Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Feŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinjoro reprenante feŭdon.

Feŭdo estistereno, kiun - dum lamezepoka epoko deFeŭdismo enEŭropo -nobelo pruntedonis alvasalo. La vasalo devis militservi por la nobelo aŭ pagi al lidekonaĵon.

La koncepto de feŭdo tial tradukeblas al Esperanto per la nocioj "limigita posedo" aŭ "por-uza posedo" (la antaŭmezepoke aplikata koncepto de "vera posedo" laŭ mezepoka latina lingvo nomiĝis "Allodium", E-o: "alodo").

La politika kaj ekonomia rilato inter la feŭdodona nobela reganto kaj la feŭdoprena vasalo estis la bazo de la mezepoka socia strukturo de Eŭropo, aparte de laSankta Romia Imperio de Meza Eŭropo.

Ankaŭ en aliaj kulturoj dum la mezepoko ekestis strukturoj kompareblaj al la eŭropa feŭda sistemo. Aparte menciindas la koncepto desamurajoj enJapanio.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Feŭdo&oldid=9223115"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp