Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fajflingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fajflingvo estaslingvo aŭ variaĵo de lingvo, en kiu diroj ne formiĝas el ordinarajparolsonoj, sed elfajfoj.

Fajflingvo ebligas interparoladon trans pli grandaj distancoj ol parollingvo, ekzemple trans valoj kaj ravinoj, ĉar fajfoj povas esti pli laŭtaj ol ordinaraj parolsonoj.

En pluraj montaraj regionoj de la Tero ekzistas tiaj fajflingvoj. La plej konata estas laSilbo de lakanaria insuloLa Gomera. Tie oni metas unu (aŭ kelkfoje du) fingron en la buŝon kaj fajfas laŭte, imitante laparolsonojn de la hispana lingvo, nome la tonalton kiun oni povas percepti (ne tre klare) ankaŭ en senvoĉa, flustra parolo. Ekzistas ankaŭ fajflingvoj, kie oni imitas ne laparolsonojn, sed la tonojn (altan, malaltan, altenirantan, malaltenirantan) de la bazaj lingvoj (tonlingvoj).

Krom surLa Gomera, fajfa komunikado estas kutima ankaŭ aliloke, ĉiam en malgrandaj kamparaj regionoj, ekzemple en vilaĝoAas en la francajPireneoj, en la "birda vilaĝo"Kuşköy enTurkio kaj ankaŭ ialoke enNepalo,Birmo,Junano (Ĉinio), plurloke enNova Gvineo kajAfriko, enAlasko (jupikoj), plurloke enMeksiko, enBolivio kaj enBrazilo (pirahanoj).

Lapirahanan lingvon oni kutimas krom paroli kaj fajfi ankaŭ kanti kaj zumi.

Granddistanca interparolado estas la tipa aplikokampo de fajflingvo. En tiu aplikokampo, fajflingvoj devas nuntempe konkurenci kun la uzado depoŝtelefonoj. Fajflingvoj tamen ankaŭ plenumas tute aliajn, pli socilingvistikajn rolojn, kiuj en kelkaj el la menciitaj kazoj pli gravas.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fajflingvo&oldid=6141021"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp