Malneta versio
Falera | |
---|---|
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 48′ 0″ N9° 13′ 48″ O / 46.80000 °N, 9.23000 °O /46.80000; 9.23000(mapo)Koordinatoj:46° 48′ 0″ N9° 13′ 48″ O / 46.80000 °N, 9.23000 °O /46.80000; 9.23000(mapo) |
Areo | 22,36 km² |
Alteco | 1220 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 7153 |
Komunumkodo | 3572 |
![]() | |
Falera estas komunumo de lakomunumaro Ilanz kaj ladistrikto Surselva enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 577 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.
Falera situas sur la norda flanko de la valo deAntaŭa Rejno. La terotitorio de la komunumo entendiĝas ĝisVorab-Glaĉero en laGlarusaj Alpoj. Sur la komunuma tereno troviĝas la monto Crap Sogn Gion, kiu atingeblas peraertelfero deLaax. Al la komunumo apartenas la setlejojMuota,Parmun,Badugns kajCavarschons.
La komunumo Falera limas en nordo kaj oriento alLaax, en sudoriento alSagogn, en sudo alSchluein, en sudokcidento alLadir, en okcidento aleksklavo deSchnaus, en nordokcidento al eksklavo deLadir, kaj en nordnordokcidento alRuschein.
Aparta vidindaĵo en la komunumo estas la menhira aleo el labronzoepoko. La menhiroj estis centro de kultaj agoj, sed ankaŭ havis astronomian signifon. Al la instalaĵo apartenas ŝtonoj por kalkuli la someran kaj vintransolsticon, la nord-sud-direkton, laekvinoksojn kaj la stelon Kefo de la konstelacioKasiopeo.[1]
Kvankam ankaŭ en Falera dum la lastaj jaroj la parto degermanlingvanoj kreskis, la ĉefa lingvo de la komunumo daŭre estas laromanĉa. Okaze de lapopolnombrado de la jaro1990 80,94% parolis la romanĉan kaj 17,57% la germanan lingvon. En la jaro2000 estis ankoraŭ 67,46% da romanĉlingvanoj kaj jam 28,77% da germanlingvanoj. La elcentaĵo deitallingvanoj kreskis de 0,74% en la jaro 1990 al 1,98% en la jaro 2000.
La vilaĝo de Falera estas senaŭtomobila zono, kiun oni rajtas alveturi nur kun speciala permeso. La aŭtomobilojn oni devas parki sur parkejo sube de la vilaĝo apud la kantona ĉefvojo 19.
La unua dokumenta mencio de Falera datiĝas el la jaro765 kielFalariae. La menhira aleo supozeble estas restaĵo de la antaŭhistoria sunokultocentro. En Muota estis trovita 80 cm longa bronzopinkglo kun disko, kiu montras la venusan plandedovojon el la jaro1600 antaŭ Kristo kaj du bronzaj serpoj.[2]
|