Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Föhr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
panoramo de Wyk de la lignamarponto, fone la sabla digo (februaro 2007)
Föhr
insulo[+]

AkvejoNorda Maro
InsularoNordfrisaj insuloj

Supermara alteco13 m ü. NHN[+]
Koordinatoj54° 43′ N,8° 30′ O(mapo)54.7166666666678.5Koordinatoj:54° 43′ N,8° 30′ O(mapo)
Plej alta punktoGeest ĉe Nieblum
- alteco13,2 m ü. NHN

Longo12,5km (8mi)
Larĝo8,5km (5mi)
Akvokolektejo82,82km² (8 282ha)[+]
Areo82,82km² (8 282ha)[+]
Loĝantaro8 488[+](30-a de junio 2022)
Poŝtkodo25938[+]

Föhr (Ŝlesvig-Holstinio)
Föhr (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Map
Föhr

Vikimedia Komunejo:  Föhr[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

La insuloFöhr (friseFeer,dane Før) apartenas al laNordfrisaj insuloj en laNorda Maro. Ĝi situas en la nordokcidento de lafederacia landoŜlesvigo-Holstinio deGermanio, kaj estas parto de la historia regiono kaj nuna administradistriktoNorda Frislando.

plaĝo de la vilaĝoUtersum dummalalta tajdo kun rigardo al la norda pinto de la najbara insuloAmrum
venta muelejo kun lalatina nomoVenti Amica (amikino de la vento) el la jaro 1879 enWyk auf Föhr

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La insulo Föhr situas sudoriente de la najbara insuloSylt kaj estas la dua plej granda el ĉiuj insuloj de Germanio en laNorda Maro. Inter la insuloj de Germanio, kiuj nur atingeblas per ŝipo aŭ aviadilo, Föhr laŭ areo kaj laŭ loĝantaro estas la plej granda.

Föhr inter la frisaj insuloj nomatas "la verda insulo", ĉar inter la najbaraj insulojAmrum kaj Sylt ĝi estas relative bone protektata de la ŝtormoj de laNorda Maro kaj tial ĝia plantaro havas pli bonajn cirkonstancojn je disvolviĝo ol sur la najbaraj insuloj. La insulo larĝas 6,8 kilometrojn kaj longas 12 kilometrojn - entute ĝi kovras areon de 82,82 kvadrataj kilometroj. Dum la nordo konsistas elagrikulture fekundaaluvia grundo, la sudo konsistas el sabla grundo. La plej alta punkto de la insulo, la montetoSylvertSalvert, situas 13 metrojn super lamarnivelo, proksime de la plej eta insula vilaĝo,Witsum.

Ĝis grandainundo de la jaro1362 Föhr ne estis insulo, sed apartenis al la kontinento kaj ligiĝis al la maro per profundaj golfetoj.

Kiel ankaŭ la najbaraj insuloj, Föhr estas multe frekventata feria insulo. El la pramŝipa haveno Wyk ĉe la suda insuloflanko ĝis la mezo de la okcidenta bordo etendiĝas 15 kilometrojn longa sabla plaĝo. Norde kaj nordokcidente de la insulo troviĝas aparte protektata zono de la Nacia Parkoŝlesvigo-holstiniavadomaro.

La insulo apartenas al ladistrikto Norda Frislando kaj fine de 2003 sume havis8 649 konstantajn loĝantojn. Al tio aldoniĝas la anoj de nordgermanaj urboj, kiuj havas dometon kaj oficialan duan loĝlokon sur la insulo, kaj kompreneble la multaj dumtempaj turistoj, kiuj aparte multas dum la sunplena somero, sed ankaŭ ekzistas dum aliaj sezonoj. La ĉefa insula loĝolokoWyk (bi a Wik), estas la sola urbo de la insulo kaj de la mezo de la 19-a jarcento estas baneja urbo. La 16 insulaj vilaĝoj troviĝas en 11 komunumoj, kiuj administre kunligiĝas en lakomunumaroAmt Föhr-Amrum:

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Proksimume 2 000 insulanoj, aparte en la okcidento de la insulo, parolas dialekton de lafrisa lingvo. La dialekto nomiĝas laŭ la insula nomoFeringFöhring kaj havas pli okcidentan kaj pli orientan variaĵon. En la oriento de la insulo, aparte en la urbo Wyk, pli parolatas laplat- kaj ankaŭaltgermana.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

54° 43' 2" norde, 8° 29' 56" orienteMapo

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Föhr&oldid=7717558"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp