![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri rolulo en helena mitologio. Por luno de Saturno rigardu la paĝonFebo (luno). |
Febo | |
---|---|
epithet • greka dio | |
Informoj | |
Eble sama | Apolono |
Laŭ lahelena mitologio,Febo aŭFojbo (el lagrekaΦοίβη, «radianta», «intelekta brilo» aŭ «profeti») estis unu el latitaninoj de la unua generacio, filino do deUrano kajGeo[1]. Ŝi tradicie estis asociita al laLuno, kune kunAtlaso[2] kaj tiel aperas en la verkoEndimiono kaj Febo (1955), deMichael Drayton, la unua serioza traktado pri la mito de Endimiono en angla lingvo.
Laŭ Pelasga mito pri kreo de la mondo ŝi estis filino deEŭrinomo kajOfiono, Titanino, kiu kune kun laTitanoAtlaso estis atribuita al laLuno.
Laŭ Olimpia mito pri kreo de la mondo estis Foiba unu el la originajTitanoj, filino deUrano kajGaja.
Ŝi estis do tradicie ligata al la Luno kaj estis ankaŭ avino deApolono kajArtemiso. Kun sia edzo kaj fratoKojo ŝi havis filinojnLeto kajAsterio. Laŭ pli novaj fontoj ŝi akceptis deTemiso inspektadon super laOrakolejo de Delfo.
Febo, laKronita per oro, venis al la lito de sia propra fratoKojo (Demandanto)[3], kaj havis kun li du filinojn:Leton (patrino de laolimpaj gediojApolono kajArtemiso) kajAsterio, la stel-diino kiu naskis la misteranHekato[4]. Pro tio, ke ŝi estis ilia avino, Febo iĝis ankaŭ la plej famaepiteto de Apolono (Φοίβος,Phoebus) kaj la ankaŭ luna Artemiso[5] (Φοίβη,Phoebe)[6], nomiĝintaj tiel kaj en la helena kaj en laromia kultado.
Laŭ la verkaro deEsĥilo[7], la aŭguristino ĉeDelfo asertis ke Febo respondecas pri la tieafamega orakolejo pro ĝentileco deTemiso, kiu siavice ricevis ĝin de Geo. Laŭ li, Febo pace donacis la kontrolon sur la orakolejo al Apolono okaze de lia naskiĝtago[8]. Tamen, tio ŝajnas esti privata aldonaĵo de tiu dramaturgo, ĉar la tri ĉefaj transdonoj de orakolaj potencoj ĉe tiu orakolejo rilatas al respektivaj generacioj de dioj: Urano kreis ĝin kaj transdonis tiun povon al Geo, do tion farisKrono, kiu atribuis la kontrolon de Delfo al sia fratino Temiso[9]. Kiam venis la vico donaci ĝin fare deZeŭso, Esĥilo ne mencias ke la orakolejo estis donacita rekte al Apolono, kiu ankoraŭ ne estis naskiĝinta, kaj pro tio oni uzis la figuron de Febo. Tiuj supozeblaj masklaj delegacioj de la delfa potenco priskribitaj de Esĥilo ne estas pravigita de la moderna rekonstruo de la antaŭ-Olimpa historio de la sanktejo.
Kiel titanino de la orakolejo de Delfo, ĉe la tera-umbiliko, Febo peris la aŭgurantan voĉon de sia patrino. Paralele, sia edzo Kojo (aŭPolo, «ĉiel-akso») agadis same, sed per la voĉo de la patro Urano. Iliaj filinoj Leto kaj Asterio eble simbolis laluman kajmalluman orakolan povon, respektive. Pro tio Apolono, filo de Leto, elstare prezidis la ĉielan kaj luman profet-kapablon, kaj Hekato, filino de Asterio, rilatis al tenebraj noktaj kaj mallumaj profet-povoj, ekzemple komuniiĝo kun mortintoj aŭnekromancio.
Febo ŝajnas en la versio deHeziodo kosma ekvivalento de lahomeraDiono, patrino deAfrodito. Pro tio, lahomera himno al Delia Apolono[10] verŝajne anstataŭas Febon per Diono en sia listo de titaninoj ĉeestantaj la naskiĝon de Apolono. Heziodo kaj Homero eble tradukis siavice la genealogion de lafenica diinoAstarto en ilian respektivan grekan kulturon kaj kuntekston kiam ili prezentis Asterion kiel filino de Febo kaj Afroditon kiel filino de Diono: Febo kaj Diono (ambaŭinaj Zeŭsoj) estus fenicaj ĉiel-diinoj, dun Afrodito kaj Diono simbolis Astarto.
Honore al la titanino Febo oni nomigisunu el la satelitojn de laplanedoSaturno.
Febo estis unu el laleŭkipidinoj[11],meseniaj princinoj, filinoj deLeŭkipo kajFilodiko[12]. Tamen, alternativa versio asertas ke ŝia patro estis la dio Apolono[13].
Ŝi kaj sia fratinoHilejro, sacerdotinoj de la diinojAteno kaj Artemiso respektive, estis svatigitaj alIdaso kajLinceo, la ĝemelaj filoj deAfareo[14]. Iliaj kuzojKastoro kajPolukso venis al la geedziĝo, kaj subite enamiĝis al la edziniĝontinoj. LaŭApolodoro ili profitis la tumulton de la nupta festo por forkapti la fratinojn[15], sed Idaso kaj Linceo persekutis ilin kaj sukcesis mortigi Kastoron[16], la nura mortebla el ili[17]. Plenlarme, Polukso konvinkis Zeŭson permesi ke ili kondividu senmortecon, do ekde tiam laDioskuroj pasigas duonon de la jaro surĉiele, kiel dioj, kaj la alia duonon enHadeso, kiel simplaj mortemuloj[14].
Fine, Febo edziniĝis al Polukso, kaj naskis filon nomitanMnesileo[15] aŭMnazinoo[18]. La leŭkipidinoj travivis saman destinon ol siaj edzoj: Febo kaj Hilejro ricevis senmortecon ses monatojn jare. Fakte, iliaj nomoj (luna brilo kajmilde brilanta) forte rilatas al la steligitaj dioskuroj, kaj iĝis epitetoj de la luna diinoSemelo, ankaŭ ĉiela rajdantino.
En la templo dediĉita al la dioskuroj enArgo Febo estis prezentita, kune kun sia fratino kaj la edzoj kaj filoj de ambaŭ, per skulpta grupo el ebona ligno kaj marmoro (la parto de la ĉevaloj) farita deDipojno kajSkiliso[18]. Ankaŭ enSparto (Lakonio) troviĝis sanktejo dediĉita al Febo kaj Hilejro. Ĝiaj sacerdotinoj estis junaj virgulinoj, nomitaj Leŭkipidinoj, kiel la diinoj. Unu el la tieaj skulptaĵoj estis ornamita deLeŭkipiso, unu el la sacerdotinoj, laŭ ordonoj ricevitaj en sonĝo. Pendiĝis el la tegmento de tiu sanktejo ovo ligita per rubando, kiu teorie estis tiu deponita deLedo[13].
Krom la antaŭaj,Febo estis la nomo de la jenaj geroluloj de la helena mitologio: