Federico FELLINI,Cavaliere di Gran Croce OMRI (itala prononco [fedeˈriːko felˈliːni];20-a de januaro1920 –31-a de oktobro1993) estisitalakinreĝisoro kajscenaristo. Konata pro sia distinga stilo kiu miksas fantaston kajbarokajn bildojn per absoluta facileco, li estas rekonata kiel unu el la plej grandaj kaj plej influajkinfaristoj el ĉiuj epokoj.[1][2][3] Liajfilmoj estis rangigitaj, per enketantoj kiel la gazetojCahiers du cinéma kajSight & Sound, kiel kelkaj el la plej grandaj filmoj el ĉiuj tempoj.Sight & Sound listigis sian filmon de 1963 nome8½ kiel la 10a plej granda filmo el ĉiuj epokoj. Sian unuan filmon li faris en la jaro1951:Lo sceicco bianco (La blanka ŝejko). Famon li gajnis tri jarojn poste, perLa strada (La strato), kies ĉefrolon prezentis lia edzinoGiulietta Masina.
Artista portreto de Giulietta Masina kiel Gelsomina kun klaŭna vizaĝo kaj senkulpula mieno, nome rolulo kiu ŝi poste ripetos por aliaj filmoj de Fellini.[5]
Federico Fellini naskiĝis enRimini, urbo ĉe laAdriatika Maro, el mezamezklasa familio: lia patrino, Ida Barbiani, romana, estis hejmmastrino; lia patro, Urbano, vendoreprezentanto de likvoroj, dolĉaĵoj kaj aliaj manĝaĵoj, naskita en Gambettola, nome vilaĝo okcidente de Rimini. La patro, Urbano Fellini (1894–1956), devenis el familio dekamparanoj enRomanjo kaj malgrandajterposedantoj de Gambettola, estis translokiĝinta al Romo en 1915 kiel bak-metilernanto en la fabriko Pantanella. Lia patrino, Ida Barbiani (1896–1984), devenis el burĝa katolika familio de romaj komercistoj. Spite la fortan malaprobon de sia familio, ŝi estis fuĝinta kun Urbano en 1917 por loĝi en la hejmo de liaj gepatroj en Gambettola.[6] Okazis civia geedziĝo en 1918 kaj la religia ceremonio okazis en laBaziliko Sankta Maria la Granda en Romo unu jaron poste.
La paro setliĝis finfine en Rimini kie Urbano iĝispograndisto. Fellini havis du gefratojn: nome Riccardo (1921–1991), reĝisoro de dokumentaj filmoj por RAI Televido, kaj Maria Maddalena (poste Fabbri; 1929–2002). En 1924, Fellini startis studi enbazlernejo de institucio regata de monaĥinoj de San Vincenzo en Rimini, kaj iris al publika lernejo Carlo Tonni du jarojn poste.
Federico studis en la klasika liceo «Giulio Cesare»[7] kie li malkovris sian talenton por desegno; li sentis admiron por la usona desegnistoWinsor McCay, kreinto de larolulo debildliteraturo "Little Nemo". Aliaj liaj herooj de usonabildliteraturo estis George McManus kaj Frederick Burr Opper. (La bildostrioHappy Hooligan de Opper havigis la bildan inspiron por la rolulo de Gelsomina en la filmo de Fellini de 1954La Strada;Little Nemo de McCay rekte influos sian filmon de 1980 nomeLa città delle donne.)[8] La juna Fellini tiuepoko montris intereson por munti scenarojn por pupo-spektakloj kaj legado de la itallingva gazetoIl corriere dei piccoli (La kurioero de la infanoj), nome populara porinfana gazeto kiu reproduktis la tradician usonan bildliteraturon. En 1926, li malkovris la etoson deGrand Guignol, nomecirko kunPierino la klaŭno kaj la filmojn. Fakte la filmo de Guido Brignone nomeMaciste all’Inferno (1926), la unua filmo kiun li spektis, markos lin ligite ekzemple al la mondo deDante kaj al kinarto tra sia tuta kariero.[9]
En sia infanaĝo, la juna Federico montris grandan intereson ankaŭ por la filmoj deCharles Chaplin kaj pri la usonajbildstrioj li eĉ asertis en 1966, ke tio kondukis al lia emo por aventuro, fantasto, groteska kaj humora. El tio li prenis emon por la bildoj kontraŭ la horizonto kaj aliajn similajn eĉ por la tuta filmado.[10]
En la "Ginnasio Giulio Cesare" en 1929, li amikiĝis kun Luigi ‘Titta’ Benzi, poste elstara advokato de Rimini (kaj modelo por la juna Titta enAmarcord (1973)). En la Italio deMussolini, Fellini kaj Riccardo iĝis membroj deAvanguardista, la devigafaŝisma junulara virgrupo. Li vizitis Romon kun siaj gepatroj por la unua fojo en 1933, nome jaro de la inaŭgura vojaĝo de la transatlantika oceanŝipoSS Rex (kio aperas enAmarcord). La marbesto trovita surstrande en la fino deLa Dolce Vita (1960) havas sian bazon en giganta fiŝo surstrandigita sur plaĝo de Rimini dum ŝtormo en 1934.
Kvankam Fellini adaptis gravajn okazaĵojn el sia infanaĝo kaj adolesko en filmojn kielI Vitelloni (1953),8½ (1963), kajAmarcord (1973), li insistis, ke tiaj membiografiaj memoroj estis inventaĵoj:
„ Ne estas memoro kio dominas miajn filmojn. Diri, ke miaj filmoj estas membiografiaj estas tro facila simpligo, rapida klasigo. Ŝajnas al mi, ke mi estis inventinta preskaŭ ĉion: infanaĝo, karaktero, nostalgioj, sonĝoj, memoroj, por la plezuro esti kapabla rerakonti ilin.[11]”
En 1937, Fellini malfermis Febo, portretovendejo en Rimini, kun la pentristo Demos Bonini. Lia unua humora artikolo aperis en la sekcio "Poŝtkartoj al niaj legantoj" de la gazeto de MilanoDomenica del Corriere. Decidinte sin al kariero kiel karikaturisto kaj epizodoverkisto, Fellini veturis alFlorenco en 1938, kie li publikigis sian unuan bildostrion en la semmajna420. Laŭ biografiisto, Fellini trovis lernejon "koleriga"[12] kaj, en unu jaro, li havis 67 forestojn.[13] Malsukcesinte en militkultura ekzameno, li gradiĝis el altlernejo en julio1938 post ripeti la ekzamenon.
Antaŭ fini la mezlernadon, Fellini ekkunlaboris kun gazetaro kiel dezajnisto; la plej grava estis la menciita kunlaboraĵo kun la ĵurnaloIl 420, kiun eldonis Nerbini. Ĉirkaŭ 1937-38, kun 17 aŭ 18 jaroj, Nerbini dungis lin kiel korektiston de prespruvoj de ties gazetaro, kaj tiel la juna Fellini pasigis 7 aŭ 8 monatojn en Florenco. Li ankaŭ iĝis scenaristo de la serioFlash Gordon, kun dezajnoj de George Toppi, kiam lafaŝista registaro malpermesis la importadon de usona bildliteraturo kaj italaj artistoj devis pluigi ilin por ne seniluziigi ties legantoj (sekvantoj).[10]
Komence de1939 li translokiĝis alRomo, kun ekskuzo ĉeesti en la Fakultato de Juro de laUniversitato 'Sapienza' de Romo por plezurigi siajn gepatrojn, sed kun la intenco iĝi ĵurnalisto. Biografiisto Hollis Alpert informis, ke "ne estas registro ke li venis eĉ unufoje al klaso".[14] Instalita en familiapensiono, li renkontiĝis kun alia vivodaŭra amiko, nome la pentristo Rinaldo Geleng. Malespere malriĉa, ili malsukcese kunigis fortojn por pentri skizojn de restoraciestroj kaj kafejestroj. Fellini finfine trovis laborpostenon kiel porinfana ĵurnalisto en la gazetoj "Il Piccolo" kaj "Il Popolo di Roma", sed rezignis post mallonga labortempo, enuigita per la malabunda financado de la lokaj gazetoj.
Post monatoj, Fellini premieris en aprilo de 1939 en la ĉefa satira itala gazeto,Marc'Aurelio, redaktorita de Vito de Bellis. Post sukceso ĉeMarc'Aurelio, Fellini ricevis multajn laborproponojn kaj monpromesojn. Li eniris en la eldoneja stabanaro, kaj atingis sukceson per regula kolumno titolita "Sed ĉu vi aŭdas?"[15] Priskribita kiel “la determinanta momento en la vivo de Fellini”,[16] la gazeto donis al li dungadon inter 1939 kaj 1942, kiam li interagis kun verkistoj, humoristoj kaj scenaristoj. Tiuj renkontoj finfine kondukis al oportunoj en negocoj kaj kino. Inter siaj kunlaborantoj en la stabanaro de la gazeto estis la estonta reĝisoroEttore Scola, lamarksisma teoriulo kaj scenaristoCesare Zavattini, kajBernardino Zapponi, estonta scenaristo de Fellini. Ankaŭ kondukante intervjuojn por "CineMagazzino" li montriĝis fruktodona: kiam oni mendis al li intervjui Aldo Fabrizi, nome la plej populara varietea artisto de Italio, li establis tujan personan rilaton kun Fabrizi ke ili kunlaboris profesie. Specializita en humoraj monologoj, Fabrizi mendis materialon el sia juna protektito.[17]
Dum tiuj unuaj jaroj li ekverkis komediajn sekvencojn (scenojn) por konataj aktoroj kiaj Aldo Fabrizi kaj Erminio Macario enImputato, alzatevi! kajLo vedi come sei... lo vedi come sei? en 1939. Fellini produktis ankaŭ desegnojn (ĉefe krajone surpapere), ofte humorajn portretojn kaj politikajn karikaturojn, kaj tiele la juna Fellini ekkonis kinon: lia unua sukceso estis kiel reklamista desegnisto por filmoj. EnAvangardista dum la epoko de laItala faŝismo, liaj unuaj verkoj estis por laAlleanza Cinematográfica Italiana (ACI), produktora entrepreno de Vittorio Mussolini, filo deBenito Mussolini, tra kiu li konisRoberto Rossellini.
Restanta pro negocoj en Rimini, Urbano sendis edzinon kaj familion al Romo en 1940 por kunhavi apartamenton kun sia filo. Fellini kaj Ruggero Maccari, ankaŭ en la stabanaro de Marc’Aurelio, ekverkis radio-skeĉojn kaj scenojn por filmoj. Ne ankoraŭ 20-jaraĝa kaj kun helpo de Fabrizi, Fellini atingis sian unuan fiman enlistigon kiel komediverkisto en la filmo de Mario Mattoli nomeIl pirata sono io (La pirato estas mi). Progresante rapide al nombraj kunlaboroj por filmoj enCinecittà, lia cirklo de profesiaj konatuloj plilarĝiĝis por inkludi romanistonVitaliano Brancati kaj scenariston Piero Tellini. En la tajdo de la militdeklaro de Mussolini kontraŭ Francio kaj Britio la 10an de junio 1940, Fellini malkovris la verkon deKafka nomeLa metamorfozo,Gogol,John Steinbeck kajWilliam Faulkner kun francaj filmoj deMarcel Carné,René Clair, kajJulien Duvivier.[18] En 1941 li publikigisIl mio amico Pasqualino, 74-paĝa libreto dekĉapitra kiu priskribas la absurdajn aventurojn de Pasqualino, nome sia "alter ego".[19]
En1941 li ekkunlaboris kun laEnte Italiano Audizioni Radiofoniche (EIAR), kiel mallonga sed fruktodona fazo kiel verkisto por la radio. La epoko de Fellini en la radio markis la ekon de la artisto en la mondo de la spektaklo kaj en la rilato kaj ama kaj arta kunGiulietta Masina. En la lastaj jaroj ŝi plenumis ĉirkaŭ naŭdek scenararojn de Fellini, inklude la prezentaĵojn de programoj de muziko, revuoj, radio, al la fama serioCico kaj Pallina. La serio aperis inter 1942 kaj 1943, kaj rakontis la historion de juna paro.
Verkante por radio dum klopodis eviti rekrutigon, Fellini estis renkontinta sian estontan edzinon Giulietta Masina en studia oficejo de la itala publika radielsendejo nome EIAR en la aŭtuno de 1942. Bone pagita kiel voĉo de Pallina en la radioprogramo de Fellini,Cico kaj Pallina, Masina estis bone konata pro sia muzik-komediaj radiprogramoj kiuj estis ŝatitaj de la publiko tristigita de la milito.[20] Novembre 1942, Fellini estis sendita alLibio, okupaciita deFaŝisma Italio, por labori en la scenaro de "I cavalieri del deserto" (Kavaliroj de la dezerto, 1942), reĝisorita de Osvaldo Valenti kaj Gino Talamo. Fellini bonvenigis la mendon ĉar tiu permesis al li "sekurigi alian plimalproksimigon de la rekrutigo".[21] Responsa pri la urĝa reverkado, li jam ankaŭ reĝisoris la unuajn scenojn de la filmo. KiamTripoli falis subsieĝo de britaj trupoj, li kaj liaj kolegoj tuj fuĝis per germanamilitaviadilo kiu flugis alSicilio. Lia afrika aventuro, poste publikigita en Marc’Aurelio kiel "La unua flugo", markis “la aperon de nova Fellini, ne plu nur scenaristo, laborante kaj skizante ĉe skribotablo, sed kinisto surloke”.[22]
La politike ne-engaĝiĝinta Fellini estis finfine liberigita de la rekrutigo kiam aliancana bombatako superBolonjo detruis sian medicona registraron. Fellini kaj Giulietta kaŝiĝis en la apartamento de sia onklino ĝis la falo de Mussolini la 25an de julio 1943. Tiam Giulia prezentis Federico-n al siaj gepatroj, kaj la paro post naŭmonata rilatado geedziĝis la 30an de oktobro samjare. La 22an de marto de 1954, Giulia kaj Federico havis filon, Pier Federico, sed nur post falo de Masina surŝtuparr kaj sufero de natura aborto. La filo mortis proencefalito post unu monato la 24an de aprilo 1945 (nur dek du tagojn post sia nasko).[23] Tiu tragedio okazigis emociajn kaj artajn sekvojn.[24]
Komence de la1940-aj jaroj, Fellini estis koninta Tullio Pinelli, nome dramaturgo, kaj ili kunfondis profesian asocion. Fellini kaj Pinelli redaktis la tekston kiu konatigos Aldo Fabrizi. En1944, post la falo de la faŝismo en Romo ĵus liberigita el armeoj, li kun Enrico de Seta malfermis vendejon de portretoj kaj karikaturoj speciale por usonaj soldatoj, nomeThe Funny Face Shop, kiel rimedo por trapasi la malfacilajn tempojn de la postmilito. En 1945 okazis la unua renkonto de Fellini kunRoberto Rossellini kaj ekis lia kontribuado al la filmo plej simbola de la itala kino de postmilitaitala novrealismo: nomeRoma città aperta (Romo, malferma urbo). Rossellini renkontiĝis kun Fellini en lia vendejo, kaj proponis al li kontribui per scenoj kaj dialogo por la scenaro de la filmo. Konscia de la reputacio de Fellini kiel “kreiva muzo” de Aldo Fabrizi[25] Rossellini ankaŭ proponis al Fellini ke li konvinku la aktoron ludi la rolon de la Pastro Giuseppe Morosini, nome paroĥestro ekzekutita deSS la 4an de aprilo 1944. En 1947, Fellini kaj Sergio Amidei ricevis Oskar-nomumon pro la scenaro deRoma città aperta.
Fellini verkis ankaŭ scenarojn por aliaj reĝisoroj rekonitaj kiajAlberto Lattuada (Senpie,La muelejo de la Pado), Pietro Germi (Nome de la leĝo,La urbo defendas sin) kajLuigi Comencini. Post kunlabori en la scenaroj de aliaj filmoj de Rossellini:Paisà (kamarado,1946) kajL´amore (Amo,1948); kaj ekreĝisori kun Alberto Lattuada porLumoj de varieteoj en1950, lia unua soloa filmo kiel reĝisoro estisLo sceicco bianco (La blanka ŝejko,1951) ĉefrolulita de la komika aktoroAlberto Sordi kaj verkita deMichelangelo Antonioni kaj Ennio Flaiano. Dum la filmado de tiu komedio kaj satira kaj primoka kun nuancoj de la ĉieestanta novrealismo de la epoko, Fellini konisNino Rota, la muzikisto kiu sekvos lin por la cetero de lia kariero.[26]
Laborante kiel kaj scenaristo kaj helporeĝisoro de Rossellini en "Paisà" en 1946, Fellini venis filmi scenojn en Sicilio nome enMaiori. En februaro 1948, li estis prezentita alMarcello Mastroianni, tiam juna teatra aktoro aperinta en teatraĵo kun Giulietta Masina.[27] Establante fortan laboran rilaton kun Alberto Lattuada, Fellini kunverkis por tiu reĝisoro "Senza pietà" (Senpie) kaj "Il mulino del Po" (La muelejo de Pado). Fellini ankaŭ laboris kun Rossellini por la antologia filmo "L'Amore" (1948), kunverkante la scenaron kaj en unu segmento titolita, "La miraklo", aktoris kunAnna Magnani. Por ludi la rolon de vagabonda fripono miskomprenita de la rolulino de Magnani kiel sanktulo, Fellini devis blondigi sian nigran hararon.
La aktorinoGiulietta Masina, kun kiu edziĝis Fellini en 1943, iĝis lia absoluta muzo kaj la persono kaj fizika kaj ĉefe emocia kiu fascinis la publikon en oraj filmoj de la itala kino kiajIl bidone,Le notti di Cabiria,La Strada,Giulietta degli spiriti kajGinger kaj Fred. Alia aktoro kiu aperas konstante en liaj filmoj estasMarcello Mastroianni, kiu studis ludadon en la sama lernejo kiel Masina, kaj kiu estis granda amiko de la reĝisoro. Fakte, Mastroianni aperas en kelkaj liaj plej gravaj filmoj, ĉiam kiel ĉefrolulo (inter iliLa Dolce Vita kaj8½). Fellini laboris ankaŭ kun geaktoroj kiajAnita Ekberg, kiun li famigis,Sandra Milo, la jam menciitaj Alberto Sordi kaj Aldo Fabrizi,Anouk Aimée,Claudia Cardinale, Richard Basehart,Sylva Koscina, Freddie Jones aŭRoberto Benigni.
La scenaristoj kun kiuj ĉiam li laboris (Bernardo Zapponni ekzemple), trovis manierojn kunigi dialogojn kaj strukturojn kun la plastiko, esprimivo kaj enorma personeco kina de Fellini (rakontemo, enkadrigo, temaro pri revaro, pasio, krudeleco, feliĉo, senespero, diferencoj, ekstravaganco, provokado, humoro, mediteraneemo...), kaj ĉio tio aperas furioze en la granda majoritato de liaj filmoj.
Fellini, Masina, Carla del Poggio kaj Alberto Lattuada, 1952.
En 1950 Fellini kun-produktoris kaj kun-reĝisoris kun Alberto LattuadaLuci del varietà, sia unua normaldaŭra filmo. Retroenira komedio pri la etoso de la iamaj veturaktoroj, ĝi aperigas Giulietta Masina kaj la edzino de Lattuada, nomeCarla del Poggio. Ties publikigo kaj malfavoraj revizioj kaj limigita distribuado montriĝis absolute katastrofa. La produktora kompanio bankrotis, lasante kaj Fellini kaj Lattuada kun ŝuldoj pagendaj dum ĉirkaŭ unu jardeko.[28] En februaro 1950,Paisà ricevis Oskar-nomumon pro la scenaro de Rossellini, Sergio Amidei kaj Fellini.
Post veturi al Parizo por priscenara konferenco kun Rossellini por lia filmoEuropa '51, Fellini ekproduktorisLo sceicco bianco en septembro 1951, nome sia unua sol-reĝisorita filmo. Kun steluloAlberto Sordi en la titolrolo, la filmo estas reviziita versio de traktado dekomence verkita deMichelangelo Antonioni en 1949 kaj bazita surfotoromanzi, foto-bildostrio pri amaferoj tre populara en Italio tiam. ProduktoroCarlo Ponti komisiis Fellini kajTullio Pinelli verki la scenaron sed Antonioni malakceptis la historion kiun ili disvolvigis. KunEnnio Flaiano, ili re-verkis la materialon en malpez-korasatiro pri ĵusaj geedzoj Ivan kaj Wanda Cavalli (Leopoldo Trieste, Brunella Bovo) en Romo por viziti la papon. La bigota masko de Ivan por respekteco estis tuj detruita per la obsedo de lia edzino pri la Blanka Ŝejko. Profitinta de la muziko deNino Rota, la filmo estis elektita en Cannes (inter la konkurencantaj filmoj estis la "Otelo" deOrson Welles) kaj poste retirita. Montrita en la 13a okazo de laFestivalo de Venecio, ĝi estis primokita de kritikistoj en "la atmosfero de futbalmatĉo”.[29] Unu revizianto deklaris, ke Fellini havis “eĉ ne minimuman kapablon por kinreĝisorado".
En 1953, finfineI Vitelloni trafis la favoron kaj de kritikistoj kaj de publiko. Ricevinte la Arĝentan Leonon en Venecio, ĝi havigis al Fellini lian unuan internacian distribuanton.
Cinecittà - Teatro 5, la preferata studio de Fellini[30]
Fellini reĝisorisLa Strada bazita sur scenaro finkompletigita en 1952 kun Pinelli kaj Flaiano. Dum la lastaj tri semajnoj de filmado, Fellini suferis la unuajn montrojn de forta klinikadeprimo.[31] Helpita de sia edzino, li entreprenis mallongan periodon de terapio kun freud-a psikoanalizisto Emilio Servadio.[31]
Fellini elektis la usonan aktoronBroderick Crawford por ludi la rolon de maljuna trompisto enIl bidone. Bazita parte sur la historioj kiujn rakontis al li malgrava ŝtelisto dum la produktado deLa Strada, Fellini disvolvigis la scenaron en la malrapidan descendon de trompulo al soleca morto. Por personigi tiun rolulon, la unua elekto de Fellini estisHumphrey Bogart[32] sed sciinte pri la pulmokancero de la aktoro, li elektis Crawford vidinte lian vizaĝon sur la kineja afiŝo de la filmoAll the King’s Men (1949). La filmado trafis malfacilaĵojn pro la akra alkoholismo de Crawford.[33] Ege kritikita de la kinkritikistoj en la 16a okazo de laFestivalo de Venecio, la filmo malsukcesis ankaŭ en la biletvendejo kaj ne ricevis internacian distribuado ĝis 1964.
Dum la aŭtuno, Fellini esploris kaj disvolvigis traktadon bazitan sur kinadaptado de la romano de Mario Tobino nomeLibere donne di Magliano (Liberaj virinoj de Magliano). Kun agado en mens-institucio por virinoj, la financaj apoguntoj konsideris, ke la temo ne havas potencialon kaj la projekto estis abandonita.
Dum la preparado deNoktoj de Kabiria en printempo 1956, Fellini sciis pri la morto de sia patro pro koratako estante 62-jaraĝa. Produktorita deDino De Laurentiis kaj kun stelulino Giulietta Masina, la filmo prenis inspiradon el informoj el novaĵoj pri kapo de virino trovita en lago kaj rakontoj de Wanda, nome ladkvartala prostitutino kiun Fellini trafis dum la filmado deIl bidone.[34]Pier Paolo Pasolini estis dungita por traduki la dialogon de Flaiano kaj Pinelli al la roma dialekto kaj por kontroli esplorojn en la malaltnivelaj kvartaloj de Romo. La filmo ricevis laAkademian premion por la plej bona fremdlingva filmo en la 30a okazo deOskar-premioj kaj havigis al Masina la Premion por Plej Bonkvalita Aktorino en Cannes pro sia ludado.[35]
Kun Pinelli, li disvolvigisVeturo kun Anita porSophia Loren kajGregory Peck. Estante "invento naskita el intimacia vero", la scenaro estis bazita sur la reveno de Fellini al Rimini kun amatino por la funebro de lia patro.[36] Pro nedisponeblo de Loren, la projekto estis prokrastita kaj revivigita dudek kvin jarojn poste kielViaggio con Anita (1981), komedio reĝisorita deMario Monicelli kunGoldie Hawn kajGiancarlo Giannini. PorEduardo De Filippo, li kunverkis la scenaron deFortunella, adaptante la ĉefan rolon por kongruigi ĝin kun la partikulara sensokapablo de Masina.
La fenomeno de la Tibera Holivudo de 1958 en kiu usonaj studoj profitis el la malmultekosta studilaboro disponebla en Romo havigis la fonon por fotoĵurnalistoj kiuj ŝtelis fotojn de famuloj en via Veneto.[37] La skandalo provokita per la subita danconudigo fare de la turka dancisto Haiŝ Nana en noktoklubo kaptis la imagopovon de Fellini: li decidis finigi sian lastan verkatan scenaron,Moraldo en la urbo, en tut-nokta "orgio" en ĉemara vilao. La fotoj fare de Pierluigi Praturlon alAnita Ekberg piediranta vestita en laFontano Trevi havigis plian inspiron por Fellini kaj liaj scenaroj.
Ŝanĝante la titolon de la scenaro alLa Dolce Vita, Fellini tuj malkonsentis kun sia produktoro pri aktorelektado: la reĝisoro insistis en la relative nekonata Mastroianni dum De Laurentiis volisPaul Newman kiel barilo por sia investado. Atingante prokraston, De Laurentiis vendis la rajtojn al publikigista magnato Angelo Rizzoli. Filmado ekis la 16an de marto 1959 kun Anita Ekberg suprenirante la ŝtuparon al la kupolo de Sankta Petro en mamuta scenejo konstruita enCinecittà. La statuo de Kristo fluganta per helikoptero super Romo al laPlaco Sankta Petro estis inspirita de vera amaskomunikila okazaĵo de la 1a de majo 1956, kiun Fellini estis atestinta. La filmo finis la 15an de aŭgusto sur dezerta strando enPasso Oscuro kun envolvita mutacia fiŝo desegnita de Piero Gherardi.
La Dolce Vita rompis ĉiujn biletvendajn rekordojn. Spite revendistojn vendante biletojn je 1000 liroj,[38] amasoj viciĝis dum horoj por spekti “nemoralan filmon” antaŭ la cenzuristoj malpermesu ĝin. Je privata surskranigo enMilano dum la 5a de februaro 1960, kolera patrono grumblis al Fellini dum aliaj kriis inzultojn. Denoncita en la parlamento fare de dekstrulaj konservativuloj, subsekretario Domenico Magrì de kristandemokratoj petis toleron por la polemikaj temoj de la filmo.[39] LaVatikana oficiala gazeto, nomel'Osservatore Romano, kampanjis por cenzuro dum la stabanaro de romkatolikaj pastroj kaj la Genealogia Stabanaro de la Itala Nobelaro atakis la filmon. En unu dokumentita instanco pri favoraj revizioj verkitaj de la Jezuitoj de San Fedele, defendanteLa Dolce Vita havis drastajn konsekvencojn.[40] Konkurence en Cannes kunL’avventura de Antonioni, la filmo ricevis laPalme d'Or atribuita de la ĵuria prezidantoGeorges Simenon. La belga verkisto estis tuje “prifajfita” de la malaproba festivalamaso.[41]
Grava malkovro por Fellini post lia periodo deItala novrealismo (1950–1959) estis la verko deCarl Jung. Post kunsido kun la Jung-a psikoanalizisto Dro. Ernst Bernhard komence de 1960, li legis la membiografion de Jung,Erinnerungen, Träume, Gedanken (1963) kaj eksperimentis perLSD.[42] Bernhard ankaŭ rekomendis ke Fellini konsultu laI Ĉing kaj tenu registron de siaj sonĝoj. Tio kion Fellini iam akceptis kiel "lia ekstersensa percepto"[43] estis tiam interpretita kiel psika manifestado de la nekonscio. La fokuso de Bernhard al la Jung-a profunda psikologio montriĝis kiel la nura plej granda influo suuper la matura stilo de Fellini kaj markis turnopunkton en lia verkaro el novrealismo al filmado kiu estas "unuarange onirika".[44] Kiel sekvo, la bazaj ideoj de Jung super laanima kaj laanimus, nome la rolon de arketipoj kaj de la kolektiva nekonscio rekte influis filmojn kiel8½ (1963),Julieto de la Spiritoj (1965),Satirikono (1969),Kasanova (1976), kajLa urbo de la virinoj (1980).[45] Aliaj ŝlosilaj influoj super lia verkaro estisLuis Buñuel,[46]Charlie Chaplin,[47]Sergei Eisenstein,[48]Buster Keaton,[49]Laurel kaj Hardy,[49] laMarksaj Fratoj,[49] kajRoberto Rossellini.[50]
Ekspluatante la sukceson deLa Dolce Vita, financisto Angelo Rizzoli fondis Federiz en 1960, nome sendependa kinkompanio, por ke Fellini kaj la produktora administristo Clemente Fracassi malkovru kaj produktu novajn talentojn. Spite la plej bonajn intencojn, iliaj prudentegaj publikigaj kaj negocaj kapabloj devigis la kompanion fermi tuj post la nuligo de la projekto de Pasolini porAccattone (1961).[51]
Kondamnita kiel "publika pekinto"[52] proLa Dolce Vita, Fellini respondis perLa tentoj de Doktoro Antonio, nome segmento en la kolektiva filmoBoccaccio '70. Lia dua tutkolora filmo, estis lia nura projekto aprobita en Federiz. Trempita el lasuperrealisma satiremo kiu karakteris la verkaron de la juna Fellini enMarc’Aurelio, la filmo ridindigis krucmilitiston kontraŭ malvirto, ludita dePeppino De Filippo, kiu freneziĝas klopodante cenzuri afiŝon deAnita Ekberg montranta la virtojn delakto.
Per letero de oktobro 1960 al sia kolego Brunello Rondi, Fellini por unua fojo skizis siajn kinideojn pri homo kiu suferas kreivan blokadon: "Tiam - ulo (ĉu verkisto? ajna tipo de profesiuno? teatra produktoro?) devis interrompi la kutiman ritmon de sia vivo por du semajnoj pro ne tro grava malsano. Temis pri averta sonorilo: io estas blokate lian sistemon."[53] Neklare pri la scenaro, ties titolo, kaj la profesio de sia protagonisto, li esploris lokigojn tra tuta Italio “serĉe por la filmo”[54] en la espero solvi sian konfuzon. Flaiano sugestisLa bella confusione (tio estasLa bela konfuzo) kiel la filma titolo. Sub premo fare de siaj produktoroj, Fellini finfine elektis8½, kielsinaluda titolo referenca ĉefe al (sed ne nur)[55] la nombro de filmoj kiujn li estis reĝisorinta ĝis tiam.
Markinte la ekproduktadon printempe 1962, Fellini subskribis kontraktojn kun sia produktoro Rizzoli, fiksis datojn, konstruis studiajn scenejojn, dungis Mastroianni,Anouk Aimée, kajSandra Milo por la ĉefaj roloj, kaj faris ekranajn pruvojn en la Scalera Studio en Romo. Li dungisdirektoron de fotografio Gianni Di Venanzo, inter alia ŝlosila personaro. Sed krom nomi sian heroon Guido Anselmi, li ankoraŭ ne povis decidi tion kion lia rolulo faru en sia vivo.[56] Lakrizo eksplodis en aprilo kiam, side en sia studio de Cinecittà, li ekskribis leteron al Rizzoli konfesante ke li estis "perdinta sian filmon" kaj devis abandoni la projekton. Interrompita de makinistestro kiu postulis celebri la lanĉon de8½, Fellini lasis la leteron kaj iris al la filmejo. Proponantetoston al la stabanaro, li "sentis sin troŝarĝita pro honto… Mi estis en senelireja situacio. Mi estis reĝisoro kiu volis fari filmon kiun li jam ne plu memoras. Kaj jen, ĉio nun forfalis. Mi irus al la koro de la filmo. Mi rakontos ĉion kio estis okazinta al mi. Mi farus filmon rakontanta la historion de reĝisoro kiu ne plu scias kian filmon li volis fari".[57] La mem-spegula strukturo faras ke la tuta filmo estas neseparebla el sia respegula konstruado.
Filmado ekis la 9an de majo 1962. Perpleksa pro la ŝajne ĥaosa, senĉesa improvizado en la filmejo, Deena Boyer, direktoro de usona gazetoficejo tiama, petis racion. Fellini diris al ŝi ke li esperas kunigi la tri nivelojn "sur kiuj niaj mensoj vivas: pasinteco, estanteco kaj kondicionalo - nome la regno de fantazio".[58] Post filmoĉeso en la 14a de oktobro,Nino Rota komponis kelkajn cirkajn marŝojn kajfanfarojn kiuj estos poste subskribajn melodiojn de la kinarto de la "maestro".[59] Nomumita por kvar Oskar-premioj,8½ ricevis tiujn por la Plej Bonkvalita Filmo de Fremda Lingvo kaj por la Plej Bonkvalita Vestodesegnado en blankanigra filmo. Estante en Kalifornio por la ceremonio, Fellini vizitisDisneyland kunWalt Disney la postan tagon.
Pli kaj pli allogita deparapsikologio, Fellini renkontiĝis kun latorinamagiisto Gustavo Rol en 1963. Rol, iama bankisto, enkondukis lin al la mondo deSpiritismo kaj spiritaj komunikokunsidoj. En 1964, Fellini provisLSD[60] sub la superrigardo de Emilio Servadio, sia psikoanalizisto dum la produktorado en 1954 deLa Strada.[61] Dum jaroj li sekretis tion kio fakte okazis tiun dimanĉon posttagmeze, sed li akceptis en 1992 ke
objektoj kaj ties funkcioj ne plu havis ajnan signifon. Ĉio kion mi perceptis estis percepto mem, inferaj formoj kaj figuroj mankantaj je homaemocio kaj apartaj el la realo de mia nereala medio. Mi estis ilo de virtuala mondo kiu konstante renovigis sian propran sensencan bildon en vivanta mondo kiu estas mem perceptita eksternature. Kaj ĉar la apero de aferoj ne estis plu definitiva sed senlima, tiu paradizeca konscio liberigis min el la realo ekstera al mi mem. La fajro kaj la rozo, kiel tio, iĝis unu.[62]
La halucinaj rigardoj de Fellini floreksplodis en sia unua tutkolora filmoJulieto de la Spiritoj (1965), kiu prezentasGiulietta Masina kiel Julieto, nome hejmmastrino kiu iel suspektas la senfidelon de sia edzo kaj falegas sub la voĉoj de spiritoj kiuj estis alvokitaj dum komunika kunsido en sia hejmo. Ŝia seksarda najbarino Suzy (Sandra Milo) enkondukas Julieton al mondo de senhonta seksemo sed Julieto estas kaptita de infanaĝaj memoroj dekatolikecakulposento kaj de adoleska amiko kiu sinmortigis. Kompleksa kaj plena de psikologia simbolismo, la filmo estis ŝirmita per ĝojiga muziko deNino Rota.
La maturiĝo: Nostalgio, sekso kaj politiko (1970–1980)
Lia maturiĝo estas markita de distanciĝo el la kritikaro kaj de perdo de amasa enspezado ĉe la merkato koincide kun du ŝlosilaj aferoj: nome la fino de la hegemonio de la grandaj usonaj kaj eŭropaj studioj, kaj la generacia rompo tiom radikala kiu okazis en la komenco de la1970-aj jaroj, kun la hegemonio de latelevido kiel distra motoro ĉiutaga de la granda majoritato de la publiko, akompane de la fabrikado de nova invento kiu ŝanĝis la koncepton de la kinindustrio: nome la hejmavideo.
La superado de la kino de klasika strukturo malbonigis la karieron de la kinisto ĉar, paradokse, estas tiam kiam la itala reĝisoro iĝis —almenaŭ ŝajne— pli konvencia en siaj proponoj kaj lia kino "ekmodiĝis" antaŭ la novaj tendencoj de la eŭropa kino (la filozofia klasikismo deFrançois Truffaut, la politika engaĝiĝo dePier Paolo Pasolini, la stetikaj kaj formalaj plinovigoj deBernardo Bertolucci, la poezio kaj metafiziko deAndrej Tarkovskij, la hegemonio de la novaj kaj junaj kreantoj (Rainer Werner Fassbinder,Wim Wenders,Carlos Saura,Ken Russell,Vilgot Sjöman, Hristo Popov). Tamen tiam Fellini penas kaj faras pli malgrandajn kaj personajn verkojn, per malplia buĝeto sed pli arte, ekzemple por:I clowns (La klaŭnoj,1970);Roma, (1972);Prova d'orchestra (orkestrotrejnado,1979) aŭE la nave va (Kaj la ŝipo iras,1983).
Por helpi la promocion deSatirikono en Usonon, Fellini flugis al Los-Anĝeleso en januaro 1970 por intervjuoj kun Dick Cavett kaj David Frost. Li renkontiĝis ankaŭ kun kinreĝisoroPaul Mazursky kiu volis, ke Fellini aktoru kunDonald Sutherland en sia nova filmo,Alex in Wonderland.[63] En februaro, Fellini esploris lokojn en Parizo forI clowns, nome fikciadokumenta filmo kaj por kino kaj por televido, bazita sur siaj infanaĝaj memoroj decirko kaj "kohera teorio klaŭni."[64] En lia opinio, la klaŭno "estis ĉiam la karikaturo de bone establita, ordigita, pacema socio. Sed nuntempe ĉio estas portempa, malorda, groteska. Kiu povas ankoraŭ ridi je klaŭnoj?... La tuta mondo ludas klaŭnon nune."[65]
En marto 1971, Fellini ekproduktorisRoma, iom hazarda kolekto de epizodoj trempitaj de la memoroj kaj impreoj pri Romo de la reĝisoro. La "diversaj sekvencoj," skribis la pri-Fellini fakulo Peter Bondanella, "tenas sin kune nur pro la fakto ke finfinfe ĉiuj el ili originiĝis el la fekunda imagopovo de la reĝisoro."[66] La malferma sceno de la filmo antaŭasAmarcord ĉar ties plej superrealima sceno montras eklezian spektaklon en kiu monaĥinoj kaj pastroj sketas ĉe ŝipvrakoj de araneretplenaj ruinaj skeletoj.
Dum periodo de ses monatoj inter januaro kaj junio 1973, Fellini filmis laOskar-premiitanAmarcord. Iom bazita sur la membiografia eseo de la reĝisoro de 1968 nomeMia Rimini,[67] la filmo prezentas la junan Titta kaj liaj amikoj kiuj pritraktas siajn seksajn frustraciojn kontraŭ la religia kaj faŝisma fono de provinca urbo en Italio dum la 1930-aj jaroj. Produktorita de Franco Cristaldi, la komedidramo iĝis la dua plej granda komerca sukceso de Fellini postLa Dolce Vita.[68] Cirkla en sia formo,Amarcord evitas kongruan intrigon kaj linian rakontan strukturon en maniero simila alI clowns kajRoma.[69] La klopodo de la reĝisoro por disvolvigi poezian formon de kinarto estis skizita en intervjuo de 1965 kiun li faris por la ĵurnalistino deThe New Yorker nome Lillian Ross: "Mi klopodas liberigi mian verkaron el kelkaj limigoj – historio kun komenco, disvolvigo kaj fino. Ĝi estus pli kiel poemo kun metriko kaj kadenco."[70]
Organizite de lia publikiga eldonejo Diogenes en 1982, la unua grava ekspozicio de 63 desegnoj de Fellini okazis enParizo,Bruselo kaj en la Galerio Pierre Matisse enNovjorko.[71] Estante talenta karikaturisto, multo el la inspiro por liaj skizoj estis derivitaj el siaj propraj sonĝoj ĉar la farataj filmoj kaj originiĝis el kaj stimulis desegnojn por roluloj, dekoracioj, vestoj kaj scenejaj desegnoj. Sub la titolo,I disegni di Fellini (La desegnoj de Fellini), li publikigis 350 desegnoj faritaj per krajono, akvarelo kaj felt-skribiloj.[72]
La 6an de septembro 1985 Fellini ricevis la Oran Leonon por la vivodaŭra atingo en la 42a Venecia Kinfestivalo. Tiun saman jaron, li iĝis la unua ne-usonano kiu ricevis la ĉiujaran premion de laLinkolna Kinsocieto por la kinarta atingado.
Delonge fascinita de la verko deCarlos Castañeda nomeThe Teachings of Don Juan: A Yaqui Way of Knowledge, Fellini akompanis la peruan verkiston al veturo traJukatano por studi la eblojn por filmo. Post renkontiĝi por la unua fojo kun Castañeda en Romo en oktobro 1984, Fellini skizis malneton kun Pinelli titolitanViaggio a Tulun. ProduktoroAlberto Grimaldi, prepariĝis por aĉeti la filmajn rajtojn po la tuta verkaro de Castañeda, poste pagis por antaŭ-produktora esplorado kio portis Fellini kaj liajn kunulojn el Romo alLos Angeles kaj al la ĝangaloj deMeksiko en oktobro 1985.[73] Kiam Castañeda neklarigeble malaperis kaj la projekto forfalis, la mistik-ŝamanaj aventuroj de Fellini estis verkitaj kun Pinelli kaj seriigitaj enCorriere della Sera en majo 1986. Iom kaŝvualita satira interpretado de la verkaro de Castañeda,[74]Viaggio a Tulun estis publikigita en 1989 kielgrafika novelo kun desegnoj deMilo Manara kaj kielTrip to Tulum en Usono en 1990.
Por la filmoIntervista, produktorita de Ibrahim Moussa kaj de RAI Television, Fellini intermetis memorojn de la unua fojo en kiu li vizitisCinecittà en 1939 kun aktuala fotaro de li mem labore por ekrana adaptado de la verko deFranz Kafka nomeDer Verschollene. Meditado pri la naturo de la memoro kaj de kinproduktorado, ĝi ricevis la specialan premion de la 40a Jarigo en Cannes kaj la Oran Premion en la 15aMoskva Internacia Kinofestivalo. En Bruselo poste tiun jaron, aro da tridek profesiuloj el dekok eŭropaj landoj nomis Fellini la plej bonkvalita reĝisoro kaj8½ la plej bonkvalita eŭropa filmo el ĉiu tempo.[75]
Komence de 1989 Fellini ekproduktorisLa voĉo de la luno, bazita sur la romano de Ermanno Cavazzoni, nomeIl poema dei lunatici (La poemo de la lunatikoj). Malgranda urbo estis konstruita en la Empire Studioj en la via Pontina ekster Romo. Stelulita deRoberto Benigni kiel Ivo Salvini, frenezeca poezia figuro ĵus liberigita el mensa institucio, la rolulo estas kombino de la Gelsomina deLa Strada,Pinocchio kaj la itala poetoGiacomo Leopardi.[76] Fellini improvizis dum li filmis, uzante kiel gvidilo la skizan malneton verkita kun Pinelli.[77] Spite sian nur mezbonan kritikan kaj komercan sukceson en Italio, kaj sian varman akcepton fare de francaj kritikistoj, ĝi malsukcesis interesigi nordamerikajn distribuistojn.
Fellini ricevis laPraemium Imperiale, nome ekvivalento de laNobel-premio en vidaj artoj, atribuita de la Japana Arta Asocio en 1990.[78]
En julio 1991 kaj aprilo 1992, Fellini laboris en proksima kunlaborado kun la kanada filmisto Damian Pettigrew por establi "la plej longajn kaj plej detalhavajn konversaciojn iam registritajn pri kino".[79] Priskribita kiel la "spirita testamento de la maestro” fare de lia biografiisto Tullio Kezich,[80] resumoj elprenitaj el la konversacioj poste servis kiel bazo de dokumenta filmo, nomeFellini, je suis un grand menteur (2002) kaj la libro,I'm a Born Liar: A Fellini Lexicon. Trovante pli kaj pli malfacile sekurigi financadon por filmoj, Fellini disvolvigis serion de televidaj projektoj kies titoloj aludas al iliaj temoj:Attore,Napoli,L’Inferno,L'opera lirica, kajL’America.
En aprilo 1993 Fellini ricevis sian kvinanOskar-premion, pro vivodaŭra atingaro, "kiel agnosko de sia kinartaj plenumoj kiuj emociigis kaj distris la publikon tutmonde".
Estas tri momentoj en la filmaro de tiu reĝisoro: komenco ĉe la tendenco novrealista hegemonia en la itala kino de la 40-aj kaj 50-aj jaroj, ĝisI vitelloni, 1953; la internacia famo kaj ekonomia sukceso, Oskar-premioj ktp. (La strada, La noktoj de Kabirio, La dolce vita, Julieto de la spiritoj, La Satirikono, Casanova kaj Amarcord); kaj la maturiĝo, markata de distancigo disde la krítikaro kaj de la perdo de ekonomia enspezo ĉe la merkato.
↑10,010,1Deklararo de Federico Fellini en 1966, kolektitaj de Claudio Bertieri enLos comics humorísticos "a la italiana" por la "Historia de los Comics", volumeno II, kajero 14, Toutain, Barcelono, 1982, pp. 365 al 372.
↑Intervjuo de Fellini enPanorama 18 (14a de januaro 1980). Scenaristoj Tullio Pinelli kaj Bernardino Zapponi, kinisto Giuseppe Rotunno kaj scendesegnisto Dante Ferretti informis, ke Fellini imagis multajn el siaj “memoroj”. Cf. Memuaro de Bernardino Zapponi,Il mio Fellini kaj la propra insisto de Fellini pri sia kreo de sia kina membiografio enI'm a Born Liar: A Fellini Lexicon, 32
↑"Giulietta is practical, and likes the fact that she earns a handsome fee for her radio work, whereas theater never pays well. And of course the fame counts for something too. Radio is a booming business and comedy reviews have a broad and devoted public." Kezich, 48
↑Bondanella,Cinema of Federico Fellini, pp. 151-54
↑"Buñuel is the auteur I feel closest to in terms of an idea of cinema or the tendency to make particular kinds of films." En Fellini kaj Pettigrew,I’m a Born Liar: A Fellini Lexicon, 87.
↑“One of Cabiria’s finest moments comes in the movie’s nightclub scene. It begins when the actor’s girlfriend deserts him, and the star picks up Cabiria on the street as a replacement. He whisks her away to the nightclub. Fellini has admitted that this scene owes a debt to Chaplin’sCity Lights (1931)." Citita en John C. Stubbs,Federico Fellini as Auteur: Seven Aspects of his Films (Carbondale: Southern Illinois University Press, 2006), pp. 152-53. Peter Bondanella indikas ke la vestaro, ŝminko kaj gestoj de Gelsomina kiel klaŭna figuro havis "klarajn ligojn kun la pasinteco de Fellini kiel bildoliteraturisto imitanto de Happy Hooligan kaj Charlie Chaplin". Citita en Bondanella,The Cinema of Federico Fellini, 104
↑En sia studo deFellini Satyricon, la itala romanistoAlberto Moravia observis ke per "the oars of his galleys suspended in the air, Fellini revives for us the lances of the battle in Eisenstein'sAleksandr Nevskij (filmo)." Citita en Bondanella (eld),Federico Fellini: Essays in Criticism, 167
↑49,049,149,2Bondanella,The Cinema of Federico Fellini, 8
↑“Roberto Rossellini walked into my life at a moment when I needed to make a choice, when I needed someone to show me the path to follow. He was the stationmaster, the green light of providence... He taught me how to thrive on chaos by ignoring it and focusing on what was essential: constructing your film day by day.” Citita en Federico Fellini kaj Damian Pettigrew, pp. 17-18. EnFellini on Fellini, la reĝisoro klarigas, ke sia "meeting with Rossellini was a determining factor... he taught me to make a film as if I were going for a picnic with friends." EnFellini on Fellini (London: Eyre Methuen, 1976), 99-100
↑Fellini,I disegni di Fellini (Roma: Editori Laterza), 1993. La desegnoj estas eldonitaj kaj analizitaj de Pier Marco De Santi. Por kompari la grafikan verkaron de Fellini kun tiu deSergei Eisenstein, vidu S.M. Eisenstein,Dessins secrets (Paris: Seuil), 1999.
Fellini, Federico (1988). Comments on Film. Ed. Giovanni Grazzini. Trans. Joseph Henry. Fresno: The Press of California State University at Fresno.
— (1993). I disegni di Fellini. Ed. Pier Marco De Santi. Roma: Editori Laterza.
— kaj Damian Pettigrew (2003). I'm a Born Liar: A Fellini Lexicon. New York: Harry N. Abrams, Inc.ISBN 0-8478-3135-3
— kaj Tullio Pinelli. Trip to Tulum. Trans. Stefano Gaudiano and Elizabeth Bell. New York: Catalan Communications.
Alpert, Hollis (1988). Fellini: A Life. New York: Paragon House.ISBN 1-55778-000-5
Bondanella, Peter (ed.)(1978). Federico Fellini: Essays in Criticism. New York: Oxford University Press.ISBN 0-19-502274-2
— (1992). The Cinema of Federico Fellini. Princeton University Press.ISBN 0-691-00875-2
— (2002). The Films of Federico Fellini. Cambridge: Cambridge University Press.ISBN 9780521575737.
Burke, Frank, kaj M. R. Waller (2003). Federico Fellini: Contemporary Perspectives. Toronto: University of Toronto Press.ISBN 0-8020-7647-5
Kezich, Tullio (2006). Federico Fellini: His Life and Work. New York: Faber and Faber.ISBN 978-0-571-21168-5
Miller, D. A. (2008). 8½. Hampshire: Palgrave Macmillan.
Marta Sanz, *"Cigüeñas", en kelkaj aŭtoroj,Ellos y ellas. Relaciones de amor, lujuria y odio entre directores y estrellas (kuneldonistoj: Hilario J. Rodríguez kaj Carlos Tejeda). Calamar Ediciones /Festival de Cine de Huesca, 2010.