupoMujeres Libres (Liberaj Virinoj) organiziĝis por defendi kaj anarkiismajn, kaj feminismajn ideojn.

Anarki-feministoj kritikas la vidojn de iuj el la tradiciaj anarkiistaj teoriantoj kielPierre-Joseph ProudhonMiĥail Bakunin, ĉar tiuj ĉi vidis patriarkecon kiel malgrava problemo integra nur alkapitalismo, kiu malaperus kun ĝi. Kelkaj eĉ subtenis patriarkecon. Proudhon, ekzemple, vidis lafamilion kiel la plej baza unuo desocio kaj siamoraleco, kaj pensis, kevirinoj havas respondecon plenumi tradician rolon en ĝi.

Aliaj tendencoj

[redakti |redakti fonton]

Kultura feminismo estas la ideologio de "ina naturo" aŭ "ina esenco" kiu klopodas revalidigi tion kion oni konsideras subvalorigitaj inaj atributoj.[26] Ĝi emfazas la diferencon inter viroj kaj virinoj sed konsideras ke la diferenco estas psikologia, kaj estas kulture konstruita pli ol biologie denaske.[27] Ties kritikistoj asertas, ke ĉar ĝi estas bazita suresencisma vidpunkto de la diferencoj inter viroj kaj virinoj kaj defendas sendependecon kaj institucikonstruado, tio kondukis al feministoj retiriĝi elpolitiko al "vivo-stilo".[28] Kritikisto Alice Echols (feminisma historiisto kaj kultura teoriulo), konsideras, ke membro deRedstockings Brooke Williams estis kiu enkondukis la terminon "kultura feminismo" en 1975 por priskribi la senpolitikigon deradikala feminismo.[28]

Diferenca feminismo estis disvolvigita de feministoj en la1980-aj jaroj, parte kiel reago al la "egaleca feminismo". Kvankam la diferenca feminismo ankoraŭ celas al egaleco, ĝi emfazas la diferencojn inter viroj kaj virinoj kaj argumentis, ke identeco aŭ sameco ne necesas por viroj kaj virinoj, kaj viraj kaj virinaj valoroj estu traktitaj egalece.[29] Kelkaj tendencoj de diferenca feminismo, por ekzemplo tiu de Mary Daly, argumentas, ke viroj kaj virinoj ne estas diferencaj kaj havas diferencajn valorojn aŭ diferencajn manierojn por sciaro, sed ke virinoj kaj iliaj valoroj estas superaj al tiuj de viroj.[30]

Ekofeminismo ligasekologion kun feminismo. Ekofeministoj vidas la dominadon al virinoj kiel esence el la samaj ideologioj kiuj kondukas al la dominado de lamedio. Okcidentaj patriarkecaj sistemoj, en kiuj viroj posedas kaj kontrolas la teron, estas vidataj kiel responsaj pri la subpremado de virinoj kaj detruado de la natura medio. Ekofeministoj argumentas, ke povaj viroj kontrolas la teron, kaj tiele povas ekspluati ĝin por siaj propraj profito kaj sukceso. En tiu situacio, ekofeministoj konsideras virinojn kiel ekspluatitaj de povaj virinoj por siaj propraj profito, sukceso kaj plezuro. Tiele ekofeministoj argumentas, ke kaj virinoj kaj la medio estas ambaŭ ekspluatitaj kiel pasivajpeonoj en la kurkonkurenco al la dominado. Ekofeministoj argumentas, ke la povaj homoj kapablas havi avantaĝon el ili distinge ĉar ili estas vidataj kiel pasivaj kaj ankaŭ senhelpaj.[31] Ekofeminismo konektas la ekspluatadon kaj dominadon de virinoj kun tiu de la medio. Kiel vojo al la reparado de sociaj kaj ekologiaj maljustecoj, ekofeministoj sentas, ke virinoj devas labori al la kreado desana medio kaj la finigo de la detruado de la teroj al kiuj plej virinoj devas fidi por vivteni siajn familiojn.[31]

Ekofeminismo argumentas, ke estas konekto inter virinoj kaj naturo kiu venas el ilia komuna historio de subpremado fare de patriarkeca okcidenta socio. Vandana Shiva postulas, ke virinoj havas specialan konekton kun la medio tra sia ĉiutaga interagado kun ĝi, kio estas ignorita. Ŝi diras, ke "virinoj en vivtenadaj ekonomioj, produktante kaj reproduktante riĉon en partnereco kun la naturo, estis espertuloj en sia propra rajto de holistika kaj ekologia sciaro de la naturaj procezoj. Sed tiuj alternativaj manieroj de sciaro, kiuj estas orientitaj al la sociaj profitoj kaj vivtenadaj necesoj ne estas agnoskitaj de lakapitalismareduktismaparadigmo, ĉar ĝi malsukcesas percepti la interkonektecon de naturo, aŭ la konekton de la vivoj, laboroj kaj sciaroj de virinoj kun la kreado de riĉo."[32] Tamen, feminista kaj soci-ekologisto Janet Biehl kritikis ekofeminismon ĉar ĝi fokusis tro multe al mistikisma konekto inter virinoj kajnaturo kaj ne sufiĉe al la veraj kondiĉoj de virinoj.[33]

Postkolonia feminismotriamonda feminismo estasintersekcisma formo de feminismo, kiu evoluis kiel respondo al akuzita fokuso en la dominanta formo de feminismo nur pri la spertoj de virinoj enokcidentaj kulturoj. Postkolonia feminismo strebas inkludi en sia ekzamenado la manierojn, kielrasismo kaj la longdaŭraj politikaj, ekonomiaj, kaj kulturaj efektoj dekoloniismo tuŝas neblankajn, neokcidentajn virinojn en lapostkolonia mondo. Postkolonia feminismo originis kiel kritiko de feminismaj teoriistoj en evoluantaj landoj, rimarkante la universaligan tendencon de popularaj feminismaj ideoj kaj argumentante, ke virinoj, kiuj loĝas en neokcidentaj landoj, estas misreprezentataj.

Postkolonia feminismo argumentas, ke kiam oni uzas la terminon "virino" kiel universalan grupon, virinoj iĝas difinitaj nur laŭ sia sekso kaj ne laŭ socia klaso, raso, etno, aŭ seksa prefero. Postkoloniaj feministoj ankaŭ klopodas inkludigi la ideojn deindiĝenaj kaj aliaj triamondaj feminismaj movadoj en popularan okcidentan feminismon. Postkolonian feminismon ofte kritikas anoj de la dominanta formo de feminismo laŭ la rezono, ke ĝi malfortigas la pli vastan feminisman movadon per divido de ĝi. Ĝi ofte estas kritikata ankaŭ en la postkolonia mondo pro akuzitaj propraj okcidentaj biasoj.[34]

Socialismo kaj Marksismo

[redakti |redakti fonton]
Clara Zetkin kajRosa Luxemburg, 1910.

Socialisma feminismo konektas la subpremadon de virinoj almarksismaj ideoj pri ekspluatado, subpremado kajlaboro. Socialismaj feministoj vidas malegalecon stari kaj en la laborloko kaj en la hejma sfero kiu tenas virinojn suben.[35] Socialismaj feministoj vidas prostituadon, hejman laboron, filzorgon kaj geedzecon kiel vojoj en kiuj virinoj estas ekspluatataj de patriarkeca sistemo kiu senvalorigas virinojn kaj la substancan laboron kiun ili faras. Socialismaj feministoj fokusas siajn energiojn al malproksimaj ŝanĝoj kiuj tuŝas al socio kiel tuto, pli ol al individua bazo. Ili vidas la neceson labori kun ne nur viroj sed ankaŭ kun aliaj grupoj, ĉar ili vidas la subpremadon de virinoj kiel parto de pli granda modelo kiu tuŝas ĉiun enmetitan en la kapitalisma sistemo.[36]

Marx sentis, ke kiam klassubpremado estos superita, ankaŭ ĝenra subpremado foriros;[37] tio estasMarksisma feminismo. Kelkaj socialismaj feministoj, multaj de la feminisma movado "Radical Women" kaj de la "Freedom Socialist Party", indikas al la klasikaj marksismaj verkoj deFriedrich Engels[38] kaj deAugust Bebel[39] kiel forta klarigo de la ligilo inter ĝenra subpremado kaj klas-ekspluatado. Por kelkaj aliaj socialismaj feministoj, tiu rigardo al la ĝenra subpremado estas naiva kaj multo de la verkaro de socialismaj feministoj iris al separado de ĝenraj fenomenoj el klasfenomenoj. Kelkaj kontribuantoj al socialisma feminismo kritikis tiujn tradiciajn marksismajn ideojn ĉar estis ege silentaj pri ĝenra subpremado escepte por inkludi ĝin sub pli larĝa klasa subpremado.[40]

Fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento, kajClara Zetkin kajEleanor Marx estis kontraŭ la demonigo de viroj kaj subtenisproletaran revolucion kiu superis tiom multajn maskl-femalajn malegalecojn kiel eble.[41] Ĉar ilia movado jam havis la plej radikalajn postulojn de la egaleco de virinoj, plej marksismaj estroj, kiel Clara Zetkin[42][43] kajAleksandra Kolontaj[44][45] kontraŭmetis marksismon kontraŭ feminismo, pli ol klopodi kombini ilin.

Gravaj virinoj

[redakti |redakti fonton]

El la historio de feminismo interalie elstaras:

Simone de Beauvoir en 1967.

Kontraŭfeminismo

[redakti |redakti fonton]

En lahistorio, kaj tra malsamaj kulturoj,kontraŭfeminismo havis diversajn formojn. Ekzemple, okcidentaj kontraŭfeministoj en la malfrua19-a jarcento kaj frua20-a jarcento rezistis lavirinan balotrajton, kaj kelkaj okcidentaj grupoj ankoraŭ kontraŭstaras tion, kiaj lanovreakcio kaj lausonajprakonservistoj. Postaj kontraŭfeministoj kontraŭstaras rajton al egalajsalajroj, rajton al vire malaprobitaj sanaj operacioj, kaj aliajn egalajn rajtojn.[46][47] Sed kontraŭstarado de egalaj rajtoj povas esti farata ankaŭ derevoluciemaj feministoj (ĉefeanarki-feministoj; ne konfuzu ilin kunradikalaj feministoj), ekzempleEmma Goldman dum la frua 20-a jarcento, pro tio, ke ili ne volas partopreni en la sistemo, kiun ili opinias la radiko de la subpremado de virinoj. Simile, kontraŭstarado de egalaj salajroj povas radiki en la rezono, kelaboristoj rajtas ricevi ĉiom da la profitoj de sia propra laboro, do salajroj estu abolitaj anstataŭ egaligitaj.[48]

Demografio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ enketo de 2014 de Ipsos kiu kovris 15 disvolvigitajn landojn, 53 procento de respondintoj identigis sin kiel feministoj, kaj 87% konsentis, ke "virinoj estu egale traktitaj al viroj en ĉiuj areoj bazitaj sur ilia kompetenteco, ne sur ilia ĝenro". Tamen, nur 55% el virinoj konsentis, ke ili havas "plenan egalecon kun viroj kaj liberon por atingi plenajn sonĝojn kaj aspirojn".[49] Kunprenitaj, tiuj studoj respegulas la gravon diferenci inter postulado de "feminisma identeco" kaj subtenado de "feminismaj sintenoj aŭ kredoj."[50]

Usono

[redakti |redakti fonton]

Laŭ enketo de 2015, 18 procento de usonanoj konsideras sin feministoj, dum 85 procento informis, ke ili kredas en "egaleco por virinoj". Spite la popularan kredon en egalaj rajtoj, 52 procento ne identigis sin kiel feministo, 26 procento estis necerta, kaj kvar procento​ ne havigis respondon.[51]

Kovrilpaĝo de la n-ro 39, aŭtuno 2015 de la esperantlingva feminisma revuo Femina.

Sociologia esplorado montras ke en Usono pliiĝantaj edukaj atingoj estas asociaj kun pli granda subteno por la feminismaj aferoj. Aldone, politike liberalaj personoj pli verŝajne subtenas feminismajn idealojn kompared kun tiuj kiuj estas konservismaj.[52][53]

Britio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ nombraj enketoj, 7 procento de Britoj konsideras sin feministoj kaj 83% diras, ke ili subtenas egalecon de oportunoj por virinoj – tio inkludis eĉ pli altan subtenon el viroj (86%) ol el virinoj (81%).[54][55]

Publikaĵoj

[redakti |redakti fonton]

EnEsperanto regule aperadas la feminisma revuoFemina.

Krome ekde2014 ekzistas la blogoEgalecen, kiu "celas blogi pri pluraneca feminismo en Esperanto."[56]

Organizoj kaj movadoj

[redakti |redakti fonton]

Artikolo de Enciklopedio de Esperanto

[redakti |redakti fonton]


Enciklopedio de EsperantoEnciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el laEnciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin pervikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablononEdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Feminismo. Ekde la komenco virinoj ludis gravan rolon en la historio de E.Klara Zilbernik, la edzino de Z, estis kvazaŭ baptopatrino al ties verko, helpante ĝian publikigon kaj poste fidele kaj nelaciĝeme zorgante pri ĝia prospero. Krom kaj post ŝi multaj kapablaj virinoj laboris fervore por la disvastigo de E kaj ĝia interna ideo. Dume, la rolo de la virino en la mondo entute fariĝis pli kaj pli grava. Estiĝis la t. n. feminista movado, postulanta por virinoj la samajn rajtojn sociajn, ekonomiajn kaj politikajn, kiujn jam havis la viroj. Formiĝis gravaj int. ligoj de virinoj, kiuj celis protekton kontraŭ ĉia perforta subigo de homoj aŭ popoloj kaj antaŭ ĉio malebligon de militoj. La fincelo de tiuj ligoj estas esence identa al E-ismo, kiu tamen, krom la neceso interpacigi la popolojn, ankaŭ malkovris taŭgan helpilon por atingi tiun celon. Tion ekkonante, kelkaj klarvidaj E-istoj, por forigi la lingvajn malfacilaĵojn, decidis arigi ĉirkaŭ si kiel eble plej multe da virinoj. Kun ilia helpo ili volis pruvi antaŭ la publiko, ke int. paco estas ebla nur sur bazo de int. interkompreniĝo, t. e. sur fundamento de neŭtrala mondhelplingvo, kia estas E. Tiel estiĝisUnuiĝo de E-istaj Virinoj. (UDEV.) Junaĝa kaj laŭ amplekso ankoraŭ malgranda tiu Unuiĝo jam faris respektindan sumon da laboro. Okaze de la 22-a UK, la unua post ĝia estiĝo aŭstria anino, dum demonstracio de la Londona Klubo en Hyde Park turnis sin al la virinoj inter granda amaso da ĉirkaŭstarantoj kun peto, ke ili lernu kaj poste disvastigu E-n por defendi pere de ĝi siajn virinajn kaj precipe siajn patrinajn rajtojn, kaj helpu al la fratinoj en tiuj landoj, kies leĝoj ankoraŭ rifuzas samrajtecon al la virinoj. Dum la 23-a UK en Kraków UDEV sendis gratulleteron al Ligo de Patrinoj kaj Edukistinoj pro ties propagando per flugfolioj esperantlingvaj, kaj monon al Int. Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco. Plej gravaj estas la laboroj de la franca grupo, sekcio de UDEV. Forta estis la financa kaj morala helpo deMarcelle Tiard (mortinta en 1931). Ŝia ĉefa kunlaborantino M. Borel ofereme daŭrigas la komunan agadon, uzante sian influon en virinaj rondoj por sukcesigi E-n. (Ekzemple mendis esperantlingvajn glumarkojn por 1500 fr. eldonitajn de la Ligo de Virinoj antaŭ la Konferenco de Senarmigo.) La Ligo mem subtenis M. Borel en ŝiaj klopodoj oficialigi E-n ĉe la int. kongreso de la Ligo dum 1932, 20 diverslingvaj delegitoj jam subskribis la proponon kaj nur pro lertaj manovroj ktp. E ankoraŭ ne sukcesis, sed la propono estos ripetata je la unua taŭga okazo. UDEV tiam morale kaj finance subtenas la militrezistantojn. (Ligo Einstein) r. UDEV. AMALIA BERGER.


Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PIV 2020
  2. Feminism – Definition and More from the Free Merriam-Webster Dictionary. merriam-webster.com. Alirita 12a Junio 2011 .
  3. Definition of feminism noun from Cambridge Dictionary Online: Free English Dictionary and Thesaurus. dictionary.cambridge.org. Alirita 12a Junio 2011 .
  4. (junio 2012)Oxford English Dictionary,‑a eldono, Oxford University Press. (Difino de nomo. Subskribo eble postulata.)
  5. 5,05,1Chodorow, Nancy. (1989)Feminism and Psychoanalytic Theory. New Haven, Conn.: Yale University Press.ISBN 978-0-300-05116-2.
  6. 6,06,1 (1977) “'In a Different Voice: Women's Conceptions of Self and Morality'”,Harvard Educational Review 47 (4),p. 481–517. Alirita 8a Junio 2008.. 
  7. 7,07,1Butler, Judith (marto 1992). “Feminism in Any Other Name”,Differences 6 (2–3),p. 30. 
  8. 8,08,1Messer-Davidow, Ellen. (2002)Disciplining Feminism: From Social Activism to Academic Discourse. Durham,N.K.: Duke University Press.ISBN 0-8223-2843-7.
  9. Echols, Alice. (1989)Daring to Be Bad: Radical Feminism in America, 1967–1975. Minneapolis: University of Minnesota Press, p. 416.ISBN 0-8166-1787-2.
  10. Cornell, Drucilla. (1998)At the Heart of Freedom: Feminism, Sex, and Equality. Princeton, N.J.: Princeton University Press.ISBN 978-0-691-02896-5.
  11. Campaign: Stop Violence against WomenArkivigite je 2014-10-06 per la retarkivoWayback Machine.
  12. Price, Janet; Shildrick, Margrit. (1999)Feminist Theory and the Body: A Reader. Nov-Jorko: Routledge, p. 487.ISBN 0-415-92566-5.
  13. hooks, bell. (2000)Feminism Is for Everybody: Passionate Politics. Cambridge, Mass.: South End Press.ISBN 0-89608-629-1.
  14. Brabeck, M. kaj Brown, L. (kun Christian, L., Espin, O., Hare-Mustin, R., Kaplan, A., Kaschak, E., Miller, D., Phillips, E., Ferns, T., kaj Van Ormer, A.) 'Feminist theory and psychological practice', en J. Worell kaj N. Johnson (eld.)Shaping the future of feminist psychology: Education, research, and practice (Washington, D.C.: American Psychological Association, 1997), pp.15-35
  15. Lerman, Hannah,Feminist Ethics in Psychotherapy (Springer Publishing Company, 1990)ISBN 978-0-8261-6290-8
  16. Pollock, Griselda.Looking Back to the Future: Essays on Art, Life and Death. G&B Arts. 2001.ISBN 90-5701-132-8
  17. de Zegher, Catherine. Inside the Visible. Massachusetts: MIT Press 1996
  18. Armstrong, Carol and de Zegher, Catherine.Women Artists at the Millennium. Massachusetts: October Books / MIT Press 2006.ISBN 0-262-01226-X
  19. Arnold, Dana kaj Iverson, Margaret (Eds.). Art and Thought. Blackwell. 2003.ISBN 0-631-22715-6
  20. Florence, Penny and Foster, Nicola. Differential Aesthetics. Ashgate. 2000.ISBN 0-7546-1493-X
  21. Showalter, Elaine. (1979) “Towards a Feminist Poetics”,Women Writing about Women. Croom Helm, p. 25–36.ISBN 978-0-85664-745-1.
  22. 22,022,122,2Wright, Elizabeth. (2000)Lacan and Postfeminism (Postmodern Encounters). Icon Books.ISBN 978-1-84046-182-4.
  23. Ettinger, Bracha, 'The Matrixial Borderspace'. (Essays from 1994-1999), University of Minnesota Press 2006.ISBN 0-8166-3587-0.
  24. Kristeva, Julia. (1986)The Kristeva reader. Nov-Jorko: Columbia University Press.ISBN 0-231-06325-3.
  25. Tong, Rosemarie. 1989. Feminist Thought: A Comprehensive Introduction. Oxon, United Kingdom: Unwin Human Ltd. Ĉapitro 1
  26. Alcoff, Linda (Spring 1998)."Cultural Feminism Versus Post-Structuralism: the Identity Crisis in Feminist Theory". Signs. The University of Chicago Press. 13 (3): 405–436. doi:10.1086/494426. ISSN 0097-9740. JSTOR 3174166. Alirita la 13an de decembro 2019.
  27. Kramarae, Cheris; Spender, Dale (2000). Routledge international encyclopedia of women: global women's issues and knowledge. New York: Routledge. p. 746.ISBN 0415920906.
  28. 28,028,1Taylor, Verta; Rupp, Leila J. (Autumn 1993). "# Women's Culture and Lesbian Feminist Activism: A Reconsideration of Cultural Feminism". Signs. The University of Chicago Press. 19 (1): 30. doi:10.1086/494861. ISSN 0097-9740. JSTOR 3174744.
  29. Voet, Rian (1998). Feminism and Citizenship. SAGE Publications Ltd.
  30. Tandon, Neeru. Feminism: A Paradigm Shift. p. 68.
  31. 31,031,1MacGregor, Sherilyn. (2006)Beyond mothering earth: ecological citizenship and the politics of care. Vancouver: UBC Press, p. 286.ISBN 0-7748-1201-X.
  32. Shiva, Vandana (1988). Staying alive: women, ecology and development. London: Zed Books.ISBN 978-0-86232-823-8.
  33. Biehl, Janet (1991). Rethinking eco-feminist politics. Boston, Massachusetts: South End Press.ISBN 978-0-89608-392-9.
  34. Chatterjee, Sushmita (2016-02-01). “What Does It Mean to Be a Postcolonial Feminist? The Artwork of Mithu Sen”,Hypatia (en) 31 (1),p. 22–40.doi:10.1111/hypa.12225. 
  35. Monstrous Domesticity by Faith Wilding. Alirita 31a de majo 2007 .
  36. Ehrenreich, Barbara.What is Socialist Feminism, enWIN Magazine, 1976.
  37. Marx, Karl,Capital tradukita de B. Fowkes (Penguin Classics, 1990),(ISBN 978-0-14-044568-8).
  38. Engels, Friedrich. (1972)The origin of the family, private property, and the state, in the light of the researches of Lewis H. Morgan. Nov-Jorko: International Publishers.ISBN 978-0-85315-260-6.
  39. Bebel, August. Woman Under Socialism. University Press of the Pacific.ISBN 978-1-4102-1564-2.
  40. (Summer 1986) “Feminism and Class Politics: A Round-Table Discussion”,Feminist Review (23),p. 17.doi:10.2307/1394718. 
  41. Stokes, John. (2000)Eleanor Marx (1855–1898): life, work, contacts. Aldershot: Ashgate.ISBN 978-0-7546-0113-5.
  42. Zetkin, ClaraOn a Bourgeois Feminist Petition (1895).
  43. Zetkin, ClaraLenin on the Women's Question.
  44. Kollontai, AlexandraThe Social Basis of the Woman Question (1909).
  45. Kollontai, AlexandraWomen Workers Struggle For Their Rights (1919).
  46. Ford, Lynne E.. (2009)Encyclopedia of Women and American Politics, p. 36.ISBN 978-1-4381-1032-5.
  47. Maddux, Kristy, "When patriots protest: the anti-suffrage discursive transformation of 1917", Fall 2004, paĝoj 283–310.
  48. Marshall, Peter. (1992)Demanding the impossible : a history of anarchism, p. 409.ISBN 0-00-217855-9.
  49. Clark, Julia. Can Men Be Feminists Too? Half (48%) of Men in 15 Country Survey Seem to Think So (2014). Alirita 26a de aŭgusto 2016 .
  50. (October 2012) “Sociological Research on Feminism and the Women's Movement: Ideology, Identity, and Practice”,Sociology Compass 6 (10),p. 823–832.doi:10.1111/j.1751-9020.2012.00484.x. 
  51. Allum, Cynthia, "82 percent of Americans don't consider themselves feminists, poll shows", The New York Times,9-a de aprilo2015. Kontrolita 26a de aŭgusto 2016.Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2016-08-28. Alirita 2019-12-14 .
  52. (23-a de novembro2015) “Race, Ethnicity, Sexuality, and Women's Political Consciousness of Gender”,Social Psychology Quarterly 78 (4),p. 365–386.doi:10.1177/0190272515607844. 
  53. (15a de novembro 2016) “Intersectional Masculinities and Gendered Political Consciousness: How Do Race, Ethnicity and Sexuality Shape Men's Awareness of Gender Inequality and Support for Gender Activism?”,Sex Roles 77 (3–4),p. 141–154.doi:10.1007/s11199-016-0702-2. 
  54. Attitudes to Gender in 2016 Britain – 8,000 Sample Study for Fawcett Society (angle) (2016-01-18). Alirita 2019-06-28 .
  55. Sanghani, Radhika, "Only 7 per cent of Britons consider themselves feminists", The Telegraph, 2016-01-15. (en-GB)
  56. Egalecen - "Pri ni"

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Assiter, Alison (1989). Pornography, feminism, and the individual. London Winchester, Mass: Pluto Press.ISBN 9780745303192.
  • DuBois, Ellen Carol (1997). Harriot Stanton Blatch and the Winning of Woman Suffrage. New Haven, Conn.: Yale University Press.ISBN 978-0-300-06562-6.
  • Flexner, Eleanor (1996). Century of Struggle: The Woman's Rights Movement in the United States. The Belknap Press.ISBN 978-0-674-10653-6.
  • Friedan, Betty (1997). The Feminine Mystique. New York: Norton.ISBN 9780393040494.
  • Goodman, Robin Truth (2010). Feminist Theory in Pursuit of the Public: Women and the 'Re-Privatization' of Labor. New York: Palgrave Macmillan.
  • Hewlett, Sylvia Ann (1986). A Lesser Life: The Myth of Women's Liberation in America. First ed. New York: W. Morrow and Co.ISBN 0-688-04855-2
  • Holt, Douglas; Cameron, Douglas (2010). Cultural Strategy: Using Innovative Ideologies to Build Breakthrough Brands. Oxford University Press.ISBN 978-0-19-958740-7.
  • Lyndon, Neil (1992). No More Sex Wars: The Failures of Feminism. London: Mandarin, 1993, cop. 1992.ISBN 0-7493-1565-2
  • Richards, Janet Radcliffe (2013). The sceptical feminist: a philosophical enquiry. London: Routledge.ISBN 9780415637060.
  • Stansell, Christine (2010). The Feminist Promise: 1792 to the Present.ISBN 978-0-679-64314-2.
  • Steichen, Donna (1991). Ungodly Rage: the Hidden Face of Catholic Feminism. San Francisco, Calif.: Ignatius Press.ISBN 0-89870-348-4

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Politikaj ideologioj
Anarkiismo
Socialismo
Liberalismo
Faŝismo
Pri religio
Pri naturo
Pri sekso
Kontraŭe
Cetere
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloFeminismangle.

Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Feminismo&oldid=9120550"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp