Favignana estas unu el laEgadaj insuloj (kunLevanzo kajMarettimo) en laMediteraneo antaŭ la okcidenta bordo deSicilio. Politike ĝi formas la pli grandan parton de la komunumo Favignana deProvinco Trapani en regionoSicilio enItalio.
Lainsulo Favignana havas la surfacon de 19,8 km², tiel ĝi estas la plej granda Egada insulo. Ĝiaj plej grandaj altoj estas laMonte Santa Caterina (314 m) kaj monteto kun 252 m.
Al la komunumoFavignana apartenas ankaŭ la komunumoj surLevanzo kajMarettimo. Fine de 2023 en la komunumo vivis4 525 loĝantoj, el kio ĉirkaŭ 3500 sur la insulo Favignana. La komunumo Favignana kovras areon de38,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de118 loĝantoj/km². La loĝantoj vivtenas sin elturismo kaj per fiŝkaptado. Dum la someraj monatoj alvenas la insulojn ĉirkaŭ 30.000 turistoj.
La trafiko okazas deTrapani al Favignana plurfoje en tago. La veturo daŭras ĉirkaŭ unu horon per normala ŝipo.
- MuzeoVilla Florio
- grotoj,Grotta del Genovese sur Levanzo