Φαίδων | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
skribita verko • dialogo de Platono | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Platono | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | antikva greka lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | dialogo • Sokrata dialogo | ||||
| |||||
Fedono, literumita latinigite ankaŭ kielPhædo aŭPhaedo; enantikva greka: Φαίδων, Phaidōn [pʰaídɔːn]), konata ankaŭ de antikvaj legantoj kiel "Pri animo",[1] estas unu el la plej bone konataj dialogoj de la meza periodo dePlatono, kunRespubliko kajSimpozio (La bankedo). La filozofia temo de la dialogo estas la senmorteco de laanimo. Ĝia agado okazas en la lastaj horoj antaŭ la morto deSokrato, kaj estis la kvara kaj lasta dialogo de Platono, kiu detaligas la finajn tagojn de la filozofo, post la dialogojEŭtifro,Apologio, kajKritono.
Unu el la ĉefaj temoj enFedono estas la ideo ke la animo estasenmorta. En la dialogo, Sokrato studas la naturon de lapostmorto en sia lasta tago antaŭ esti ekzekutita per trinkado decikuto. Sokrato estis enprizonigita kaj mortokondamnita fare de atena tribunalo pro manko de kredo en ladioj de la ŝtato (kvankam kelkaj fakuloj pensas, ke plie temas pri lia apogo al la "filozofiaj reĝoj" anstataŭ aldemokratio)[2] kaj pri koruptado al la junularo de la urbo.
Engaĝiĝante endialektiko kun grupo de amikoj de Sokrato, kiel la duTebanoj,Cebes, kajSimiaso, Sokrato esploras kelkajn argumentojn por konfirmi la senmortecon de la animo por montri, ke estas postmorto en kiu la animo falos post la morto. Fedo rakontas la historion, ke post la diskuto, li kaj la aliuloj estis tie atestante la morton de Sokrato.
LaFedono estis por la unua fojo tradukita en Latinon el greka fare de Henriko Aristipo en 1160.