Etosmuziko (angle:Ambient music, aŭ pli simpleAmbient), estas speco demuziko, kutimeelektronika, kies limoj malfacilas difini. La Etosmuziko elvokas iunetoson kun ia kvalito "atmosfera", "vida"[1] aŭ "diskreta"[2].Brian Eno, pioniro de la ĝenro, klarigas, ke"Etosmuziko devas kapabli akcepti ĉiujn nivelojn de intereso sen devigi la aŭskultanton aŭskulti; ĝi devas esti diskreta kaj interesanta"[3].
La terminoetosmuziko tamen restas profunde enradikiĝinta en la kunteksto de la muziko de la1970-aj jaroj, kiu ne nepre kongruas kun la nocio deetoso (angle:ambient), ĉar ne nepre elektronika kaj ne nepre simple instrumenta:Tangerine Dream,Klaus Schulze,Ash Ra Tempel,Heldon,Brian Eno,Harold Budd,Pink Floyd, sed ankaŭminimumisma muziko (Steve Reich kajPhilip Glass notindaj, kaj eĉErik Satie). La Etosmuziko revenis dum la fino de la1980-aj jaroj danke al la evoluo de laHaŭzaj kajTekna ĝenroj. Finfine, Etosmuziko iĝis modfenomeno en la 1990-aj jaroj[4]. Komence de la 1990-aj jaroj muzikistoj kielAphex Twin estas klasifikitaj etoshaŭza, etostekna, IDM aŭ "ambient" fare de la speciala gazetaro. Idaj ĝenroj inkludas malhelan Etosmuzikon (aŭ Etosmuzikan industrian), etoshaŭzon, etosduobligon, psiketoson kaj etostrancon.