Fasonado[1] aŭdezajno[2] estas la teĥnika arto doni fasonon alindustrie aŭteĥnologie produktataobjekto. Fasono ampleksas ĉiujn formajn kvalitojn de artefarita objekto, kiujn oni kreis konscie kun konsidero de kaj aspekto kaj funkcio. Plej ofte temas pri utiligebla kaj reproduktebla produkto.
Dezajno (tiel enPIV 2002/2005) kajdizajno (tiel enReVo) estas neoficialajneologismoj, ambaŭ bazitaj sur la angla vorto "design" [diZAJN]. Laŭ PIV, ĝi estas "Formo kaj aspekto de artefarita objekto, kutime utileca kaj industrie produktata (aŭtomobilo, meblo, tranĉilo kaj similaj), kiu estu funkcitaŭga kaj estetike valora."
Fasono estasFundamenta vorto, kiu origine havis signifon limigitan al la fasono de vestaĵoj; sed jam ĉeZamenhof, kaj tre multe en la nuntempa lingvouzo, la signifo de "fasono" ampleksiĝis al aliaj produktitaj objektoj.
Cetere, en praktika uzado oni iam bezonas distingifasonon kajdezajnon. Ekzemple entipara familio oni povas havi plurajntiparajn fasonojn (rektan, kursivan ktp — en tia uzofasono priskribas funkcion) prezentantajn iun unuecon dedezajno (arta stilo, nuanco estetika).
Fasonado en si mem estas granda industrio en lamoderna epoko, precipe en laokcidenta civilizo. Ĝi rilatas al lametiartoj, kaj ofte fluas la limo inter tiuj du. Tamen la metiartoj pli ofte temas pri lapraktika laboro, dum fasonado pritemasideojn. Ekzemple, ĝenerala jup-kudrado estas "metio", la specifa scio aplikata por finkudri jupon estas "metiarto", kaj ofte oni kudras laŭ specifa "fasono". Se tiu fasono plias la bazan praktikecon (kaj do enhavas grajnon daarto en si), verŝajne ĝin fasonisfasonisto sperta pri "fasonado".
Interna dekoracio, interna desegno aŭ interna dezajno (foje interna arkitekturo) estas speco de dezajno, kies temo estas aranĝo de la arkitektura interno, planado kaj dezajno de internaj spacoj. Ĝi inkludas teknik-konstruajn aspektojn same kiel estetik-artajn zorgojn. Tiu ĉi dezajno de spacoj kaj objektoj de ofta uzo realiĝas ene de enfermita loko, ĉu ĝi estas privata hejmo, komerca establaĵo, gastiganta spaco, laborejo.