Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fegeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fegeo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Seksovira
PatroAlfeo
InfanojAlphesiboea • Pronoo • Agenor • Arsinoë • Axion • Temenus
vdr

Laŭ lahelena mitologio,Fegeo (el lagrekaΦηγεύς, «manĝebla kverko»[1]), estis reĝo deFegeoPsofiso, nordokcidenta urbo enArkadio[2]. La urbo Fegeo, kiu antaŭe nomiĝisErimanto, verŝajne ricevis sian nomon honore al tiu reĝo, kiun kelkaj konsideras fondinto de la urbo[3]. Tamen oni verŝajne ŝanĝis poste ĝian nomon denove al la definitiva: Psofiso[4][5].

Poliniko donacas alErifilo lakolieron de Harmonio, laŭatika ruĝ-figuraenoĥoo (ĉ.450-440 a.K.). La avido posedi tiun magian objekton kaŭzis la morton de multaj membroj de lateba reĝa familio, kaj poste tiuarkadia, inkluditeFegeo.

Li estis filo de lariver-dioAlfeo (aŭ deInaĥo kajMelio, laŭ alternativa versio laŭ kiu li estus frato de la famaForoneo). Fegeo havis du filojn,Pronoo kajAgenoro, kaj filinon nomiĝintanArsinoo[6].Paŭzanio variigas la nomojn de la idaro de Fegeo: laŭ li, ili nomiĝisTemeno,Aksiono kajAlfesibeo, respektive[7].

Fegeo helpis kaj gastigisAlkmeonon, unu el laepigonoj kiu tiam suferadis la sencesan persekutadon de laerinioj ĉar li estis murdinta sian propran patrinon,Erifilo. Preskaŭ freneze, li atingis Psofison, kie Fegeo senpekigis lin. Iom poste Arsinoo, filino de Fegeo, enamiĝis kaj fine edziniĝis al Alkmeono. Okaze de la geedziĝo, la epigono donacis al sia nova edzino lakolieron kaj tunikon deHarmonio, kiuj antaŭe apartenis al sia patrino.

Tamen, la geedzeco daŭris malmulte, ĉar Alkmeono kaŝe forlasis Arsinoon kaj foriris al alia lando. Onidire, la grundo de Psofiso iĝis malfruktodona ĝuste pro la krima vivo de la ĵusalveninto, kaj orakolo konsilis lin translokiĝi al nova insulo kiu estis ĵus-spruĉinta el la akvo deAĥeloo. Laŭ la tradicio, la erinioj ne plu povus torturi lin en nova lando. Neniu vidis Alkmeonon denove ĝis kiam li revenis hejmen por peti la donacon kiun li faris al la filino de Fegeo. Por ĝin akiri senprobleme, li mensoge asertis ke ĝi estis bezonata por, per donado alorakolejo de Delfo, liberiĝi de la monstraj erinioj. Sed la vero estis ke Alkmeono sekrete edziĝis denove, alKaliroo, filino de la revera dio Aĥeloo, kiu postulis tiun donacon.

Naive, Arsinoo donis la kolieron kaj tunikon al sia eks-edzo, iluziplene pro la verŝajna reakordiĝo. Fegeo konsentis, sed maldiskreta servisto de Alkmeono informis lin pri la trompo, kaj la reĝo, ekkolerite, ordonis siajn filojn murdi Alkmeonon kiam li foriru el la reĝa palaco (por ne malobeo la sakralaj leĝoj pri gastigado. Do, Arsinoo, kiu sciis nenion pri tio, ĉeestis hororplene la morton de sia (laŭ ŝi) fidela edzo fare de siaj propraj fratoj. Sen ebligi Fegeon klarigi la kialojn, la princino alvokis teruran malbenon, laŭ kiu la murdistoj de sia edzo mortos antaŭ la sekva nov-luno.

En sia klopodo eviti la aŭguron, Fegeo malliberigis sian filinon en kofro kaj sendis ŝin al reĝo deNemeo. Li ankaŭ ordonis siajn filojn vojaĝi alDelfo por senpekiĝi. Sed kiam Kaliroo eksciis pri la murdo de Alkmeono, li petegis alZeŭso ke siaj filoj, ankoraŭ beboj, kresku tiel rapide ke ili kapablu venĝi sian patron. Pro kompato, kaj ĉar li emis amindumi la nimfon, la dio konsentis, doAkarnano kajAmfotero subite iĝis plenkreskuloj, kaj plenumis la deziron de sia patrino, ĉar ili tuj mortigis Pronoon kaj Agenoron kaj poste iris al Psofiso kaj murdis Fegeon kaj sian edzinon[8]. LaŭHigeno, Fegeo murdis sian nevinonKlitio, filino de Arsinoo kaj Alkmeono[9].

Genealogia arbo de la mitaj reĝoj dePsofiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Geo
 
Okeano
 
Tetiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Fariso
 
 
 
Triptolemo
 
Kaanto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Telegono
 
Alfeo
 
LaOceanidoj
 
LaOceanidinoj
 
Forko
 
Aĥeloo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Posejdono
 
Melanteo
 
Ortiloĥo
 
 
 
 
 
Fegeo
 
 
 
Amfiarao
 
Erifilo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ejreno
 
 
 
Dioklo
 
Pronoo
 
Agenoro
 
Arsinoo
 
Alkmeono
 
 
Kaliroo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kretono
 
Ortiloĥo
 
Antiklio
 
Makaono
 
 
 
Klitio
 
Akarnano
 
Amfotero
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Aliaj roluloj same nomiĝintaj

[redakti |redakti fonton]
Ĵuro de laSep kontraŭ Tebo. Diversaj partoprenantoj en tiu milito nomiĝisFegeo.

Krom la antaŭe priskribita,Fegeo estis ankaŭ la nomo de la jenajroluloj de la helena mitologio:

  1. Trojano, filo deDareso (sacerdoto deHefesto), kaj frato deIdeo. Kune kun sia frato, li batalis en laTroja milito ĝis kiam li estis mortigita fare deDiomedo[10].
  2. Akompananto deEneo en lia ekspedicio enItalio.Turno, la loka princo kiu kontraŭstaris Eneon, mortigis lin[11].
  3. Plia soldato en la armeo de Eneo, ankaŭ mortigita fare de Turno[12].
  4. Unu el latebanoj kiuj partoprenis embuskon por klopodi murdiTideon, en lia reveno el la milito de laSep kontraŭ Tebo. Kiel ĉiuj, kiuj partoprenis tiun fian agadon, li estis mortigita fare de Tideo mem.[13].
  5. Alia tebano kiu defendis la urbon kontraŭ la sieĝo dela Sep. Tamen,Agreo sukcesis mortigi lin[14].
  6. Atena mesaĝisto kiunTezeo sendis alKreono, kun milit-minaco se tiu lasta fine ne malpermesos entombigi la kadavrojn de tiuj, kiuj mortis en la kampanjo dela Sep[15].
  7. Sklavo en la troja kortego[16].

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Robert Graves.The Greek Myths.
  2. Joël Schmidt.Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine. Référence Larousse,Parizo,1986.
  3. Pierre Grimal.Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine.
  4. Stefano el Bizanco.Suido.
  5. Paŭzanio.Priskribo de Grekio, 8.24.1.
  6. Apolodoro.Mitologia biblioteko, 3.7.5-6.
  7. Paŭzanio.Priskribo de Grekio, 6.17.4. kaj 8.24.4.
  8. Higeno.Fabloj, 245.
  9. [[Higeno (verkisto)|]].Fabloj, 244.
  10. Homero.Iliado, 5.9 kaj sekv.
  11. Vergilio.Eneado, 5.263 kaj 9.765.
  12. Vergilio.Eneado, 12.371 kaj sekv.
  13. Statio.Tebaida, 2.609.
  14. Statio.Tebaida, 7.603 kaj 8.441.
  15. Statio.Tebaida, 12.596.
  16. Homero.Iliado, 5.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fegeo&oldid=9038224"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp