LaEtruskoj (etruskeRasena aŭRasna,latineEtrusci aŭTusci,heleneTyrrhenoi) estis antikva popolo deItalio. La kerno de ilia teritorio troviĝis nordokcidente de riveroTibero, en nunajToskanio,Umbrio kaj nordaLatio; estis tamen etruskoj ankaŭ pli norde (en la nunaEmilio) kaj pli sude (en la nunaKampanio).
La plej antikva subtenanto de la unua teorio estasHerodoto, kiu asertis[1] ke la etruskoj migris alItalio elLidio en la12-a jarcento a.K. pro ega malabundo. Multaj antikvaj historiistoj[2] kunsentis kun Herodoto, sedHelaniko el Lesbo, vivinta en la sama jarcento kiel Herodoto, asertis ke la Etruskoj estis parto de laPelasgoj, kiuj fuĝis el Grekio en plurajn mediteraneajn landojn; la Pelasgoj alvenintaj enKalabrion poste translokiĝis norden kaj kreis la Etruskan kulturon.
La hipotezon subtenas ankaŭ kelkaj modernaj fakuloj pri laetruska lingvo, ekzempleRobert Beekes. Pluraj rimarkas la similecon inter la lingvo de la insuloLemnos, en laEgea maro, kaj la etruska.[3]
Ankaŭ fakuloj prigenetiko trovis ligilojn inter la DNA de homoj loĝantaj en la nuntempa okcidentaTurkio kaj tiuj loĝantaj enTuskanio.[4]
Tamen ne ĉiuj fakuloj pri lingvoj kaj pri genetiko kunsentas.
Laŭ aliaj, ili estis italaj indiĝenoj idoj de la lokaj prahistoriaj popoloj (plej verŝajne de laVillanova kulturo).
JamDionizio el Alikarnasso (1-a jarcento a.K.) asertis kontraŭ Herodoto ke nenio estas simila inter la Etruskoj kaj la Lidianoj, kaj Etruskoj estas tre antikva popolo de la itala duoninsulo.
Aliaj fakuloj opinias ke Etruskoj estis postrestaĵo de la popolo loĝanta en Italio antaŭ la hindoeŭropeaj invadoj (eble simile albaskoj) aŭ ke la etruska kulturo ekestis pro la miksaĵo de tiu popolo kun la invadantoj.[5]
La etruska civilizacio floris ekde la8-a jarcento a.K. kaj ekdekadencis je la tempo de laromia konkero (komencinte en la suda urboVeii (Vejo) (396 a.K.).
Etruskujo ne havis centran registaron, sed estiskonfederacio de duon-sendependajurboj:Tarĥna (latineTarquinia),Klevsin (lat.Clausium),Kurtun (lat.Cortona),Vatlna (lat.Vetulonia),Velθri (lat.Volaterrae),Velĥ (lat.Vulci),Φuφluna [fufluna] (lat.Populonia), ktp. EĉRuma (Romo) estis duonetruska urbo.
La riĉeco de la etruskoj baziĝis sur laferminoj, kiuj abundis en la regiono.En la arto, kvankam egeheleniĝinta, estas rekonebla spirito kaj energio malfacile troveblaj en la helena serĉado de precizeco.
En Romio estisgentoj taksataj etruskidaj, kaj la etruskajdivenistoj kaj pastroj gravis en la religia vivado.