Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Familio de Steyl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familio de Steyl
Společnost Božího Slova
Katolika religia ordeno
misiista societoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco1875vd
Lando(j)Usonovd
SituoNorthbrook
Fondinto(j)Arnold Janssenvd
FiliojColégio Arnaldo(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PosedatojDYRF-AM(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr
La Domo Sankta Mikaelo ĉe la rivero Maas, en Steyl/Nederlando. EnAŭstrujo troviĝas bela misia domo enBischofshofen, lamisia domo Sankta Ruperto

LaSocieto de la Vorto de Dio (latine Societas Verbi DominiSocietas Verbi Divini, akronimeSVD, ankaŭ nomitala Verbitoj,la Steyler Misiistoj aŭ laFamilio de Steyl (populara nomo enGermanlingvio estas ankaŭSteyler Missionare - Steylaj misiistoj) estasmonaĥ(in)a ordeno laŭ papa juro de lakatolika eklezio. Ĝi konsistas el trikongregacioj fondite deArnold Janssen.

Partoj

[redakti |redakti fonton]

La sindivido de la Steyl-misiistoj en tri kongregaciojn (unu por viroj, du por virinoj) jenas:

  • En la 8.9.1875 estiĝis en lanederlanda loko Steyl (urboparto de Tegelen,Venlo) la germana misia ordenoSocieto de la Dia vorto - Societas Verbi Divini (mallongigo: SVD) kun la celo antaŭenpuŝi misiadon en nekristanaj ŝtatoj (antaŭe precipe enĈinio). Nuntempe la kongregacio havas kiel fokuson animzorgadon en laTria mondo. Sidejo de la ĝenerala konsilio estas enRomo. En 2005 ĝi havis ne tute 6.000 membroj.
  • Ankaŭ misie agadas la en la 8.12.1889 de Janssen kune kunJosepha Stenmanns (+1903) kaj la en 1995 beatigitaAnna Helena Stollenwerk (+1900) fondita Societo de la Servistinoj de la Sankta Spirito (latine:Congregatio Missionalis Servarum Spiritus Sancti, mallongigo: SSpS). Ankaŭ ties ĝenerala konsilio havas la sidejon en Romo (por ne tute 3.700 membroj).
  • De la dua grupo devenis en la 8.12.1896 la edifa ordeno (vivo de preĝado en klaŭzuro) de la Fratinoj de la senĉesa adorado (latine:Congregatio Servarum Spiritus Sancti de Adoratione perpetua, mallongigo: SSpSAP)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Familio_de_Steyl&oldid=8584780"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp