Faboideoj (Faboideae) aŭPapilioformedoj estas multspeciasubfamilio de lafamilio de laFabacoj (Fabaceae). En tiu subfamilio ekzistas multaj specioj, kiuj estas uzataj diversmaniere de la homo. Ekzistas multege da interagadoj inter bestspecioj kaj specioj de tiu subfamilio. Larizobioj estas gravaj por multaj ekosistemoj, sed ankaŭ por agrikulture uzataj grundoj kiel verda sterkaĵo.
Ili estas lignigitaj plantoj:arboj,arbustoj kaj kelkaj lianoj; aŭ estasherbaj plantoj: unujaraj aŭ multjaraj.
La folioj estas ofte alterne starantaj. Pinatajfolioj verŝajne estas la originaj, tiuj povas esti paraj aŭ neparaj: sed ekzistas multaj variantoj kajmetamorfozoj al ekzemple: trifoliaj (trifolio) aŭ unufoliaj (Tragant).Stipuloj ekzistas kaj ofte ili estas karakterizaĵoj de genro kaj specio, ĉar ili estas tre diversforme: longe tenantaj ĝis rapide defalantaj, etaj ĝis grandaj, kunkreskintaj kun la folitigoj aŭ ne kaj ekzistas okulfrapaj formoj. La stipuloj povas transformiĝi en dornojn (robinio) aŭ transprenas funkciojn de la folio, ĉar la folioj estas transformitaj en ĉirojn (Lathyrus aphaca).
La floroj estas kunigitaj engrapolajfloraroj, kiuj povas esti tro dense kunstarantaj, tiel ke estaskapituloj.
La karakterizaĵo de la Faboideoj estas ilia formo de la duseksaj,unusimetriaj, kvinnombrajfloroj. Ekzistas kvin (ofte ankaŭ nur kvar)sepaloj. Plej ofte estas kvinpetaloj. La meza petalo ofte estas pli granda kaj havas kurban formon (en la apuda bildo dekstre en pli malhela ruĝa koloro). Ĝi nomiĝas „flago“. La du malsupraj petaloj estas kunkreskintaj kaj formaskilforman kaj ofte je la fino suprenkurbiĝintan tubon, nomatan la „ŝipeto“. En ĝi situas la stamenoj kaj karpelo (ovario, pistilo kaj stigmo). La du flankaj petaloj formas la „flugilojn“. La ŝipeto estas ofte komplete envolukrita. Tiun floron oni nomas „papilifloro“.La nombro de la stamenoj estas 10 (ofte 9 aŭ 5). La filamentoj estas krom unu, kiu staras libera, kunkreskintaj. Laflorformulo de la Faboideoj estas aŭ, sed ekzistas multaj aliaj formoj de genroj kaj specioj.
La subfamilio havas ĉirkaŭ 420 genrojn kaj pli ol 12.000 speciojn. Ĝi disvastiĝas de latropikoj ĝis laarkta regiono. Ĝi preferas sekajn regionojn aŭ minimume regionojn kun signifaj jarajsekperiodoj. La plej multaj specioj troviĝas en lamoderaj regionoj de lanorda hemisfero.
Velva Elaine Rudd (1910–1999) enkodukis la nomonFaboideae.tipogenro estasFaba MILL., hodiaŭSinonimo deVicio L. Alternativa nomo por la Faboideae RUDD estasPapilionoideae JUSS.
La subfamiloFaboideae estas dividita en jenaj 28tribojn, jen iliaj genroj[1][2] (aŭ artikolo al la tribo):
Tribo Abreae HUTCH.: Ĝi enhavas nur unu genron:
Abrus ADANS.: La ĉirkaŭ 17 specioj estas disvastigitaj en la Tropikoj.
TriboAmorpheae BORISSOVA EMEND. BARNEBY: La baza kromozomnombro estas plej ofte x = 10, nur ĉeDalea ĝi estas x = 8 aŭ 7. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 8 genroj kun 250 specioj en laNova mondo:[3][4][5]
Amorpha L.: La ĉirkaŭ 15 specioj troviĝas precipe en Nordameriko ĝis Meksikio.
Psorothamnus RYDB.: Ekzistas ĉirkaŭ naŭ specioj de la sudokcidento de Usono ĝi la nordo de Meksikio.
TriboBossiaeeae HUTCH.: La semoj havasarilon. Ĝi havas ĉ. 6 genrojn kun 60 specioj, kiuj hejmiĝas nur enAŭstralio inklude deTasmanio, precipe en la moderaj kaj subtropikaj regionoj:
Bossiaea VENT.: La ĉirkaŭ 48 specioj hejmiĝas en Aŭstralio.
Goodia SALISB.: Nur kun unu specio, kiu hejmiĝas en Australio inklude de Tasmanio.
Muelleranthus HUTCH.: La nur unu specio hejmiĝas en Aŭstralio.
Platylobium SM.: La kvar specioj hejmiĝas en Aŭstralio, inklude de Tasmanio.
Ptychosema BENTH. EX LINDL.: La du specioj hejmiĝas en Australio.
TriboBrongniartieae (BENTH. & HOOK.F.) HUTCH.: Ĝi enhavas ĉirkaŭ 11 genrojn kun ĉirkaŭ 150 specioj endisjunkta arealo: ses genroj en Aŭstralio kaj kvin genroj en laneotropiso:[6]
Brongniartia KUNTH: Ekzistas ĉirkaŭ 50 specioj en la neotropiso.
Cristonia J.H.ROSS: Ĝi konsistas el nur unu specio:
Cristonia biloba (BENTH.) J.H.ROSS (sin.:Bossiaea biloba BENTH.): Ĝi troviĝas nur en la sudokcidento de Okcidenta Aŭstralio.
Cyclolobium BENTH.: Ekzistas kvin specioj en la Neotropiso.
Harpalyce DC.: Ekzistas ĉirkaŭ 28 specioj en la Neotropiso.
Hovea R.BR.: La ĉirkaŭ 38 specioj hejmiĝas nur en Aŭstralio, precipe ensridaj klimatoj.
TriboCrotalarieae HUTCH.: Ĝi konsistas el 11 genroj disvastigitaj tra la tuta mondo kaj pli ol 1 200 specioj. La plej multaj hejmiĝas en Afriko kaj la centro de la speciodiverseco estasKablando:[8]
Aspalathus L.: Ĝi havas ĉirkaŭ 255 speciojn, disvastigitajn precipe en la sudokcidentaFynbos-regiono en Sudafriko; pli ol 50 specioj hejmiĝas sur laduoninsulo Kabo. La plej konataj specioj estas:
Bolusia BENTH.: Ekzistas ĉirkaŭ kvin specioj en la tropika Afriko.
Calobota ECKL. & ZEYH.: En 2009 tiu ĉi genro kun 16 specioj estis reaktivigita. Antaŭe tiuj specioj estis enordigitaj en la genroLebeckia. Ili hejmiĝas nur en Kabolando.[9]
Crotalaria L. (sin.:Goniogyna DC.,Heylandia DC.,Pentadynamis R.BR.,Priotropis WIGHT & ARN.,Quirosia BLANCO): La ĉirkaŭ 690 specioj troviĝas precipe en tropikaj kaj subtropikaj regionoj mondvaste.
Lebeckia THUNB.: Antaŭ 2009 estis ĉirkaŭ 43 specioj en la genro, naŭ specioj venis al la genroWiborgia kaj 16 en la genroCalobota. Nun ekzistas nur 14 specioj. Ili hejmiĝas nur en la sudafrikaj provincoj Norda, Okcidenta kaj Orienta Kablando.[9]
Lotononis (DC.) ECKL. & ZEYH.: Ekzistas ĉirkaŭ 160 specioj en Afriko, suda Azio kajSudeŭropo.
Pearsonia DUMMER: La ĉirkaŭ 11 specioj troviĝas precipe en la suda tropika Afriko; po unu specio en Mezafriko kaj en Madagaskaro.
Rafnia THUNB.: La ĉirkaŭ 25 specioj troviĝas en Kabolando; nur unu specio troviĝas ankaŭ enKvaZulu-Natalo.
Wiborgia THUNB.: Tiu genro estis novaranĝita en 2009 kun naŭ specioj, kiuj estis elmetitaj el la genroLebeckia. La naŭ specioj troviĝas nur en Kabolando.[9][10]
TriboDalbergieae BRONN EX DC.: Ĝi konsistas el ĉirkaŭ 49 genroj kun ĉirkaŭ 1355 specioj kaj troviĝas preskaŭ en la tuta mondo, kun gencentroj en la tropikoj.
TriboDesmodieae (BENTH.) HUTCH.: Ĝi konsistas el du subtriboj, ĉirkaŭ 23 ĝis 30 genroj kaj 520 ĝis 530 specioj.
TriboDipterygeae: Ĝi havas nur tri genrojn kun ĉirkaŭ 15 specioj:
Dipteryx SCHREB.: Ekzistas ĉirkaŭ ok specioj, ekzemple:
Pterodon VOGEL: La nur du specioj estas disvastigitaj en Brazilo kaj Bolivio.
Taralea AUBL.: La ĉirkaŭ kvin specioj hejmiĝas en Sudameriko.
Tribo Euchresteae (NAKAI) OHASHI: Ĝi konsistas el nur unu genro kun kvar specioj:
Euchresta Benn.: La ĉirkaŭ kvar specioj estas disvastigitaj en Azio.
TriboFabeae RCHB., (sin.: Vicieae DC).: Ĝi enhavas ĉirkaŭ kvin genrojn kaj ĉirkaŭ 330 speciojn precipe en la nordaj moderaj regionoj, sed ankaŭ ĝis la tropika orienta Afriko, Sudameriko kaj pacifikaj insuloj.
TriboGalegeae LINDL.: Ĝi enhavas ĉirkaŭ 24 genrojn kaj ĉirkaŭ 2900 ĝis 3200 speciojn precipe enEŭrazio kajNordameriko.
TriboGenisteae BRONN: La ĉirkaŭ 25 genroj kun 550 ĝis 570 specioj hejmiĝas en Afriko kaj Eŭropo, sed la plej multajLupinus-specioj hejmiĝas en Nord- kaj Sudameriko:
Adenokarpo (Adenocarpus DC.): La ĉirkaŭ 15 specioj estas ĉefe disvastigitaj en la mediteranea regiono. Tri specioj hejmiĝas sur la Kanariaj insuloj kaj unu specio venas el la montaraj vegetaĵaj zonoj de centra Afriko.
Argyrolobium ECKL. & ZEYH.: Ekzistas ĉirkaŭ 95 specioj.
Dornginster (Calicotome LINK): La ĉirkaŭ kvar specioj troviĝas en la mediteranea regiono.
Chamaecytisus LINK: Ĉiu specioj hodiaŭ apartenas al la genroCytisus.
Cytisophyllum O.LANG: Ĝi verŝajne konsistas el nur un specio:
Cytisophyllum sessilifolium (L.) O.LANG: Ĝi hejmiĝas en Hispanio, Francio kaj Italio. Ne certas, ĉu la populacioj en Alĝerio estis originalaj.
Cytisus DESF., (Sin.:Chamaecytisus LINK,Chronanthus K.KOCH,Lembotropis GRISEB.,Sarothamnus WIMM.,Spartocytisus WEBB & BERTHEL.): La 30 ĝis 70 specioj estas vaste disvastigitaj en Eŭropo, okcidenta Azio kaj Nordafriko. La genro troviĝas ofte kun multaj genroj en la mediteranea regiono.
Dichilus DC.: La kvin specioj hejmiĝas en la suda Afriko.
Echinospartum (SPACH) FOURR.: La nur tri specioj hejmiĝas en Hispanio, Portugalio kaj Francio.
Erinacea ADANS.: La nur du specioj estas disvastigitaj en la mediteranea regiono.
Ginsto (Genista L., (sin.:Asterocytisus (W.D.J.KOCH) SCHUR EX FUSS,Chamaespartium ADANS.,Enantiosparton K.KOCH,Genistella ORTEGA,Pterospartum (SPACH) K.KOCH,Rivasgodaya ESTEVE,Teline MEDIK.): La 90 ĝis 120 specioj estas disvastigitaj en Eŭropo, okcidenta Azio kaj Nordafriko.
Gonocytisus SPACH: La tri specioj troviĝas en Israelo, Libano, Sirio kaj Turkio; nur unu specio troviĝas en la eŭropa parto de Turkio.
Hesperolaburnum Maire: Ĝi konsistas el nur unu specio:
+Laburnocytisus C.K.SCHNEID.: Ĝi estaskimero elChamaecytisus +Laburnum. Troviĝas nur unu specio:
+Laburnocytisus adamii (POIT.) C.K.SCHNEID.: Ĝi estis unuafoje publikigita en 1825 el la ĝardeno de J. L. Adam en Vitry proksime de Parizo.
Laburno (Laburnum FABR.): La nur du specioj hejmiĝas precipe en Eŭropo.
Lupino (Lupinus L.): Depende de la aŭtoro ekzistas 100 ĝis plurcent (550) specioj. La genro troviĝas preskaj tutmonde kun ĉefaj centroj en la suda kaj okcidenta Nordameriko, la Andenoj, Novzelando kaj partoj de Aŭstralio;
Melolobium ECKL. & ZEYH.: Ekzistas ĉirkaŭ 27 specioj.
Retama RAF.: La ĉirkaŭ kvar specioj troviĝas sur la ibera duoninsulo, Sicilio, la Kanariaj insuloj, en Nordafriko de okcidenta Saharo ĝis Egiptio, de Libano al Saud-Arabio.
Sellocharis TAUB.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
Ulekso (Ulex L.): Ekzistas ĉirkaŭ 13 specioj en Okcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko. La centro de la speciodiverseco estas la Iberia duoninsulo.
TriboHedysareae DC.: la ĉirkaŭ dek genroj kaj ĉirkaŭ 400 ĝis 460 specioj estas disvastigitaj sur la tutanorda hemisfero.
Tribo Hypocalypteae A.L.SCHUTTE: Ĝi konsistas el nur unu specio:
Hypocalyptus THUNB.: La nur tri specioj troviĝas nur en Sudafriko.
TriboIndigofereae BENTH.: Ĝi enhavas ses ĝis sep genrojn kaj ĉirkaŭ 800 speciojn en la tropikoj kaj subtropikoj tutmonde:
Cyamopsis DC.: La ĉirkaŭ kvin specioj hejmiĝas en Afriko.
Indigastrum JAUB. & SPACH: Ekzistas ĉirkaŭ ok specioj.
Indigofera L.: La ĉirkaŭ 700 specioj hejmiĝas tutmonde en tropikaj ĝis mezvarmaj regionoj de la mondo. La centro de la disvastigo estas kun ĉ. specioj en Afriko kaj Madagaskaro.
Gastrolobium R.BR.: La 35 ĝis 60 specioj hejmiĝas precipe en la sudokcidento de la Aŭstralia provinco Okcidenta Aŭstralio, nur du specioj troviĝas en la norda Aŭstralio.
Urodon TURCZ.: Nur du specioj troviĝas en Okcidenta Aŭstralio.
Viminaria Sm.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
Viminaria juncea (SCHRAD.) HOFFMANNS.: Ĝi hejmiĝas en Tasmanio, Nova Suda Kimrujo, Kvinslando, Suda Aŭstralio, Viktorio kaj Okcidenta Aŭstralio
TriboPhaseoleae BRONN EX DC.: Ĝi konsistas el ses triboj kun 90 genroj kaj ĉirkaŭ 1570 specioj tutmonde.
TriboPodalyrieae: La ĉirkaŭ naŭ genroj kun ĉirkaŭ 90 specioj hejmiĝas precipe enSuda Afriko, sed kelkaj specioj troviĝas ankaŭ en aliaj partoj de Afriko kajMadagaskaro:
Cadia FORSSK.: De la sep specioj ses troviĝas nur en Madagaskaro kaj unu en Etiopio, Kenjo, Somalio, Omano, Saud-Arabio, Jemeno, sed ne en Madagaskaro.
Calpurnia E.MEY.: De la ĉirkaŭ sep specioj troviĝas nur en la suda Afriko. Nur unu specio,Calpurnia aurea, estas vaste disvastigita sur la afrika kontinento.Calpurnia aurea estas en multaj regionoj de la mondo neolito.
Cyclopia VENT.: La ĉirkaŭ 23 specioj troviĝas en la kaba flaŭro kaj hejmiĝas nur en la sudafrikaj provincoj Westkap kaj Ostkap.
Liparia L.: La nur du specioj hejmiĝas en Sudafriko.
Podalyria WILLD.: De la ĉirkaŭ 17 specioj hejmiĝas ĉiuj en la Kabolando, nur unu kreskas orienten ĝis la sudaKvazulunatalo.[12]
Stirtonanthus B.-E. VAN WYK & A.L.SCHUTTE: La nur tri specioj hejmiĝas nur en Sudafriko.
Virgilia POIR.: De la nur du specioj un hejmiĝas en Sudafriko kaj la aliaj ankaŭ en Kenjo, Tanzanio, Zimbabvo.
Xiphotheca ECKL. & ZEYH.: La ĉirkaŭ naŭ specioj troviĝas nur en la Kabolando.
TriboPsoraleeae LOWE: Ĝi konsistas el naŭ ĝi dek genroj kun 185 ĝis 188 specioj. El tiuj sep troviĝas nur en Nordameriko ĝis Meksikio:[5]
Bituminaria HEIST. EX FABR.: La nur du specioj estas disvastigitaj enEŭrazio.
Cullen MEDIK.: La ĉirkaŭ dekunu specioj. Ili disvastiĝis tutmonde.
Hoita RYDB.: La nur du specioj troviĝas en Meksikio kaj Kalifornio
Orbexilum RAF.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
Orbexilum virgatum (NUTT.) RYDB.: Ĝi hejmiĝas nur en Florido respektive Georgio. De la ĉirkaŭ 61 specioj 53 hejmiĝas en la suda kaj orienta Afriko kaj ok specioj en Sudariko.
Pediomelum RYDB.: La ĉirkaŭ kvin specioj troviĝas en Usono kaj en la meksikia ŝtato Chihuahua.
Psoralea L. (Hallia THUNB.): La 50 ĝis 96 specioj hejmiĝas en la suda kaj orienta Afriko, unu specio estas elSankta Heleno, ĝi elmortis; ekzemple:
Psoralidium RYDB.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
Psoralidium junceum (EASTW.) RYDB.: Ĝi hejmiĝas nur en Arizono kaj en Utaho.
Rupertia J.W.GRIMES: La nur tri specioj hejmiĝas en la kanada provinco Brita Kolumbio kaj en la usonaj ŝtatoj Kalifornio, Idaho, Oregono kaj Vaŝingtono.
TriboRobinieae BERCHT. & J.PRESL: Ĝi konsistas el 11 genroj kaj ĉirkaŭ 70 specioj en laNova Mondo.
Tribo Sesbanieae RYDB.: Ĝi konsistas el nur unu specio:
Sesbania SCOP.: La ĉirkaŭ 60 specioj esta disvastigitaj tutmonde, krom Eŭropo.
TriboSophoreae POLHILL: Ĝi enhavas ĉirkaŭ 43 genrojn kaj ĉirkaŭ 390 ĝis 400 speciojn, precipe en la tropikoj kaj subtropikoj.
TriboSwartzieae DC.: Ĝi konsistas el ĉirkaŭ 7 genroj kun ĉirkaŭ 258 specioj:
Aldina ENDL.: La 13 ĝis 14 specioj estas disvastigitaj en la norda Sudameriko.
Amburana SCHWACKE & TAUB.: La nur du specioj hejmiĝas nur en Sudameriko.
Ateleia (DC.) BENTH.: La 18 ĝis 20 specioj troviĝas en la Nova Mondo. La plej multaj specioj hejmiĝas en Meza Ameriko kaj la Karibaj insuloj.
Baphiopsis BENTH. EX BAKER: Ĝi konsistas el nur unu specio:
Baphiopsis parviflora BAKER: Ĝi hejmiĝas en Angolo, Kameruno, Gabono, Tanzanio, Ugando kaj Kongolo.
Bobgunnia J.H.KIRKBR. & WIERSEMA: La nur du specioj hejmiĝas en Afriko.
Bocoa AUBL. (Sin.:Trischidium TUL.): Ekzistas nur 7 specioj.
Candolleodendron R.S.Cowan: Ĝi konsistas el nur unu specio:
Lecointea DUCKE: La ĉirkaŭ kvar specioj hejmiĝas en Sudameriko.
Mildbraediodendron Harms: Ĝi konsistas el nur unu specio:
Mildbraediodendron excelsum HARMS: Ĝi hejmiĝas nur en Kameruno, en Centra Afriko, en Ganao, Nigerio, Sudano, Ugando kaj Kongolo.
Swartzia SCHREB. (Sin.:Fairchildia BRITTON & ROSE,Possira AUBL.,Rittera SCHREB.,Riveria KUNTH,Tounatea AUBL.): La ĉirkaŭ 150 specioj hejmiĝas en la Nova Mondo.
Zollernia WIED-NEUW. & NEES: La ok ĝis dek specioj troviĝas en Sudameriko.
TriboThermopsideae R.BR.: Ĝi enhavas ses genrojn kaj ĉirkaŭ 50 speciojn kundisjunkcia arealo en la moderaj regionoj de la norda hemisfero.
TriboTrifolieae (BRONN) ENDL.: Ĝi enhavas ĉirkaŭ ses genrojn kaj ĉirkaŭ 485 speciojn, ĉefe en la nordaj regionoj de laMalnova Mondo.
Kelkaj proksime parencaj genroj, kiuj apartenis ĝis 2001 al la tribo Dalbergieae, estas samproksime parencaj kun la genroj de la tribo Sophoreae kaj tribo Dalbergieae, nuntempe ne apartenas al iu ajn tribo:
Andira JUSS.: La ĉirkaŭ 29 specioj hejmiĝas en laNova Mondo, nur unu en Afriko.
Hymenolobium BENTH.: La 13 ĝis 18 specioj ĉefe el Brazilo, la Gujanoj kaj Venezuelo; unu hejmiĝas ĝis Peruo, unu ĝis Ekvuadoro kaj unu specio hejmiĝas nur en Mezameriko (Panamo, Kostariko, Nikaragvo).
Vatairea AUBL.: Ekzistas ĉirkaŭ ok specioj disvastigitaj en la Nova Mondo.
↑1,01,1Faboideoj enGermplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville,Marilando.
↑ Michelle McMahon, Larry Hufford:Phylogeny of Amorpheae (Fabaceae: Papilionoideae). In:American Journal of Botany. Band 91, Nr. 8, 2004, S. 1219–1230,DOI:10.3732/ajb.91.8.1219.
↑ Michelle M. McMahon:Phylogenetic relationships and floral evolution in the papilionoid legume clade Amorpheae. In:Brittonia. Band 57, Nr. 4, 2005 S. 397-411,COI:10.1663/0007-196X(2005)057[0397:PRAFEI]2.0.CO;2.
↑ Ian R. Thompson, Pauline Y. Ladiges, James H. Ross:Phylogenetic Studies of the Tribe Brongniartieae (Fabaceae) Using Nuclear DNA (ITS-1) and Morphological Data. In:Systematic Botany. Band 26, Nr. 3, 2001, S. 557-570 (Abstract) .
↑ Luciano Paganucci de Queiroz, Gwilym P. Lewis, Martin F. Wojciechowski:Tabaroa, a new genus of Leguminosae tribe Brongniartieae from Brazil. In:Kew Bulletin. Band 65, Nr. 2, 2010, S. 189-203,DOI:10.1007/s12225-010-9202-7.
↑ James S. Boatwright, Marianne M. le Roŭ, Michael Wink, Tatjana Morozova, Ben-Erik van Wyk:Phylogenetic Relationships of Tribe Crotalarieae (Fabaceae) Inferred from DNA Sequences and Morphology. In:Systematic Botany. Band 33, Nr. 4, 2008, S. 752-761,DOI:10.1600/036364408786500271.
↑9,09,19,2 J. S. Boatwright, P. M. Tilney, B.-E. Van Wyk:The generic concept of Lebeckia (Crotalarieae, Fabaceae): Reinstatement of the genus Calobota and the new genus Wiborgiella. In:South African Journal of Botany. Band 75, Nr. 3, 2009, S. 546–556,DOI:10.1016/j.sajb.2009.06.001.
↑ J. S. Boatwright, P. M. Tilney, B.-E. Van Wyk:Taxonomy of Wiborgiella (Crotalarieae, Fabaceae), a genus endemic to the Greater Cape Region of South Africa. In:Systematic Botany. Band 35, 2010, S. 325–340,DOI:10.1600/036364410791638432.
↑ Cristina Pardo, Paloma Cubas, Hikmat Tahiri:Genetic variation and phylogeography of Stauracanthus (Fabaceae, Genisteae) from the Iberian Peninsula and northern Morocco assessed by chloroplast microsatellite (cpSSR) markers. In:American Journal of Botany. Band 95, Nr. 1, 2008, S. 98-109,DOI:10.3732/ajb.95.1.98.
↑ Anne Lise Schutte-Vlok, Ben-Erik van Wyk:A Taxonomic Revision of Podalyria (Fabaceae). In:Systematic Botany. Band 36, Nr. 3, 2011, S. 631-660,DOI:10.1600/036364411X583628
↑ Joseph H. Kirkbride Jr.:Dupuya, a New Genus of Malagasy Legumes (Fabaceae). In:Novon. Band 15, Nr. 2, 2005, S. 305-314 (online).
• Domingos Cardoso, Luciano P. de Queiroz, R. Toby Pennington, Haroldo C. de Lima, Émile Fonty, Martin F. Wojciechowski, Matt Lavin:Revisiting the phylogeny of papilionoid legumes: New insights from comprehensively sampled early-branching lineages. In:American Journal of Botany. Band 99, Nr. 12, 2012, S. 1991–2013,