Malneta versio
LaFediverso (vortokunfando inter "federacio" kaj "universo") aŭFederujo estas reto de federaciitaj (interligitaj) serviloj, kiuj estas uzataj porTTT-eldonado (t.e.sociaj retoj, mikroblogoj, blogoj aŭretejoj) kaj dosiera gastigado. Kvankam sendepende gastigataj, ili povas reciproke interkomuniki. Sur malsamaj serviloj (nodoj), uzantoj povas krei tiel nomatajn identecojn. Ĉi tiuj identecoj estas kapablaj komuniki trans la limoj de la nodoj, ĉar la programaro, kiu funkcias sur la serviloj, subtenas unu aŭ pliajnkomunikajn protokolojn, kiuj sekvas la malferman normon.[1] Kiel identeco sur la fediverso, uzantoj povas afiŝi tekston kaj dosierojn aŭ sekvi afiŝojn de aliaj identecoj.[2] En kelkaj kazoj, uzantoj povas eĉ permesi al aliaj identecoj redakti siajn datumojn (kiel kalendarojn aŭ adresajn librojn).
En 2008, lainterkona retejoidenti.ca fondiĝis de Evan Prodromou. Li eldonis la programaronGNU social sub libera permesilo (la GNU-Affera Ĝenerala Publika Permesilo, AGPL). Krom tiu servilo,identi.ca, estis nur malmultaj aliaj okazoj ekzistantaj, funkciigataj de homoj por sia propra uzo. Tio ĉi ŝanĝiĝis en 2011/2012 kiamidenti.ca ŝanĝis al alia programaro, nomepump.io. Pluraj novaj nodoj deGNU social estis kreitaj. Samtempe kielGNU social, aliaj projektoj kiel Friendica, Hubzilla,Mastodon kaj Pleroma integrigis la protokolon OStatus, tiel etendante la fediverson.[3][4]
Dume, aliaj komunikaj protokoloj evoluis, kiuj integriĝis diversmaniere en la platformoj. En januaro 2018, laKonsorcio de TTT prezentis la protokolon ActivityPub, celante plibonigi la kunfunkcieblecon inter la platformoj. En aŭgusto 2018, ĉi tiu protokolo estas subtenata de dek tri platformoj.
La 4-an de julio 2019, la ekstremdekstra interkona retejo Gab, kiu ligiĝas al diversaj okazoj deblankulsuperisma perforto, aliĝis al la Fediverso, ŝanĝante sian retejon al forko de Mastodon (nomeGab Social). La Mastodon-projekto eldonis komunikaĵon kondamnante Gab kaj la plimulto el nodoj elektis bari Gab-on de federaciiĝo kun ili.[5]
Ĉi tiujkomunikaj protokoloj, kiuj realigas malfermajn normojn, estas uzataj en la Fediverso:
La programaroj, kiuj konsistigas la Fediverson, ĉiuj estasliberaj.[9] Kelkaj el ili stile similas alTwitter (ekzemple,Mastodon, Misskey,GNU social kajPleroma, kiuj estas similaj laŭ sia mikrobloga funkcio), dum aliaj inkludas pli da komunikado kaj transakciaj elektoj, kiuj estas anstataŭe kompareblaj al Google+ aŭ Facebook (kiel en la kazoj de Friendica kaj Hubzilla).[4][10]
Programo | Tipo | ActivityPub | Diaspora | OStatus | Zot/6 |
---|---|---|---|---|---|
Aardwolf-Social[11] | Socia retejo | Jes | Ne | Jes | Ne |
Akkoma[12] | Etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Anfora | Bildgastigo | Progresante[13] | Ne | Ne | Ne |
BookWyrm[14] | Libra Katalogado | Jes | Ne | Jes | Ne |
Calckey[15] | Socia retejo,etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Castopod | Podkastoj | Jes[16] | Ne | Ne | Ne |
Diaspora* (software) | Socia retejo,etblogo | Ne[17][18] | Jes | Ne | Ne |
distbin | Pastebin | Jes | Ne | Ne | Ne |
Drupal | Blogo, bilda kaj dosiera gastigo,socia retejo,retpaĝo | Jes[19] | Jes[20] | Progresante[21] | Ne |
Epicyon | Socia retejo,etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Friendica (f. Friendika; orig. Mistpark) | Socia retejo | Jes | Jes | Jes | Ne |
Funkwhale[22] | Aŭdio, muzikgastigo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Gancio | Eventa kunigilo | Jes | Ne | Ne | Ne |
GNU MediaGoblin | Dosiera gastigo | Proponita[23] | Ne | Ne | Ne |
GNU social | Socia retejo,Blogo | Jes[24] | Ne | Jes | Ne |
GoToSocial[25] | Socia retejo,etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Guppe | Grupoj | Jes[26] | Ne | Ne | Ne |
Honk | Socia retejo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Hubzilla | CMS,Socia retejo,blogo,vikio, dosiera gastigo | Jes | Jes | Jes[3] | Jes |
Inventaire | Libraj recenzoj | Jes[27] | Ne | Ne | Ne |
Kibou | Socia retejo,etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Kbin | Ligila kunigilo,socia retejo,retforumoj,etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Lemmy[28] | Ligila kunigilo,socia retejo,retforumoj | Jes | Ne | Ne | Ne |
Libervia | Tujmesaĝilo,etblogo,blogo,datena kunhavigo, eventa administrado | Jes[29] | Ne | Ne | Ne |
Littr.me | Ligila kunigilo,socia retejo | Progresanta | Ne | Ne | Ne |
lotide[30] | Ligila kunigilo,socia retejo | Jes | Ne | Ne | Ne |
takahē[31] | Socia retejo,etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Mastodon | etblogo | Jes[32] | Ne | Forlasita | Ne |
Micro.blog[33] | etblogoblogo,podkastoj | Jes[34] | Ne | Ne | Ne |
microblog.pub | etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Misskey[35] | Socia retejo,etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Mobilizon | Eventa kaj grupa administrado | Jes | Ne | Ne | Ne |
Nextcloud Social | Datena kunhavigo | Jes[36] | Ne | Ne | Ne |
OStatus[37] | Socia retejo,etblogo | Jes | Ne | Jes | Ne |
OLKi[38] | Dosiera gastigo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Owncast[39] | Tujelsendoj | Jes | Ne | Ne | Ne |
PeerPx | Bildgastigo | Jes | Ne | Ne | Ne |
PeerTube | Filma Gastigo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Pixelfed[40] | Bildgastigo | Jes[41] | Ne | Ne | Ne |
Pleroma[42] | etblogo | Jes | Ne | Forlasita | Ne |
Plume[43] | Blogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Prismo | Ligila kunhavigo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Pubcast | Podkastoj | Jes | Ne | Ne | Ne |
pump.io | etblogo | Proponita[44] | Ne | Forlasita[45] | Ne |
Read.as | RSS | Jes[46] | Ne | Ne | Ne |
Rebased (Soapbox-BE)[47] | etblogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Socialhome | Retpaĝo,Socia retejo,etblogo,blogo | Jes | Jes | Ne | Proponita[48] |
Streams[49] | Socia retejo,blogo,vikio | Jes | Ne | Ne | Jes |
Tumblr | Socia retejo,etblogo,blogo | Progresante[50] | Ne | Ne | Ne |
WordPress | Blogo | Jes[51] | Jes[52] | Jes[53] | Ne |
Write.as / WriteFreely | Blogo | Jes | Ne | Ne | Ne |
Zap | Socia retejo,blogo, bilda kaj dosiera gastigo | Jes | Ne | Ne | Jes |