Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Feignies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feignies
komunumo en FrancioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
StatusoKomunumo
LandoFrancio
RegionoHauts-de-France
DepartementoNord
ArondismentoAvesnes-sur-Helpe
KantonoAulnoye-Aymeries ekde 2015, antaŭeBavay
INSEE kodo59225[+]
Poŝtkodo59750
En TTTOficiala retejo[+]
UrbestroJean Jarosz
Demografio
Loĝantaro6 703  (2023)[+]
Loĝdenso357 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo50° 18′ N,3° 55′ O(mapo)50.3022222222223.9180555555556Koordinatoj:50° 18′ N,3° 55′ O(mapo)[+]
Alto130 m - 161 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo18,8 km² (1 880 ha)[+]
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Feignies (Nord)
Feignies (Nord)
DEC
Situo de Feignies
Feignies (Francio)
Feignies (Francio)
DEC
Situo de Feignies

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoFeignies[+]
vdr

Feignies estaskomunumo deFrancio, kiu apartenas al la historia regionoHenegovio (franceHainaut respektiveflandreHenegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de laReĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝisituas en ladepartementoNord [nɔʁ] (okcidentflandreNoorderdepartement), en laregionoHauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"pikardeHeuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regionoNordo-Kaleza Markolo (franceNord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandreNoord-Nauw van Calais).

Fine de 2023 en la komunumo vivis6 703 loĝantoj sur areo de18,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de357 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al laarondismentoAvesnes-sur-Helpe (franceArrondissement d'Avesnes-sur-Helpe,nederlandeArrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al lakantonoAulnoye-Aymeries.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Feignies geografie kaj historie apartenas al lafranca-belga translima regionoHenegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj :paleozoika soklo,mezozoika kreto, sed ankaŭkenozoikajsabloargilo plejparte kovritaj deleŭso.

La urbeto Feignies apartenas al la proksima kunurbaro deMaubeuge. Ĝi etendiĝas sur 18,8 km². Ĝi situas ĉe la nacia vojo RN49, interValenciennes kajJeumont. El la komunumo fontas la riveretoFlamenne.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

La fortikaĵo Leveau estis konstruita enkadre de konstruprogramo de1874, kiu planis la starigon de ses similaj fortikaĵoj ĉirkaŭMaubeuge por protekti la urbon kontraŭ bombardadoj. La fortikaĵo troviĝas 3250 metrojn nordokcidente de la centra placo de Feignies, kaj entute etendiĝas sur 8 hektaroj. Asocio cele al la konservado kaj renovigo de la fortikaĵo estis kreita en1993.

Administrado

[redakti |redakti fonton]

Feignies apartenas lakantono de Bavay, kies ĉefurbo estasBavay. Tiu kantono mem estas parto de laarondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de ladepartemento Nord.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Feignies&oldid=8992113"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp