Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Extensible Messaging and Presence Protocol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Extensible Messaging and Presence Protocol
komputila retkomunika protokoloRedakti la valoron en Wikidata
Dum1999 - nekonata/nuntempe
TTTOficiala retejo
vdr

Extensible Messaging and Presence Protocol (XMPP, EsperanteEntendebla Protokolo por Mesaĝoj kaj Ĉeestecoj) (antaŭeJabber[1]) estaslibera,XML-bazitaprotokolo por babili rete pertujmesaĝilo. XMPP-bazitaj programoj estas instalitaj en miloj da serviloj en laInterreto kaj estas uzataj de milionoj da homoj tutmonde.

La projekton komencisJeremy Miller en1998 kaj la unua publikigado okazis en majo de2000. La plej grava produkto estasjabberd, kiu estas la servila programo al kiu la XMPP-klientoj konektas, kiam la uzanto volas babili. Oni povas krei privatajn XMPP-retojn, ekz. malantaŭfajromuro, aŭ oni povas ligi la servilon al la tutmonda, publike alirebla XMPP-reto.

Alia grava parto de la XMPP-sistemo estas la tiel nomatajkluzoj (angle: gateways) per kiuj ebligas al la uzantoj konekti ankaŭ al aliaj retoj, kiuj uzas alian protokolon - i.a.AIM,ICQ,Windows Live Mesenger kajYahoo! Messenger. Male al klientoj kielTrillian kajPidgin, kiuj subtenas plurajn protokolojn rekte en la klienta programo, XMPP havas tiun subtenadon je la servila nivelo pere de komunikado per la kluzoj. Por ĉiuj XMPP-uloj eblas registri al tiuj kluzoj, kaj post la registrado ili povas komuniki kun uzantoj de aliaj retoj, kvazaŭ ankaŭ ili estus XMPP-uloj. Tio signifas, ke ĉiuj klientoj, kiuj tuttute subtenas la XMPP-protokolon, povas esti uzataj por konekti al ĉiuj aliaj retoj por kiuj ekzistas kluzoj, sen la uzo de aldona kodo en la kliento.

La Jabber-protokolo, kiu nun estriĝas de laXMPP Standards Foundation (antaŭe Jabber Software Foundation), estas sendita kielIETF-skizo sub la nomo XMPP, por ke ĝi iĝu la oficialanormo por tujmesaĝilado. Tamen, ankaŭSIMPLE, bazita sur la SIP-protokolo, batalas por la sama pozicio.

XMPP-Protokolaj Programaroj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Jabber Inc. - About Us. Arkivita ella originalo je 2007-07-03. Alirita 2009-10-05 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Sistemoj portujmesaĝilo
Protokoloj
MatrixOSCARToxXMPP
 
Programoj
Plurprotokolaj
Solaprotokolaj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Extensible_Messaging_and_Presence_Protocol&oldid=8982369"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp