Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fariseoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fariseoj
juda religia movadoRedakti la valoron en Wikidata
Antaŭeĥasidismovd
SidejoJerusalemo
vdr

Fariseoj (el lahebrea lingvoParasch, divido, apartigo) estis sekto dejudismo. La tradicio formis gravan parton de la judateologio; ĝi konsistis el kolekto de sinsekvaj interpretoj donitaj pri la senco de laSanktaj Skriboj kaj kiuj fariĝis nepre kredindajdogmoj. Tio estis la leĝistoj, temo de senfinaj diskutadoj, plej ofte nur pro demandoj pri vortoj aŭ pri formoj. El tiuj interpretoj, naskiĝis plurajsektoj, el kiuj ĉiuj pretendis havi la monopolon de l'vero; kiel preskaŭ ĉiam okazas, tiuj sektoj funde malamis unuj aliajn. Inter tiuj sektoj, la plej influhava esti tiu de lafariseoj kiuj havis kiel ĉefonHillel, judan leĝiston naskitan enBabilono, fondinton de famaskolo, kiu instruadis, ke nur al la Skribaĵoj oni ŝuldas fidon.

Ĝia apero estis ĉirkaŭ-200. La fariseoj estis persekutataj en diversaj epokoj, precipe dum la regadoj deHirkano la 1-a, ĉefpastro kaj reĝo de lajudoj, deAristobulo la 1-a kaj deAleksandro; tamen tiu ĉi lasta redonis al ili iliajn honorojn kaj havaĵojn, kaj tiel ili reakiris sian potencon kaj ĝin konservis ĝis la ruino deJerusalemo en la jaro70, kiam ili malaperis pro ladiasporo de la judoj. En la komenco de kristanismo, fariseoj estis la ĉefaj kontraŭuloj de nova religio, kaj aperas ofte enEvangelioj disputante kunJesuo, kiu tre ofte diris kontraŭ ilia hipokritecon, tiel la vorto "fariseo" estas ankaŭ uzata de kristanoj kaj antisemitoj kiel sinonimo de "hipokrito".

La fariseoj, kiel uzite en la esperanta biblio, (hebree:peroushim, la apartuloj) estisteologa grupo de laantikvajudismo. Ĝi kreiĝis dum la epoko de la dua judatemplo (ĉirkaŭ530 a.K. ĝis70 p.K.) kaj iĝis kielrabenoj la nura postvivanta juda komunumo, la du aliaj estintaj laesenoj kaj lasaduceoj. Tamen oni ofte konsideras la poste estiĝintankaraistojn kiel intelektajn heredulojn de ĉi lastaj, la saduceoj.

Adeptiĝis ĉefe piuloj. La fariseoj estis aparte striktaj por obei la leĝon, kaj tiel apartiĝis de la aliaj judoj, kio klarigas laetimologion de la nomo. Tamen la plej influa fariseo al postaj generacioj, Hilelo, estas konata pro sia relativa malsevereco, eĉ influante la Zamenhofan filozofionhilelismon (homaranismon).

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fariseoj&oldid=9050587"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp