Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fabrikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vario de Fabrikmanieroj
Laboristo fabrikas unu el partoj de industria aŭtomata pordo.

Fabrikado estas fazo de la ekonomia produktado dehavaĵoj kajvaroj. La termino povas referenci ion en ampleksa gamo de homa agado, el metiarto ĝis la plej altateknologio, sed ĝin oni aplikas plej ofte alindustria produktado, kiu konsistas en la transformado dekrudmaterialoj en fabrikitaj, prilaboritaj aŭ finkompletigitaj produktoj, pretaj por ilia distribuado kajkonsumo grandskala. Ĝi postulas ankaŭ procezojn de prilaborado de duonfabrikitaj aŭduonprilaboritaj produktoj.

La inĝenierado de fabrikado aŭ fabrikadprocezo estas la paŝoj laŭ kiuj la krudmaterialojn oni transformas en fina produkto. La fabrikadprocezo startas pere de ladezajno de la produkto kaj la specifigo de la materialoj el kiuj oni fabrikas la produkton. Tiujn materialojn oni modifas pere de fabrikadprocezoj por ke ili iĝu la postulita peco. Fabrikado estas la agado de laduaranga sektoro de laekonomio, nomita ankaŭ industria sektoro, aŭ pli simple fabrikado aŭindustrio.

La fabrika sektoro estas tre forte rilata alinĝenierado kaj al industria dezajno. Kelkaj ekzemploj de la ĉefaj fabrikantoj en Nordameriko estasGeneral Motors Corporation,General Electric,Procter & Gamble,General Dynamics,Boeing,Pfizer kaj Precision Castparts. Ekzemploj en Eŭropo estasVolkswagen Group,Siemens, FCA kajMichelin. Ekzemploj en Azio estasToyota,Yamaha,Panasonic,Mitsubishi,LG kajSamsung.

Fabriko kaj aliaj konceptodifinoj

[redakti |redakti fonton]
Fabriko deVolkswagen enWolfsburg, Germanio.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloFabriko.

LaŭPIV "fabrikado" estas "Ago de tiu, kiu fabrikas", dum "fabriki" estas "Produkti en fabriko" kaj "fabriko" estas "Ejo, en kiu oni produktas pogrande komercaĵojn".[1]Fabriko (el lalatina: fabrica,laborejo) estasejo porindustriaentrepreno, por produkti pogrande komercaĵojn. La produktado estas farita helpe demaŝinoj,laboristoj kajestraro. La estro nomiĝas nuntempe entreprenisto.

Komence laatelierolaborejo estis la unua loko porindustria agado. Enurboj aŭ en lakamparo ĝi estisejo de malgrandajfamiliaj kajindividuajentreprenoj. Oni prilaboris (kaj en iuj landoj daŭre prilaboras) tie ĉefemanĝaĵoj,ŝtofoj kajlignaĵoj. Kutime estas malmulte da laboristoj; laestro laboras kun unu aŭ dulaboristoj kaj eblemetilernanto. La ateliero evoluis iom post iom al lamanufakturo. Tie oni daŭre uzas neniun aŭ nur malmultajn maŝinojn, sed kuniĝas tie plej granda nombro da laboristoj. La manufakturoj aperis tre baldaŭ en la fakoj, kie tiu pligrandigo necesis:ŝipkonstruado,glasfabrikado,ŝnurfabrikado.

Muntado tute ĝenerale laŭ la vortuzo en Esperanto estas fiksa kunmetado de la partoj de ensemblo (aparato, produktaĵo, informaro, filmo) en la ĝustan lokon. En industrio temas pri fikse kunmeti la diversajn partojn de aparato, maŝino sur la ĝustan lokon. La industrian evoluon de la 20-a jarcento tre influis la sistema enkonduko demuntoĉenoj, unue de 1903 ĝis 1913 en lausonaaŭtomobila produktejoFord, kiu ebligis tre efikan kaj tempoŝparan muntadon de industriaj varoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojIndustria Revolucio kajDua industria revolucio.
Photo of a Ford Model T on a road
Laaŭtomobilo revoluciis personan transportadon.

Startinte en Usono en la 18-a jarcento, la malkovro de lavapormaŝino lanĉis laIndustrian Revolucion, en kiu okazis grandaj teknologiaj malkovroj, precize en la areoj demuntado,minado,metalurgio, kajtransporto, kaj en la disvastigita aplikado de lafabrika sistemo.[2] Tion sekvis unu jarcenton poste laDua industria revolucio kiu kondukis al rapida scienca malkovraro, normigo kaj amasproduktado. Novaj teknologioj disvolviĝis, kielelektro,elektraj lampoj,elektromotoroj,fervojoj,aŭtomobiloj, kajaviadiloj.[3][4] Komunikado plibonigis per la invento de latelegrafo, latelefono, laradio, kaj latelevido, kio akcelis la disvolvigon de la fabrikaj teknologioj.[5]

En la 20-a jarcento okazis plinovigoj. Enfiziko, la malkovro denuklea fisio en la Nuklea Epoko kondukis kaj al fabrikado denukleaj armiloj kaj alnuklea energio. Oni inventiskomputilojn kaj poste oni ŝanĝis ilin elanalogaj al ciferecaj en lacifereca revolucio. Tio okazigis enormajn ŝanĝojn en fabrikado kaj en la organizado de fabrikoj. Necesas kompleksaj teknikoj kaj organizaĵoj en fabrikado kajkonstruado por fari kaj elteni pli modernajn teknologiojn, kaj aperis tutajsektoroj por disvolvigi siavicajn generaciojn de pli kaj pli kompleksaj iloj. Moderna teknologio pli kaj pli dependas el trejnado kaj edukado – iliaj desegnistoj, konstruistoj, bontenistoj, kaj uzantoj ofte postulas prilaboritan ĝeneralan kaj specifan trejnadon.[6] Krome, tiuj teknologioj iĝis tiom kompleksaj ke tuta fakoj disvolviĝis por elteni ilin, kielinĝenierado kajkomputiko; kaj aliaj jam ekzistintaj fakoj iĝis pli kompleksaj, kielkonstruado,transportado, kajarkitekturo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. PIVNPIV Alirita la 18an de junio 2023.
  2. Stearns, P. N.. (2020)The Industrial Revolution in World History (angle). Routledge.ISBN 978-0-8133-4729-5.
  3. . The Second Industrial Revolution, 1870–1914 (2000). Arkivita ella originalo je 10a de Septembro 2022. Alirita 10a de Septembro 2022 .
  4. Black, B. C.. (2022)To Have and Have Not: Energy in World History (angle). Rowman & Littlefield.ISBN 978-1-5381-0504-7.
  5. (1933-01-01) “The Communication Revolution, 1760-1933”,Transactions of the Newcomen Society 14 (1),p. 13–25.doi:10.1179/tns.1933.002. Alirita 26a de Septembro 2022.. 
  6. Goldin, C.. (2010)The Race between Education and Technology (angle). Harvard University Press.ISBN 978-0-674-03773-1.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Lindy Biggs,The Rational Factory. Architecture, Technology, and Work in America's Age of Mass Production, 1996,ISBN 978-0-8018-5261-9
  • Black, J.T. Kohser, R.A. (2007)DeGarmo's Materials & Processes in Manufacturing. 10a Eldono, Wiley
  • Brown, Jim. (2009).Leveraging the Digital Factory. Executive Summary. En:Industrial Management, Vol.51, julio/aŭgusto 2009
  • S. Conti, G. Dematteis, C. Lanza, F. Nano,Geografia dell'economia mondiale, UTET, Novara, 2006
  • Gillian Darley,Factory, 2003,ISBN 9781861891556
  • Joshua B. Freeman,Behemoth. A History of the Factory and the Making of the Modern World, 2019,ISBN 9780393356625
  • Hounshell, David (1984),From the American System to Mass Production, 1800-1932: The Development of Manufacturing Technology in the United States, JHU Press,ISBN 9780801831584
  • Hunter, Louis C. (1985).A History of Industrial Power in the United States, 1730–1930, Vol. 2: Steam Power. Charlottesville: University Press of Virginia.
  • Jerome, Harry (1934).Mechanization in Industry. National Bureau of Economic Research.ISBN 9780870140266.
  • Kalpakjian, Serope; Steven Schmid (2005).Manufacturing, Engineering & Technology. Prentice Hall. pp. 22–36, 951–988.ISBN 978-0-13-148965-3.
  • Nye, David E. (1990).Electrifying America: Social Meanings of a New Technology. Cambridge, Massachusetts, United States and London, England: The MIT Press.
  • Ohno, Taiichi (1988).Toyota Production System: Beyond Large-Scale Production. CRC Press.ISBN 978-0-915299-14-0.
  • Shingō, Shigeo (1985).A Revolution in Manufacturing: The SMED System.ISBN 0-915299-03-8. OCLC 12255263.
  • Magyar értelmező kéziszótár. 2. kiadás. Budapest: Akadémiai. 1975.ISBN 963-05-0731-5
  • Közgazdasági kislexikon. Főszerk. Gyenis János. 3. bőv. kiadás. Budapest: Kossuth. 1977.ISBN 978-963-09-0881-8 (isbn 963-09-0881-6)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fabrikado&oldid=8922559"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp