Ĉirkaŭ 1 miliono da homoj kolektiĝis enKairo (Egiptio) por partopreni laMarŝon de miliono, postulante demision deHosni Mubarak. Laŭ pritaksoj de laUnuiĝintaj Nacioj dumtumultoj jam pereis 300 kaj vundiĝis 3000 homoj.[1] Hosni Mubarak en sia televida alparolo al nacio deklaris, ke ne plu kandidatiĝos kaj pace transdonos potencon al elektota posteulo. Ankaŭ li proponis kelkajn demokratiigajn ŝanĝojn en balotado.[2]
En la provincoJunano (Ĉinio) okzis la tertremo forta je 4,8 gradoj laŭ laskalo de Richter. Sekve de tio estis damaĝitaj 678 loĝejoj, senhejmiĝis 80,5 miloj da homoj, pli ol 64 mil estis evakuitaj.[7]
La prezidanto deJemenoAli Abdala Saleh deklaris, ke li ne kandidatiĝos plian fojon kaj ne transdonos potencon al sia filo.[8]
Vespere en la fervojo interRazjezd 17 kajKarbagali (Kizlara distrikto,Dagestano,Rusio) antaŭ 60-vagona ŝarĝtrajno eksplodiĝis memfarita eksplodaĵo. Viktimoj mankas. Trafiko estis ĉesigita.[9]
La prezidanto deAlĝerioAbdelaziz Bouteflika anoncis vespere politikajn reformojn. Ĝi promesis abolicion de esceptostato, permeson por pacaj manifestacioj (krom enAlĝero), eblecon por ĉiuj politikaj partioj prezenti sin en televido kaj radio.[10]
Militistoj komencis disdividon de subtenantoj kaj oponantoj de la prezidantoHosni Mubarak, kiuj ekde hieraŭbatalis en la placoTahrir (Kairo,Egiptio). Dum tiuj interpuŝiĝoj jam pereis 4 kaj estis vunditaj 600 homoj.[12]
Pli ol 20 miloj da homoj manifestacias enSanao (Jemeno), postulante tujan eksiĝon de la prezidantoAli Abdula Saleh. Samtempe ĉirkaŭ 2 miloj da liaj subtenantoj kolektiĝas ĉe la randoj de la ĉefurbo.[13]
LaciklonoJasi, trafinta je la komenco de februaro la nord-orientan parton deAŭstralio, senigis je elektroprovizado 150 milojn da aŭstralianoj. Almenaŭ 1 homo pereis kaj 2 malaperis.[17]
La parlamento deMjanmao elektis la prezidanton de la lando. Tiun postenon okupis la 65-jara emerita generaloTein Sein. Por li voĉdonis 408 parlamentanoj el 659.[18]
En la urboEl-Kef (Tunizio) okazis interpuŝiĝoj inter protestantoj, kiuj postulis eksiĝon de la urba policestroHaled Gazuani, kaj polico. Policanoj ekpafis, sekve de kio 2 junuloj pereis surloke kaj 3 estis grave vunditaj (2 poste mortis). Post aresto de Gazuani manifestaciantoj disiris. Entute laŭ informoj de laUN dumtumultoj en la lando jam pereis 219 homoj.[22]
Forpasis la fama gitaristoGary Moore. Li havis 58 jarojn.[23]
Oni sciigas, ke laFratoj-Islamanoj komencis intertrakton kun la registaro deEgiptio.[24] Rezulte opozicio kaj la registaro decidis establi la komitaton pri konstitucia reformo.[25]
La registaro deSud-Sudano decidis konstrui novan ĉefurbon anstataŭ la laŭ ĝi maltaŭga por tiu celo nuna ĉefurboĴubo.[26]
Larusia prezidantoDmitrij Medvedev subskribis la leĝon "Pri polico", kiu ekvalidos la1-an de marto kaj transformos milicon en policon. Ĉiuj milicanoj estos maldungitaj kaj redungitaj nur post atestado. Kvanto da ili ŝrumpiĝos je 20 %.[27]
EnGrozno (Ĉeĉenio,Rusio) okazis tri eksplodoj, sekve de kio estis vunditaj 5 homoj, inkluzive 3 milicanojn.[30]
La parlamento deNorvegio unuanime aprobis la interkonsenton pri demarkacio de maraj teritorioj en laBarenca maro kaj laArkta Oceano inter Norvegio kajRusio — post 40 jaroj da intertraktado.[31]
En la urboTemanggung (Javo,Indonezio) amaso da islamanoj bruligis kelkajn lernejojn kaj preĝejojn, kaj interpuŝiĝis kontraŭ polico, protestante kontraŭ laŭ ili tro milda puno por 58-jaraAntonius Bawengan, antaŭtage kondamnita je 5 jaroj de malliberigo pro ofendo deislamo.[34]
La intertrakto interSud-Koreio kajNord-Koreio komenciĝis sur la nivelo de armeaj regimenestroj en la vilaĝoPhanmunĉĵom, situanta en la malmilitarigita teritorio.[35]
Israelaj arkeologoj sciigis pri eltrovo de la tombo de la bibliaprofetoZeĥarja. Ĝi situas enbizanca preĝejo de la 5-a/6-a jarcentoj enHirbet-Midras.[37]
Malsukcesis la intertrakto deSud-Koreio kajNord-Koreio. Ĝi finiĝis je ĉirkaŭ 15:00 sen eĉ nomi daton de sekva renkontiĝo kaj priparolotajn en ĝi temojn.[40]
EnEgiptio komenciĝis amasajstrikoj, partoprenantoj de kiuj faras politikajn kaj ekonomiajn postulojn.[41]
Dum parado en la urboMardano (Pakistano) vestita kiel lernejanokamikazo eksplodigis sin. LaŭAFP pereis 20 kaj vundiĝis 26 homoj, laŭ la pakistana gazetoThe Express Tribune pereis 27 kaj vundiĝis 40 homoj.[42]
En flughaveno de la urboCork (Irlando) kraŝis aviadilo. Pereis almenaŭ 6 kaj vundiĝis 6 homoj.[43]
La intertrakto deegiptaj potenculoj kaj reprezentantoj deopozicio finiĝis senrezulte.[44]
La prezidanto deEgiptioHosni Mubarak eksiĝis de sia posteno.[45] La faktan povon nun havas la armea gvidantaro. La armeo deklaris, ke ĝi subtenas postulojn de protestantoj kiel liberan kaj honestan elekton de prezidento, ŝanĝon de la konstitucio kaj finon de lakrizostato. En la antaŭa tago Mubarak ankoraŭ deklaris, ke li rifuzas demisii; li menciis, ke li transdonas parton de siaj regopovoj al la vic-prezidantoOmar Sulejman, kiu nun tamen laŭ la armea deklaro perdos sian postenon.[46][47]
EnSanao (Jemeno) polico dispelis amason da protestintoj, kiuj direktiĝis al la ambasadorejo deEgiptio. En la placonTahrir (esperanteLiberiĝo) oni alveturigis per busoj ĉirkaŭ 5 milojn da subtenantoj de la nuna prezidantoAli Abdula Saleh, kiuj establis tie tendaron.[51]
EnAlĝero (Alĝerio) ĉirkaŭ 10 miloj da protestintoj eliris la stratojn kun postuloj pri demokratiigo. Ili estis dispelitaj de polico, ĉirkaŭ 400 homoj estis kaptitaj.[51]
En buso, plena je pilgrimantoj-ŝijaistoj, en kontrolejo apud la urboSamaro (Irako) eksplodigis sin kamikazo. Pereis almenaŭ 27 kaj estis vunditaj 20 homoj.[53]
La Supera konsilio de la Militaj fortoj de Egiptio eksigis la parlamenton, haltigis funkciadon de la konstitucio kaj deklaris, ke balotado okazos post 6 monatoj.[54]
En la vilaĝoGubden (Karabudahkenta distrikto,Dagestano,Rusio) okazis du teroraj agoj. Je ĉirkaŭ 19:40 (loka tempo)kamikazino eksplodigis sin apud milicejo, sekve de kio pereis 1 kaj estis vunditaj 4 milicanoj. Je ĉirkaŭ 22:35 en la elira kontrolejo okazis dua eksplodo fare de kamkazo, sekve de kio pereis 1 kaj estis vunditaj almenaŭ 16 homoj.[57]
EnTeherano kaj aliaj urboj deIrano komenciĝis amasaj manifestacioj, evoluintaj al tumultoj kaj interpuŝiĝoj kontraŭ polico. Manifestaciantoj krias, ke iranajn gvidantojn atendas la sorto de laegipta prezidantoHosni Mubarak. En Tehrano estis ĉesigita funkciado demovtelefonio kajInterreto. Oni informas, ke la opozicia gvidantoMir Hosejn Musavi sukcesis liberiĝi el subhejmaresto aj aliĝis al protestantoj.[58] Almenaŭ 1 homo pereis, kelkdekoj estis vunditaj, pli ol 200 arestitaj.[59]
EnSanao (Jemeno) ĉirkaŭ 3000 protestintoj direktis sin al la placoTahrir, kie okazis interpuŝiĝoj kontraŭ subtenantoj de la prezidantoAli Abdula Saleh kaj polico. Similaj okazaĵoj estis en la urboTaiz.[60]
En laŝijaista vilaĝoNevidrat (Barejno) okazis interpuŝiĝoj de manifestaciantoj kontraŭ polico, kiu dispelis ilin pergumokugloj kajlarmogaso.[61] Almenaŭ 1 homo pereis kaj 25 estis vunditaj.[62]
En la urboBengazi (Libio) okazis manifestacio, kiun partoprenis ĉirkaŭ 2000 homoj. Kaŭzis ĝin aresto de iu rajtdefendanto fare de potenculoj. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ polico estis vunditaj 14 homoj.[64]
Daŭras protestoj deŝijaistoj enBarejno. Ili postulas elekteblecon de ĉefministro, liberigon de politikaj prizonuloj kaj ĉesigon de torturado. Ministro pri internaj aferoj deklaris, ke policanoj kulpaj pri murdoj de du manifestaciantoj estis arestitaj.[65]
2000 policanoj estis venigitaj sur stratojn deSanao (Jemeno). Ili blokadis elirojn kaj enirojn e la universitato por ke studentoj ne partoprenu protestojn.[66]
Dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico enAdeno (Jemeno) pereis 3 kaj estis vunditaj 19 homoj. EnSanao subtenantoj de la prezidanto pafis en protestantojn.[67]
"Tago de kolero" okazis en kvin urboj deLibio, kie daŭras protestoj kontraŭ reganta reĝimo. Oni sciigas, ke dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico en la urboBengazi pereis 4 homoj. Entute dum lastaj tagoj laŭdire pereis almenaŭ 20 manifestaciantoj.[68]
Armeo deBarejno deklaris, ke ĝi ekregis situacion en la ĉefurboManamo kaj malpermesas manifestaciojn. Kelkajn horojn antaŭ tio polico forpelis protestantojn de ĉefa placo de la ĉefurbo, sekve de kio pereis 4 homoj.[70]
Je ĉirkaŭ 18:55 apud la vilaĝoZajukovo (Baksana distrikto,Kabardio-Balkario,Rusio) nekonataj viroj en maskoj haltigis minibuson, en kiu veturis en kurorton turistoj elMoskvo, kaj pripafis ilin. Kvar homoj pereis.[71]
Nokte de la 17-an al la 18-an de februaro nekonatoj eksplodigis latelferonAzau — Starij Krugozor (Kabardio-Balkario,Rusio). 30 el 45 ĉeloj falis. Neniu estis damaĝita.[72]
Dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico pereis 20 homoj enBengazi (Libio), kie manifestaciantoj kaptis radiostacion kaj bruligis ĝin. Pliaj 7 homoj pereis en la urboDerna.[74]
Sud-Afriko oficiale aliĝis alBRIC, kiu de nun nomiĝos BRICS.[75]
Dekmiloj da homoj manifestaciis enIrano, sed estis dispelitaj de polico kajbasiĝoj. Almenaŭ 1 homo pereis, dekoj estis vunditaj kaj centoj arestitaj.[76]
En la urboTaiz (Jemeno) nekonato ĵetisgrenadon en amason da protestintoj, sekve de kio estis vunditaj almenaŭ 22 homoj.[77]
EnMaroko komenciĝis amasaj protestoj, partoprenantoj de kiuj postulas limigu potencon de la reĝo kaj batalu kontraŭ korupto. Manifestacioj okazas enRabato,Kazablanko kajMarakeŝo.[80]
Estis deklaritaj la oficialaj rezultoj de la prezidanta balotado enUgando. La nuna prezidantoYoweri Museveni ricevis 59 % voĉdonoj, lia ĉefa rivaloKizza Besigye — 37 %. Tuj post publikigo de la informoj Kizza Besigye deklaris la balotadon kontraŭleĝa kaj alvokis samlandanojn renversi la reĝimon kaj okazigi novan balotadon.[81]
En stadiono enBamako (Malio) post prediko de la lokaimamoUsman Madani Hadajra, dediĉita al laislama festoMaŭlid An-Nabi (esperanteNaskiĝtago de Muhamedo), okazis interpremiĝo, pro kio pereis almenaŭ 30 homoj, plejparte virinoj, kaj almenaŭ 70 estis vunditaj.[84]
La aerarmeo deLibio atakis la militbazon enBengazi, personaro de kiu transiris al la flanko de opozicio. LaŭAl-Ĝazira, antaŭe opozicion eksubtenis polico de tiu ĉi urbo. EnTripolo manifestaciantoj kaptis la internacian flughavenon, bruligis domon de la registaro, damaĝis kelkajn policejojn kaj oficejon de la ŝtata televidkanalo.[85] Proteste kontraŭ apliko de perforto al pmanifestaciantoj eksiĝis la ministro pri justicoMustafa Abdel Ĝalil. Antaŭe pri sia subteno de la opozicio deklaris ambasadoro en laLigo de Arabaj ŜtatojAbdel Moneim al-Honi kaj tiu enĈinioHusein Sadik.[86]
En la urboAl Hoceima (Maroko) oni eltrovis en forbrulinta dum antaŭaj tumultoj bankoficejo kvin korpojn de pereintoj. Entute laŭ oficialaj informoj estis vunditaj 128 homoj (inkluzive 115 policanojn) kaj 120 estis arestitaj.[87]
Speciala komisiono de lakartvela parlamento deklaris, ke la kartvela prezidantoZviad Gamsaĥurdja ne mortigis sin mem, sed estis murdita.[88]
Enprovinco Kunduz (Afganio) kamikazo eksplodigis sin apud registaraj oficejoj, sekve de kio pereis 30 kaj estis vunditaj almenaŭ 40 homoj.[89]
Laŭ pritaksoj de laInternacia puna kortumo kvanto de pereintoj dum tumultoj enLibio atingis 600. Oni informas, ke opozicio ekregis en plejparto da loĝlokoj de la lando kaj polico transiris al ĝia flanko. Multaj ambasadoroj kaj internaciaj reprezentantoj de Libio deklaris sian eksiĝon aŭ rompon de ligoj al la nuna reĝimo.[90]Muamar Kadafi en televida alparolo al nacio deklaris, ke li rifuzas demisii, ĉar li estas «ne kutima homo aŭ eĉ prezidanto, sed gvidanto de revolucio».[91] La konsulo de la Kultura misio de Libio enAŭstralioOmran Zved deklaris, ke de nun li reprezentas libian popolon, sed ne la regantan reĝimon. Reprezentantoj de Libio en laUN kulpigis Muamar Kadafi prigenocido kaj postulis lian eksiĝon.[92] Vespere la ministro pri internaj aferojAbdul Fatah Junis al Abidi deklaris sian eksiĝon kaj alvokis armeon subteni la opozicion.[93] Laŭ oficialaj informoj en la lando jam pereis 111 militistoj kaj 189 civiluloj, inkluzive 104 civiluloj kaj 10 militistoj enBengazi.[94]
La parlamento deKosovo elektis la prezidanton de la lando. Tiun postenon okupisBehgjet Pacolli, entreprenisto, gvidanto de la partioAlianco por nova Kosovo (albaneAleanca Kosova e Re —AKR). La opozicio rifuzis voĉdonadon, do el 120 deputitoj ĉeestis nur 67, el kiuj 62 voĉdonis por li.[95]
Ĉirkaŭ 13:00 (loka horo) enNov-Zelando okazis la tertremo forta je 6,3 gradoj laŭ laskalo de Richter kun laposttertremo forta je 5,7 gradoj. Pleje estis damaĝita la urboChristchurch, situanta je 5 km de la epicentro. Pereis almenaŭ 65 homoj[96] Poste sciigis, ke kvanto de pereintoj jam atingis 75 kaj 300 homoj konsideratas malaperintaj. Tio estas la plej damaĝa tertremo post1931.[97]
EnDelhio (Barato) okazis manifestacio, kiun partoprenis almenaŭ 100 miloj da homoj. Ili aliris la parlamenton kaj transdonis al ties prezidantoMeira Kumar siajn postulojn: malpliiguinflacion kajsenlaborecon, batalu kontraŭkorupto.[99]
EnGrekio okazas 24-hora tutnacia striko. Apud parlamento enAteno manifestaciantoj atakis policon, kiu respondis perlarmogaso. 20 homoj estis kaptitaj.[100]
Oponantoj de lalibia reĝimo, nomantaj sin «idoj de la revolucio», okupis la libian ambasadon enParizo (Francio), elpelis personaron kaj hisis la nacian flagon, kiu estis uzata ĝis la puĉo de1969.[103]
Lalibia armeo pripafis en la urboEz-Zavija moskeon, apud kiu okazis manifestacioj de opozicio. Estis detruita minareto, pereis multe da homoj. Opoziciuloj ekkontrolis la urbojnMisurata kajZuara. La teritorionekontrolata de la registaro estas jam ne nur nordoriente sed ankaŭ nordokcidente.[106]
La prezidanto deJemenoAli Abdula Saleh ordonis al polico defendi ĉiujn manifestaciantojn, inkluzive de opoziciuloj.[107]
LaKonsilio pri homaj rajtoj de la UN faris specialan kunsidon, dum kiu estis akceptita la rezolucio priLibio. Oni decidis establi konstantan komisionon por enketado de gravaj rompoj de homaj rajtoj dum armitaj interpuŝiĝoj de la registaro kaj opozicio. Oni substrekis, ke apliko de armiloj kontraŭ civiluloj povas esti konsideratakrimo kontraŭ homeco. La Konsilio rekomendis al laĜenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj haltigi anadon de Libio en la Konsilio.[109]
AFP sciigis, ke demisiis ambasadoro deLibio enFrancioSalah Zaren kaj reprezentanto de la lando enUNESKOAbdul Salam el-Halali. Ambaŭ diplomatoj deklaris, ke tiel ili protestas kontraŭ reprezalioj en Libio kaj aliĝas al larevolucio.[103]
Usono oficiale haltigis diplomatiajn rilatojn kunLibio.[110]
Amasaj kontraŭregistaraj manifestacioj okazas enIrako. En la placoTahrir (Bagdado) miloj da homoj postulas eksiĝon de la ĉefministroNuri al-Maliki, realan bataldon kontraŭ korupto kaj senlaboreco. Estiĝis interpuŝiĝoj kontraŭ polico. En la urboMosulo 5 manifestaciantoj estis mortigitaj kaj 10 vunditaj de polico. EnBasro protestantoj forbruligis rezidejon de guberniestro.[111]
Ĉirkaŭ 20:10 (loka horo) pli ol deko da teroristoj atakis la urbonNalĉik (Kabardio-Balkario,Rusio). Ili pripafis du milicejon, oficon deFSB kaj sanatorion «Leningrad» apartenatan al FSB. Almenaŭ 1 milicano estis vundita. Ĉiuj atakintoj fuĝis.[112]
EnTunizo (Tunizio) cent miloj da homoj manifestacias, postulante eksiĝon de la transira registaro.[113]
Apud la urboPeŝavaro (Pakistano) nekonatoj eksplodigis 12 el 18 cisternoaŭtoj, kiuj veturigis fuelon porISAF. 4 stiristoj kaj gardistoj pereis, 6 estis vunditaj.[114]
EnZagrebo (Kroatio) okazis interpuŝiĝoj de oponantoj de la ĉefministroJadranka Kosor kontraŭ polico. Post paca manifestacio de partoprenantoj de la milito de la 1991-1995-aj jaroj, amaso da gejunuloj ekprovis trairi al la domo de la registaro. 33 homoj estis vunditaj, 38 kaptitaj.[115]
Potenculoj deLibio komencis disdonadon de armiloj al subtenantoj deMuamar Kadafi. Ili surportas verdajn bandaĝojn.[118]
AFP sciigas, ke la du plej influhavaj triboj deJemeno eksubtenis opozicion. La gvidanto de la triboĥamid ŝejkoHusejn bin Abdula al-Ahmar forlasis la regantan partionTutnacia popola kongreso proteste kontraŭ kruela subpremado de manifestacioj.[119]
Ĉirkaŭ la 5-a horo grupo da armitaj homoj penetris en la plej grandannaftouzinon deIrako en la urboBajĝi, murdis du inĝenierojn kaj eksplodigis unu korpuson. Entute pereis 4 homoj. Produktado estis ĉesigita. Fajregon oni estingadis dum 5 horoj.[120]
Eŭropa Unio aprobis sankciojn kontraŭLibio. Aktivoj deMuamar Kadafi kaj 25 liaj kunuloj estos frostigitaj. Ankaŭ oni malpermesis al ili viziti Eŭropan Union, vendadi al Libio armilojn, larmogasojn kaj similaĵojn.[122]
La ministro pri eksteraj rilatoj deUsonoHillary Rodham Clinton deklaris, ke ŝia lando subtenas forigon de Muamar Kadafi. «Ni deziras, ke li foriru», diris ŝi.[124]