Malneta versio
publikigita versio estispatrolita je9 okt. 2024. Estaskontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estaskontrolendaj.Lastabila versio estispatrolita je9 okt. 2024.
![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonFaoug (stacidomo). |
Faoug | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Faoug | |
![]() | |
Faoug | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Brojo-Vully |
Geografia situo | CH1903: 572508 / 195311(mapo)46.9083333333337.0777777777778Koordinatoj:46° 54′ N,7° 5′ O;CH1903: 572508 / 195311(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 757 |
Areo | 3,45 km² |
Alteco | 449 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 1595 |
Komunumkodo | 5458 |
![]() | |
Mapo de Faoug | |
Faoug (en lagermana lingvoPfauen) estas komunumo en ladistrikto Brojo-Vully enKantono Vaŭdo,Svislando. Ĝi havis 757 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Faoug situas en la vaŭdaeksklavo Avenches ĉe la suda bordo de laLago de Morato. La komunumo konsistas el la vilaĝo Faoug kaj la kvartalojLa Mellire,Le Vuat kajPré de la Blancherie.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,45 km², de kiuj 25,1% estas kovritaj dearbaro, 54,8% servas poragrikulturo kaj 19,6% porsetlado.[2]
La komunumo Faoug limas en nordo al laLago de Morato, en nordoriento alGreng (FR), en oriento alCourgevaux (FR), en sudoriento alClavaleyres (BE), en sudo alVillarepos (FR), kaj en okcidento alAvenches.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 deZuriko alĜenevo. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A1, kiu pasas en nordo tra la komunuma teritorio, troviĝas proksimume 4 kilometrojn okcidente apudAvenches. Pere destacidomo ĉe la trajnlinio deMorato al Avenches la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Faoug datiĝas el la jaro1228 kielFol. Sur la teritorio de la komunumo estis trovita setlejo el laneolitiko ĉe la lagobordo kaj el laHallstatt-epoko pli fore de la lagobordo, kaj vilao kaj tombejo el laromia epoko. Dummezepoko la vilaĝo troviĝis sub la suvereneco de episkopo de Laŭzano. Sub laberna regado de1536 ĝis1798 Faoug apartenis al la Voktejo Avenches. Dum la tempo de laHelveta Respubliko Faoug apartenis de1798 ĝis1803 al la Kantono Sarino kaj Brojo. Poste ĝi estis atribuita al la Distrikto Avenches, kiu en la jaro2006 estis integrita al laDistrikto Brojo-Vully.[3]