Etrurio, aŭ en la latinaEtruria, ofte nomita en la grekaj kajlatinaj fontaj tekstoj kielTyrrhenia, doTirenio, estis regiono de Centra Italio, en areo kiu kovris parton de kio estas nunToskanio,Latio kajUmbrio.
Romo, bufrita de Etrurio nur pere de la areo Silva Ciminia, nome la Ciminia Arbaro, estis influita forte de laetruskoj. Serio de etruskaj reĝoj reĝis ĉe Romo ĝis 509 a.K. kiam la lasta etruska reĝo, nomeLucio Tarkvinio Superba, estis ekzilita kaj laRomia Respubliko estis establita. La etruskoj ŝajne estas respondecaj pri la arkitekturo deAntikva Romo kaj pri ritaj praktikoj; estis sub la etruskaj reĝoj kiam gravaj konstruaĵoj kiel laKapitolo,Maksima Kloako kaj Tra Sacra estis realigitaj.[1]
Estis periodo inter 600 a.K. kaj 500 a.K., kiam 12 etruskaj urbo-statoj formis malstreĉan konfederacion, konita kiel laEtruska Ligo. Laetruska estis la oficiala lingvo por renkontiĝoj. Kiam Etrurio estis konkerita de laRoma Respubliko,la latina fariĝis la oficiala lingvo.