Malneta versio
Eutelsat | ||
---|---|---|
EUTELSAT S.A. | ||
![]() | ||
organizaĵo • negocovd | ||
Dum | 1999 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | société anonyme à conseil d'administration s.a.i. | |
Sidejo | Issy-les-Moulineaux | |
Lando | Francio | |
Posedata de | Eutelsat Communicationsvd | |
Posedataj kompanioj | Fransat • Eurobird 4A • Eutelsat 33B • Hot Birdvd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Eutelsat estas firmao pri provizado detelekomunikaj satelitoj kun centra oficejo enFrancio. Ĝiaj satelitoj kovras la tutan eŭropan kontinenton,Mezazion,Afrikon,Baraton kaj signifajn pliajn partojn de Azio kaj Ameriko. Laŭ enspezoj, ĝi estas unu de la tri ĉefaj satelito-operatoroj tutmonde.
La satelitoj de Eutelsat uziĝas por elsendi 5.800televido-kanalojn, el kiuj 600 estasaltdifinaj, kaj 1100radio-staciojn stacidomoj al pli ol 250 milionoj da hejmoj. kablo kaj satelito hejmoj. Ili ankaŭ servas por perado de televidaj kontribuoj, kompaniaj retoj, poŝtelefonaj konektoj kaj aliaj komunikaj servoj.
LaEuropean Telecommunications Satellite Organization (Eutelsat) estis origine kreita en 1977 kiel interregistara organizaĵo (IGO) por disvolvi kaj operacii satelito-bazitan infrastrukturon de telekomunikado por Eŭropo. Ĝi komencis praktikan agadon kun la flugigo de sia unua satelito en 1983.
Komence establita por provizi satelitajn komunikajn konektojn en Okcidenta Eŭropo, Eutelsat rapide disvolvis sian infrastrukturon al kovrado de pliaj merkatoj, kiel ekzempleCentra kajOrienta Eŭropo en 1989, kajOkcidenta Azio, laafrika kontinento kaj grandaj pliaj partoj de Azio kaj Ameriko ekde la 1990-aj jaroj.
Eutelsat estis la unua satelito-operatoro en Eŭropo kiu elsendis televidajn kanalojn rekte al hejmoj. Meze de la 1990-aj jaroj ĝi poziciigis kvin orbite proksimajnHot Bird satelitojn, en orbita pozicio de 13° orienta longitudo super la ekvatoro kiuj kapablas altiri centojn da kanaloj - nun la saman funkcion plenumas triHot Bird satelitoj en la sama pozicio.
Kadre de la ĝenerala liberaligo de la telekomunikada sektoro en Eŭropo, la interregistaraj operacioj kaj agadoj estis kopiitaj al privata entrepreno nomitaEutelsat SA (SA,societé anonime, estasakcia kompanio laŭ francia juro) en julio 2001. La privata entrepreno havas sian centran oficejon enParizo.