Faztransiro estas ŝanĝo de iufazo de materio al alia. Dum faztransiro, kvantaj proprecoj de la sistemo ŝanĝiĝas abrupte, ofte nekontinue.
La aŭstra-nederlanda fizikistoPaul Ehrenfest klasifikis faztransirojn al la jenajn kategoriojn:
- Dumunuaorda faztransiro, la unuaderivaĵo delibera energio de la sistemo nekontinue "saltas". Tiu ĉi tipo de faztransiro rompas simetrion. Ĉar la unua derivaĵo de lalibera energio estas ne kontinua, dum la faztransiro la sistemo enigas aŭ eligasvarmon, laŭ laekvacio de Clausius-Clapeyron.
- Ekz.: transiro inter gaso, likvo, kaj solido. (La denso -derivaĵo de la libera energio laŭ lakemia potencialo- ne estas kontinua.)
- Dumduaorda faztransiro, la unua derivaĵo de la libera energio de la sistemo estas kontinua, sed la dua derivaĵo ja *saltas". Tiu ĉi tipo de faztransiro ankaŭ rompas simetrion, sed nek enigas nek eligasvarmon. Laekvacio de Ehrenfest kaj lateorio de Landau traktas tiajn faztransirojn.
- Dumsenfinorda faztransiro, kontinua estas ioma ajn ordo de derivaĵo de la libera energio, sed la libera energio ne estasanalitika ĉe la faztransiro. Tiu ĉi tipo rompasnenian simetrion, sed okazas kvalita ŝanĝo en la propraĵoj de la sistemo.
- Ekz.: la faztransiro de laXY-modelo en du dimensioj; lameno de superfluidaheliumo.